• Litovoj agnoskas muzikologon el Pola Radio
  • 12.12.2006
Litovan Ŝtatan Distingon ricevis muziktema komentisto de la Pola Radio Andrzej Chłopecki. Tiu ĉi konata aŭtoro de disaŭdigoj dediĉitaj al nuntempa muziko, emisiataj en la dua programo de la Pola Radio, estis honorita pro longdaŭra popularigado de litovaj verkoj. Solena enmanigo de la distingo okazis en la Litova Centro en Varsovio.