• Japana ordeno por profesoro Stanisław Filipek
  • 12.12.2006
Japanan Ordenon de la Leviĝanta Suno ricevis marde pola sciencisto, specializiĝanta pri fizikokemio de altaj premoj, profesoro Stanisław Filipek. Enmanigante la distingon la japana ambasadoro en Varsovio, Ryuichi Tanabe, substrekis lian aktivadon por la pola-japana scienca kunlaboro kaj por profundigado de la pola-japana amikeco. Profesoro Filipek, kiu gvidis sciencajn laborojn en la Tokia Teknologia Instituto kaj lekciis en la universitatoj de Tokio kaj Osako, dankis pro la distingo japanlingve.