• Episkopo Dembowski distingita
  • 12.12.2006
Prezidento Lech Kaczyński distingis per la Komandora Kruco de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando episkopon Bronisław Dembowski pro liaj grandaj meritoj por la evoluo de la pola demokratio, aktivado por dialogo kaj komuna bono. Dum la milita stato pastro Dembowski grave engaĝiĝis en la agadon de la Primasa Komitato por Helpi Malliberigitojn, kiu funkciis ĉe la preĝejo de sankta Marteno en Varsovio. En la 1989-a jaro li estis observanto flanke de la pola episkoparo dum la rondtablaj intertraktoj inter la registaro de Popola Pollando kaj la opozicio.