• Trarigardo de ministerioj
  • 12.12.2006
Per renkontiĝo kun la konstru-ministro Andrzej Aumiller kaj kun la sportministro Tomasz Lipiec ĉefministro Jarosław Kaczyński komencis trarigardon de ministerioj. Por merkredo estas planitaj renkontiĝoj kun la ministroj por la eksterlandaj aferoj, Anna Fotyga, kaj por la regiona evoluo, Grażyna Gęsicka. Rezulton de ĉi tiu trarigardo oni publikigos meze de januaro.