• 25-a datreveno de milita stato
  • 12.12.2006
En Vroclavo komenciĝis oficialaj solenaĵoj ligitaj kun la 25-a datreveno de la proklamo de la milita stato en Pollando, kiujn partoprenos prezidento Lech Kaczyński. Inaŭguris ilin scienca sesio preparita de la Instituto pri Nacia Memoro. Protestoj kontraŭ militstataj aŭtoritatoj en la Malsupra Silezio apartenis al la plej intensaj. Interalie dum la dispelado de la manifestacio en aŭgusto de la 1982-a jaro en la urbo Lubin pereis tri personoj.