• Usonanoj honoras polan batalon kontraŭ komunismo
  • 13.12.2006
La usona Senato deklaris la 13-an de decembro de la nuna jaro Tago de Memoro por Omaĝi la Sindediĉon de la Pola Nacio Batale Kontraŭ Komunismo. Ĝian deklaron prezentis merkrede en Varsovio la eksa usona ambasadoro en Varsovio, Nicholas Rey. Post ĝia prezento ambasadoro Rey pollingve esprimis sian fieron pri tio, ke li devenas el fama pola familio, el kiu devenis ankaŭ Mikołaj Rej, la XVI-jarcenta pioniro de la pollingva literaturo.