• Scienca konferenco pri milita stato en Varsovio
  • 13.12.2006
En Varsovio okazas scienca konferenco „Ni venkis la milian staton”. Inaŭgurante ĝiajn debatojn, profesoro Władysław Bartoszewski esprimis la esperon, ke ĝi profundigos la konojn pri ĉi tiu evento. La konferencon ĉeestas interalie Lech Wałęsa, Tadeusz Mazowiecki, Bronisław Geremek kaj la eksa usona ambasadoro en Pollando Nicolas Rey.