• Distingoj por eksaj opoziciuloj
  • 13.12.2006
Lige kun la 25-a datreveno de la proklamo de la milita stato en Pollando, dum nokta solenaĵo en Vroclavo prezidento Lech Kaczyński distingis eksajn opozici-agantojn, inkluzive de „Solidareco”-agantoj, kultur-laborantoj, sacerdotoj, presistoj kaj mesaĝ-portintoj. En sia parolado li konstatis interalie, ke la milita stato rompis la vertebraron de la grandioza, paca revolucio, kiu estis la movado „Solidareco”, transdaŭrinta tion tamen dum la sepjara konspira batalo.