• Pola Festivalo de Aŭtoraj Desegnofilmoj 2006
  • 14.12.2006
La 12-a Pola Festivalo de Aŭtoraj Desegnofilmoj OFAFA 2006 okazos inter la 14-a kaj 16-a decembro en Krakovo. Dum la festivalo oni atribuos premiojn en tri kategorioj: profesiaj filmkreantoj, studentoj de filmaj kaj plastikaj altlernejoj kaj amatoroj. Krom la konkurso okazos ankaŭ prezentado de filmoj, ekspozicio de grafikaj projektoj kaj diskutforumo.