• Ekspozicio en la varsovia Historia Muzeo
  • 14.12.2006
La ordono de Hitler rilate la detruon de Varsovio, multaj fotoj de la pola ĉefurbo el la antaŭmilita periodo, kolekto de japanaj medikamentoj kaj medikamentaj skatoloj el la 19-a jarcento, bluzo kudrita el paraŝutista tolo – jen kelkaj eksponaĵoj, kiujn oni povas vidi dum la plej nova ekspozicio „Donacoj kaj donacantoj” en la varsovia Historia Muzeo. La titolo de la ekspozicio rilatas al la fakto, ke ĉiujn eksponaĵojn donacis al la muzeo privataj personoj. La ekspozicio estas la kulmina punkto de la solenaĵoj okaze de la 70-a datreveno de la muzeo.