• La ekspozicio "Fenomeno de Solidareco"
  • 14.12.2006
En la Pola Instituto en Darmstadt oni povas ekde ĵaŭdo viziti la ekspozicion „Fenomeno de Solidareco”. Ĝi estas dediĉita al la historio de la fama sindikato kaj socia movado ekde la 1980-a ĝis la 1989-a jaro. Sur 14 tabuloj oni prezentis la plej gravajn eventojn el la historio de „Solidareco”, kiel strikoj en la Gdanska Ŝipfarejo en aŭgusto 1980, la unua kunveno de la sindikato kaj la enkonduko de la milita stato. En la ekspozicio oni povas ankaŭ admiri fotojn, flugfoliojn, afiŝojn kaj aliajn memoraĵojn dokumentantajn la kontraŭstaron de la pola socio dum la milita stato kaj la kunsidojn ĉe la Ronda Tablo.