• Opinisondado pri la viv-valoroj de poloj
  • 14.12.2006
Laboro okupas la duan lokon inter la viv-valoroj aprecataj de poloj – tiel opinias duono de respondintoj en la plej nova opinisondado preparita de CBOS. Sur la unua loko aperis familia feliĉo – tiun ĉi respondon elektis 72 procentoj de poloj. Pli ol 90% de la respondintoj aprobas la aserton, ke laboro donas vivosencon, ke valoras esti laborema kaj ke ĉiun laboron oni devus plenumi kun entuziasmo, eĉ se ĝi ne havas grandan signifon.