• Prognozoj pri senlaboreco en Pollando
  • 14.12.2006
La pola laborministro Anna Kalata informis, ke laŭ prognozoj fine de tiu ĉi jaro la senlaboreco en Pollando atingos 14,8 aŭ 14,7 procentojn. Fine de la venonta jaro, la senlaboreco verŝajne falos ĝis 14,1 procentoj, aŭ – laŭ pli optimismaj prognozoj – ĝis 13,6 procentoj. Ministro Kalata informis ankaŭ, ke venontjare por la aktivaj formoj kontraŭbatali senlaborecon oni dediĉos 30% pli da rimedoj ol ĉi-jare.