• Granda eksterlanda investaĵo
  • 14.12.2006
La pola konzerno PKN Orlen transprenis la kontrolan akcifaskon de la naftorafinejo en Moĵejki en Litovio. 53,7 procentojn de la akcioj PKN Orlen aĉetis de la rusa konzerno Jukos kontraŭ 1 miliardo 125 milionoj da eŭroj. Ĝi estis la plej granda transakcio en la historio de la vilna borso, kaj ankaŭ la plej granda pola eksterlanda investaĵo. Vendrede PKN Orlen transprenos de la litova registaro pliajn 30% de la akcioj. Rezulte de ili kreiĝos unu el la plej grandaj rafineriaj konzernoj en la centra-orienta Eŭropo.