• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 13.01.2009
Fine de decembro venis multaj E-periodaĵoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ la 5-a numero de “Zagreba Esperantisto”. Denove legante tiun relative novan revuon en Esperantujo necesas kun rekono pensi pri la profesieco de la redakcia teamo, kiu la altan revunivelon konservas ekde la unua numero. Nun aldoniĝas al tio la informoj pri la sukcesoj de la renovigita revuportalo, kiu nur en la daŭro de iom pli ol unu monato ricevis pli ol 15 mil vizitojn. La lasta numero de “Zagreba Esperantisto” sendube meritas la difinon “omaĝa” pro la kontribuoj ligitaj kun la 20-a mortodatreveno de unu el la plej interesaj figuroj de la E-movado, Tibor Sekelj. Proksimigas ĝin memorige Josip Pleadin, ni ekscias krome pri la omaĝa datrevena evento en Subotica, Serbio kiu kuliminis ĉe lia tombo, kaj krome “Zagreba Esperantisto” prezentas la kortuŝajn vortojn eldiritajn tiuokaze de lia edzino, Elzsébet. Ne temas sole pri unusola omaĝa kontribuo ĉi-numere, kvankam la famo de la ceteraj figuroj havas alian dimension. Tiel estas kaze de Šimun Mijo Ujdur, krota-novzelanda esperantisto, kiu pioniris en Novzelando komence de la 20-a jarcento aŭ kaze de nuntempulo Ivo Puharić, esperantisto el Makarska famiĝinta dum sia profesia aktivado, aparte en la medio de olivkutivistoj. Ne mankas en tiu prezntociklo virinoj: Ivana Brlić Mažuranović, krota verkisto i.a. la aŭtorino de kroata porinfana libro pri metilernanto Hlapić, Anneke Buys nederlanda esperantistino kaj artistino. La raportoj pri E-eventoj ne limiĝas sole al tiuj kroataj, sed la leganto ricevas riĉan raporton pri la brazila kongreso en Fortalezo kaj alrigardon al la lasta SAT-kongreso en la bulgara Kazanlak. Aperas cetere jam   invito por ILEI-konferenco en la pola Krakovo. Entute E-kleriĝado havas apartan lokon en la 5-a numero per kontribuoj pri PROV-SUS de AIS San Marino en Bosnio-Hercegovino, pri retaj E-kursoj ĉe la krakova universitato. Berdhyl Selmi dividas siajn impresojn el Kroatio kaj Kroatio mem estas proksimigita al la leganto jen per historiaj alirigardoj, kiel artikolo pri sieĝo de Gvozdansko en la 16-a jarcento, per proksimigo de kroata folkloro baze de la aranĝo “Aŭtunoj de Vinkovci”, fine per interesa informo pri la unua ciferigita gazeto en Kroatio “Glas Podravine”, en kiu eblas retrovi E-rilatajn artikolojn. Kulture la leganto estas regalita per la konsiloj el la ĝuĝardeno de ŝejko Nefzavi, kvankam rilate tiun tradukon mi atendus pli fajne prilaboritan tekston.
     Se temas pri la tradukado tre interesan informon mi trovis en la lasta decembra numero de “La Lanterno Azia” el Koreio. Nome la korea versio de la libro de  Bakin kaj Julio Baghy “Aŭtuno en Printempo” estis elektita de la korea ministeropri kulturo, sporto kaj turismo kiel elstara kleriga libro en la kampo de “Literaturo”. Tiel ĝi ektorviĝis inter 368 diverskampaj libroj eldonitaj pasintjare kun la celo sendi ilin al enlandaj publikaj kaj armeaj bibliotekoj, malliberejoj, insulaj kaj izolitaj lernejoj kaj alilandaj kulturcentroj. Sendube  interesa informo inter kelkaj rilatantaj al KEA-vivo en novembro. La ceteraj paĝoj en la decembra “La Lanterno Azia” estas korealingvaj kaj sole esperantaj titoloj ebligas orientiĝi, ke ekzemple oni raportas pri Korea E-movado en la 2008-a, ke oni aperigas traduke atikolon de Ulrich Lins pri la centjara vojo de UEA, ke oni raportas pri aŭtuna kurso en Namkang E-Lernejo.
     Ankaŭ “La Movado” de la japana KLEG en signifa parto estas japanlingva.  En la januara esperanta “Kajero Libervola” la aŭtoro okupiĝas pri la problemo de dioksino en Japanio kaj ĝia emisimalkresko en la daŭro de la lastaj 10 jaroj. Tacuo Huĝimoto liveras en sia  libera traduko laŭvicajn epizodojn el la rava majstrverko pri Genĝi,   la Luma Princo.  Kelkaj fotoj ebligas konjekti la informojn, ĉar vidante  HARADA Husako ĉirkaŭe de junulinoj evidente estas, ke temas pri ŝia E-kurso, dum la foto de Mireille Grosjean en alia informsignas iun el ŝiaj vizitetapoj en Japanio. Sed ĉi-numere aparta kontribuo venas de OSIOKA Moritaka, kiu konsiderante la demandon, kiel firmigi la movadon en Japanio aludas al multegaj esperatistoj, kiuj helpis dum la jokohama UK ne forgesante pri aliaj, kiuj vivas  izolite aŭ nekonate vaste kaj alvokas al aktiviĝo, al fortigo de la organizoj. Ne temas pri sola alvoko, sed ankaŭ pri kelkaj ideoj, kiel tion praktike atingi. La aŭtoro ne forgesas strategie elmontri la neceson de aktiva zorgo por  aktivigi kaj logi la junulojn.
     La lasta numero de “Starto” de Ĉeĥa E-Asoio venas kiel numero eksterordinara, ankaŭ koncepte. Nome  la 4-an numeron pasintjaran de la revuo ĉirkaŭbrakumas kvazaŭ paĝoj tutece dediĉitaj al la malfermita en septembro E-Muzeo en Svitavy.  La leganto ricevas do historian materialon ĉehan-esperantan pri la trapaso de la solenaĵo kun multaj fotoj pri ĝi, pri la porokaza ekspozicio kaj unuopaj paneloj kaj vitroŝrankoj. Kiel ni legas tiuloka  E-Muzeo servos ne sole kiel laŭvica ekspoziciejo, sed ankaŭ kiel centro de la E-vivo. Jam okazas en ĝi E-kursoj kaj la retejo de la urbo estis esperantigita. Tutcerte tio favoros estiĝon de pli multnombraj kaj intimaj ligoj. Ili jam kreiĝis, kiam disvastiĝis la informo pri la lanĉo de nova muzea E-centro, grava en nia komunumo. Ĝuste  tiujn eksterlandajn rilatojn kun la  svitava muzeo proksimigas Petro Chrdle. La kaŝita en tiu ĉi eksterordinara numero la 4-a numero de “Starto” la ĉefan atenton donas raporte al la 2-a kongreso de Ĉeĥa E-Asocio en Přerov, kio kongruis kun la  85-a jubileo de la loka E-Klubo. Oni dum ĝi elektis novajn aŭtoritatojn de la Asocio kaj difinis prioritatajn taskojn por la 2009-a. La kongreso estis la okazo nomi novajn honorajn membrojn. Dudek tagojn pli poste en Přerov okazis alia grava solenaĵo. Nome laŭvica ĉeĥa esperantisto Miroslav Švaček ricevis la Medalon de Komenio de ĉi tiu urbo pro sia E-laboro. Aliaj mallongaj raportaj informoj rilatas al kelkaj landaj kaj eksterlandaj E-aranĝoj partoprenitaj somere kaj aŭtune de ĉeĥaj esperantistoj.
     “Monate ĉe vi” de Andaluzia E-Unuiĝo venis ĝustatempe por transdoni bondezirojn kristnaskajn kaj novjarajn kun la esperantigita teksto de la kristanaska latina kanto “Adeste Fidelis”, alivorte “Alestu, Fidelaj…” por kunkanti kun iom malnova E-vesta surbendigo, kiu troviĝas en nia arkivo. Kun la festa periodo ja evidente ligiĝas ankaŭ artikolo, dediĉita al Tri Magoj el Oriento kaj la katedralo de Kolonjo, kiel loko enhavanta iliajn relikvojn.  Ili aperas inter aliaj tekstoj kun literatura kaj kultura karaktero. “Monate ĉe vi” en sia  oktobra-decembra numero raportas ja ankaŭ pri la plej  gravaj aktivadoj de anduluziaj esperantistoj en la aŭtuna periodo.  Inter ili troviĝis la solenaĵo en Granado el la mezo de novembro dediĉita al la Internacia Jaro de Lingvoj, kadre de kiu troviĝis ankaŭ prelego de la vicprezidanto de Malaga E-Asocio pri “Esperanto, planlingvo por unuigi homojn kaj popolojn”. Oni raportas pri la oktobra 16-a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Salou. Kiel ni ekscias riĉan kulturan kaj turisman kadron havis la 13-a Andaluzia Kongreso de Esperanto. Koncerne la laboran parton oni decidis konservi la ĝisnunan strukturon kaj leĝan situacion de la asocio, kies ĉefcelo estas kunordigi laborojn de la jam ekzistantaj grupoj en Andaluzio kaj favori aperon de novaj tie, kie E-o ne estas ankoraŭ disvastigita. Estis krome fiksitaj gvidlinioj por disvastigi la lingvon en la agadregiono de la andaluziaj esperantistoj. Multas aliaj informoj, ligitaj aparte kun la nunjaraj aktivadoj kaj la unuaj informoj pri la ĉi-jara Hispana Kongreso de Esperanto en Malago. Andaluziaj esperantistoj  planas eldoni por ĝi la ĉefverkon de la andaluza Nobel-premiito Juan Ramón Jiménez “Platero kaj mi”.
     Ankoraŭ unu periodaĵo en nia hodiaŭa trarigardo, nome la bulteno de Afrika Komisiono de UEA “Esperanto en Afriko”. Post tiom grava evento, kiel la pasintjara ILEI-konferenco en Benino, kvazaŭ evidente devis sekvi fruktojn. Unu el ili estos kiel informas “Mesaĝo al Afriko” aparta interreta paĝo: www.afriko.org, en kiu estos komunikitaj ĉiuj kursoj sur la kontinento. Sed la informoj venas ankaŭ el Afriko. Ĉi numere eblas ekscii pri agadstrategioj en Burundio, Togolando, Gabono, Malagasujo kaj Benino. El Benino venas aldone la alvoko de la benina ILEI-sekcio altigi la lingvonivelon de la beninaj kluboj. Apartan karakteron – pro sia emocia emfazo havas la raporto de Pierre Houenavo pri unua eŭropa vojaĝo por la Universala Kongreso en Roterdamo. Temas ne sole pri kortuŝaj impresoj, sed ankaŭ pri impresaj konfesoj pri la instrua flanke de lia vojaĝaventuro, al kiu kontribuis multaj eŭropaj esperantistoj.
     Laste ni konfirmu la ricevon de enhavoriĉa elektronika decembra numero de “Eŭropa Forumo”. Ĝi plenas je diversaj raportoj pri interesaj eventoj en la Unio, inkluzive la lanĉan feston por la Jubilea Jaro 2009 en la pariza sidejo de Unesko.
     Venis ankaŭ la elektronika numero de “Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Jokohama Esperanto-Rondo.  Komencas ĝin la  raporto pri la 27a Komuna Seminario inter ĉina, korea kaj japana junularoj el la fino de decembro kun  56 partoprenantoj el 7 landoj. Interesaj estas raportoj pri  la dumjara aktivado de Hama-Rondaj Vesperoj (HV), sekve de dumjaraj legokunvenoj. La lasta estis dediĉita al "La Edzino de Kuracisto Hanaoka Seisyû". La informilo enhavas recenzon de AIDA Yayoi pri tiu plezura kaj leginda libro. Jokohamaj esperantistoj havas ĉi-jare duoblan jubileon. Ili kunfestas kun la tuta E-komunumo la 150-an naskiĝdatrevenon de d-ro Zamenhof, krome la 150-jariĝon de Jokohamo kiel havenurbo. Unu el la artikoloj en la “Novaĵoj Tamtamas” rilatas al ĉi lasta temo, traktante devenon de unu el la jokohamaj avenuoj.