• Ni invitas al Pollando: Spure de lokoj ligitaj kun la 3-Maja Konstitucio
  • 11.05.2010

La 3-an de majo pasas la pola nacia festo. La 3-a maja Konstitucio - valoras tuj aldoni - kiel la festo estis deklarita jam la 5-an de majo de la 1791-a jaro, do du tagojn post ĝia proklamo la 3-an de majo. Antaŭtage de ĝi ni volas viziti kun vi gesinjoroj du el  tiuj lokoj en Varsovio, kiuj apartamaniere estas  ligitaj kun ĝia kreiĝo kaj solena akcepto. Temas pri la varsovia Reĝa Kastelo kaj la Arkikatedralo de la sankta Johano Baptisto, troviĝanta tuj proksime.

 Sed, ne eblas pri ili paroli ne aludante almenaŭ kelkvorte al la historio de la pola ĉefurbo, nun la plej granda pola aglomerejo.  Okazis en la historio, ke Varsovio superis per sia brilo la ceterajn urbojn de la lando, okazis ankaŭ, ke ĝi troviĝis rande de la malapero de sur la pola mapo.   La nuna aspekto de la urbo laŭ la urboplana konsidero kreiĝis dum la rekonstruo de Varsovio, urbo terebenigita sekve de  la 2-a mondmilito.

La unua setlejo sur la tereno de  la nuna pola ĉefruebo  kreiĝis verŝajne en la 9-a jarcento. Kiel la urbon oni agnoskis Varsovion lime de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. Komence la urbon oni nomis  Warszowa aŭ Warszewa. Kiel la pola ĉefurbo ĝi komencis funkcii  ekde la 1596-a jaro. La decidon transloki  la ĉefurbon el Krakov o alprenis reĝo Sigismundo la 3-a, post kiam incendio grave damaĝis la ĝistiaman rezidejon de la polaj reĝoj,  la kastelon sur Wawel-altaĵo en Krakovo. Kurioze,  neniam ĝis la 20-a jarcento oni oficiale agnoskis Varsovion kiel la ĉefurbon. Ĝis la 1795-a jaro, kiam post la 3-a dispartigo Pollando malaperis de sur la mapo de la mondo,  Varsovio estis taksata sole kiel la rezidejo de la pola reĝo. Tamen jam ekde la 16-a jarcento estis okazantaj en ĝi  kunsidoj de la pola parlamento. Ĉi tie fine, inter la jaroj  1788–1791 okazis la debatoj de la Kvarjara Sejmo, difinata kiel la  Granda – ĝuste pro sia daŭro kaj graveco de la alprenitaj decidoj.  La sejmdebatoj celis  renovigi kaj savi la Polan Respublikon kontraŭ ĝiaj ĉiam pli malamikaj najbaroj. La deputitoj laboris  en la Deputita Salono de la Reĝa Kastelo, en kiu fine estis proklamita  la unua eŭropa Konstitucio, en kiu   la pola reĝo la Konstitucion subskribis. Estis la 1791-a jaro.

Kion eblas diri pri la historio de la Reĝa Kastelo? Ĝi estis konstruita ĉirkaŭ la 11-a jarcento kiel la rezidejo de la mazoviaj princoj. Ĝia  situo ne nur apud la  rivero Vistulo, sed ankaŭ sur kruta altaĵo estis aparte avantaĝa pro la defendokondiĉaj konsideroj. Komence  temis pri konstruaĵo teretaĝa,  en kiu krom la princa rezidejo funkciis tribunalo kaj loka parlamento. En la 15-a jarcento ĝi estis plivastigata. Oni aldonkonstruis etaĝon, kie troviĝis salonoj por la princa familio, dume teretaĝe loĝis servistaro kaj troviĝis la redutaj salonegoj. Fine de la 16-a jarcento la laŭvica plukonstruo alkonformigis la kastelon al la reĝaj bezonoj. Tiujn laborojn gvidis Jacopo Pari el Biscone, kiun post kelka tempo anstataŭis Giovanni Battista Quadro. La  renovigaj kaj plukonstruaj laboris daŭris preskaŭ 30 jarojn kaj en ilia sekvo  la kastelo ricevis la nunan aspekton. Tiam estis aldonita kroma  alo,   difinata la Nova Domo de la Reĝo, dum la novkonstuita Granda Domo Varsovio estis destinita por la kunvenoj de Sejmo kaj Senato. Rezidis en ĝi  krome la plej gravaj ŝtataj oficistoj. Tiam la kastelo ricevis ankaŭ apartan  turon, kiu estas  difinata la Horloĝa aŭ Sigismunda laŭ la nomo de translokinta la reĝosidejon reĝo Sigismundo la 3-a Waza.  La plukonstruajn laborojn   daŭrigis lia filo,  reĝo Vladislavo la 4-a, kiu aparte zorgis pri la arta ekipo de la kastelo, precipe pri la ornamantaj ĝin pentraĵoj. Krome laŭ lia decido  estis alkonstruita aldona etaĝo ĉe la suda alo funkcianta kiel la teatra salonego, en kiu siajn spektaklojn prezentadis teatraj trupoj el la tuta Eŭropo. La  4-an de januaro  en la 1644-a jaro laŭ la ordono de Vladislavo oni starigis sur la Kastela Placo  omaĝkolumnon al reĝo Sigismundo, kiu ĝis hodiaŭ restas rekonebla signo de la pola ĉefurbo.

 Pri la eksterordinara plibeligado de la kastelo klopodis ankaŭ laŭvicaj polaj reĝoj allasinte tamen, ke la kastelo perdu sian defendokarakteron. Tio kaŭzis, ke meze de la 17-a jarcento dum la tn. sveda inundo, svedoj konkeris ĝin sen kiu ajn pafo. La prirabita de ili kastelo rolis unue kiel ĉevalejo kaj sekve hospitalo. De antaŭ tiu ĉi periodo konserviĝis sole murpentraĵoj, kiujn la malamikoj pro evidentaj kialoj ne povis rabi. Post tiuj ĉi malgajaj jaroj la lasta reĝo de Pollando Stanislao Aŭgusto Poniatowski sukcesis revenigi al kastelo la iaman brilon. Ĝian laŭvican alikonstruon partoprenis la plej elstaraj arkitektoj el  Francio kaj Italio.

Bedaŭrinde  la kastelaj salonoj estis atestanto ne sole de niaj  sukcesoj, al kiuj sendube eblas kalkuli la proklamon de la 3-a maja Konstitucio. Ili vidis  ankaŭ  momentojn deprimajn. En la sama salonego, kie estis proklamita la anraŭkuriera por Eŭropo Konstitucio estis pli poste subskribita dokumento, baze de kiu okazis la dispartigoj de Pollando inter ĝiaj akaparemaj najbaroj Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio.  Rezulte de tiuj komplotaj paŝoj la unua administranto de Varovio fariĝis Prusujo kaj dum 10 jaroj la varsovia Reĝa Kastelo estis provinca sidejo de prusa reĝo. Post tiuj 10 jaroj  Varsovio falis en la manojn de la  okupaciantoj ĝin rusoj. Tiu morna periodo finiĝis post la akiro de la sendependeco fare de Pollando en la 1918-a. Komence de la 20-a jarcento la Reĝa Kastelo fariĝis la sidejo de la polaj prezidentoj. Kaj ĝuste kiel la  simbolon de la pola ŝtato traktis ĝin germanoj dum la 2-a mondmilito terebenigante ĝin tuj  en la unua monato de sia invado kontraŭ Pollandon, do en septembro 1939. El la kastelo restis sole ruino kun kelka murfragmento. Ŝajnis, ke Varsovio neniam plu vidos la karakterizan bulon de sia reĝa kastelo. Tamen la decido pri ĝia rekonstruo venis – eĉ se malfrue – kaj ĝi estis alprenita en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tio okazis ne nur dank’ al la decido de la tiamaj polaj aŭtoritatoj, sed ankaŭ dank’ al la financa helpo de poloj, amikoj de Pollando el la tuta mondo. Inter la mondonacintoj por ĝia rekonstruo troviĝis diverslandaj esperantistoj, kaj apartan ĉi-rilatan kampanjon gvidis la karmemoras Ludwig Pickel el Germanio. La solena inaŭguro de la Kastelo  okazis nur la 30-an de aŭgusto de la 1984-a jaro kaj ekde tiam la karakteriza silueto de varsovia Reĝa Kastelo impresas kvazaŭ ĝi firme kaj senĉese starus fiere sur la Kastela Placo. 

Kiel dirite alia loko, kiu ludis gravan rolon dum la akcepto de la 3-a maja Konstitucio estas la akrikatedralo de la sankta Johano Baptisto troviĝanta nur kelkajn paŝojn for de la Reĝa Kastelo. En ĝi la Konstitucion oni solene  ĵurenoficigis. Aldonendas, ke la arkikatedralo estas la plej malnova preĝejo de Varsovio, samtempe ĝi estas unu el la plej gravaj lokoj por la polaj kulturo kaj tradicio. Ĉi tie okazis la kronceremonioj  de pluraj polaj reĝoj, reĝaj geedziĝoj kaj la reĝaj sepultoj. En la subterejoj de la katedralo, troviĝas la tomboj de  ia.: polaj mazoviaj princoj, reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, polaj prezidentoj Gabriel Narutowicz kaj Ignacy Mościcki.

Origine sur  la loko de la arkikatedralo troviĝis preĝejo konstruita lime de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. Pli poste  ĝi rolis kiel preĝejo paroĥa kaj ĉefparoĥa, kiun en la 18-a jarcento oni altigis al la rango de la katedralo.  La varsovia arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto  estis multfoje alikonstruita, plej ofte en la 19-a jarcento, kiam ĝi ricevis fine la ĝisnunan aspekton laŭ la angla novgotika stilo, dum ĝia interno estas preskaŭ senornama kaj senluma. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo estis tutece detruita, same kiel la malnovurba kvartalo. Oni rekonstruis ĝin en la jaroj  1948–1956 baze de la 14-jarcentaj konstruplanoj de la preĝejo. Kaj nun denove kaj la Reĝa Kastelo kaj la Varsovia Arĥikatedralo reakiris dignan lokon en la panoramo de Varsovio, rolante ankaŭ kiel la lokoj de gravaj ŝtataj kaj religiaj solenaĵoj.