• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 30.03.2010
Hodiaŭ apudas min i.a. la februara numero de „Literatura Foiro”, kultura revuo en esperanto.  Uverturas ĝin „Impresoj el Japanio” el sub la plumo de Marie-France Conde Rey. Unu el tiuj impresoj  „Hiroŝimo II” en la tagoj, en kiuj en la kristana mondo oni meditas pri la morto de Jesuo, kaj  ankaŭ pri la forpasado ĝenerale ĝi trafas la emociojn aparte.
//„Lernejanino/Joŝimoto Takako/ Kuŝis sub trabo/Malfruis vira savo/Dum morto akuratis”//.
La salutmesaĝo de Marc Hiltbrandt, prezidanto de LF-koop ankaŭ referencas al morto, tiu de Albert Camus memorigante lian figuron en la 50-a mortodatreveno kiel  de tiu intelektulo, kiuj nun mankas, sed kiuj „senperforte kapablu ne montri ian vojon, sed pere de verkoj nutri la intelekton de siaj legantoj aŭ spektantoj, malfermante al ili novajn perspektivojn aŭ donante ilojn por pli klare elturniĝi en la mondo”…
Tiu konstato estas la referenco por Marc Hiltbrandt  en liaj gratuloj okaze de la 30-jariĝo de LF-koop kaj 41-jariĝo de „Literatura Foiro”, kiu – kiel elstarigas la gratulanto – „…proponas intelektan nutraĵon miasence tiel gravan, necesan, helpeman ĉar tro maloftan en la socio mem, en 2010. Tiu laboro ne estas ajna, ĝi estas esenca, ege bezonata en la mondo tro multe turnita al nura profito” – fino de la citaĵo.
En la 243-a numero de „Literatura Foiro” tiu intelekta nutraĵo ne mankas. Sendube multaj legantoj memoras la lastan numeron de „La Ondo de Esperanto”, en kiu la aŭtoro de „Homarano”, Aleksandr Korĵenkov kritike rilatigis sin al sia verko – laŭ la vidpunkto de necesaj fontaj korektoj en la laŭvica eldono de la libro. „Homarano” estas la heroo de la zamenhofologia artikolo de Francisko Degoul. Kvankam li ne evitas kritikajn rimarkojn la titolo „Kontribuo al plialtigo de nia nivelo” estas plenemfaza. Kaj sendube kiel la reklama rekomendo de tiu „elstara verko” kiel difinas ĝin Degoul servas ankaŭ aliaj liaj vortoj: …”kun „Homarano” aperas verko […..] nediskuteble supera al ĉiuj ĝis nun eldonitaj biografioj de Zamenhof” – fino de la citaĵo.
Mi trovas tre bonvena la fakton, ke tiel la „Literatura Foiro” daŭrigas sian zamenhofologian ciklon ne fermante ĝin akurate kun la fino de la jubilea jaro. Ĝi fruktis ankaŭ per nova revuo pri socio, filozofio, religio „Homarane”,  kies unua numero entenas aktojn de la unua simpozio pri Homaranismo. Pri la nova revuo esprimas siajn ideojn la redaktinto de tiu ĉi numero Bertil Nilsson, i.a. atentiganta, ke Esperanto „estas kreita de Zamenhof kaj kelkaj el liaj sekvantoj kiel rimedoj por ŝanĝi, vastigi kaj profundigi la konscion, eĉ la konsciencon de la homaro. Mi esperas, ke ”Homarane” fariĝu forumo, kie tio povos esprimiĝi. Ĉu tio estos sukcesa,  dependos de tiuj, kiuj bonvolos kontribui per sia intelekta laboro”. Inter la kontribuintoj al la unua numero de „Homarane” troviĝas Carlo Minnaja. La februara numero de la „Literatura Foiro” aperigas la 2-an parton de lia eseo dediĉita al la kontaktoj kun Ivo Lapenna, kiu fundamentis ankaŭ la neforgeseblan elpaŝon de Carlo Minnaja dum la novembra Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.
La intelekta nutraĵo en la februara „Literatura Foiro” referencante al la vortoj de la prezidanto de LF-koop estas pli riĉa. Kalkuliĝas al ĝi i.a. kaj la laŭvica recenza felietono de Giorgio Silfer dediĉita al la filmarto kaj artikolo de Márton Fejes pri la verko de György Moldova „Maldungita legio” en kiu aperas ankaŭ E-epizodo. Perdojn de la svisa literaturo en la 2009 retrorigardas Andy Kuenzli. Lingve interesitaj legantoj sendube kun scivolo konatiĝos kun la esperantologia artikolo de la mortinta en decembro Dimitar Haĝiev pri „La kontribuo de la litova kaj belorusa en la kreo de Esperanto”. Fine la redaktoro Ljubomir Trifonĉovski anoncas novan aŭtoran rubrikon pri ses artoj, la unuan dediĉante al la teatro, pli precize al la arto de Conor Lovett en la rolo de Molly de Becett.
La „Bulteno” de Esperantista Klubo en Praha estas multe pli modesta ol „Literatura Foiro”, sed verdire ĝia unua numro nunjara spegulas plurfacetan tutjaran kulturan kaj literaturan aktivadon de prahaj esperantistoj. Eĉ la raporto pri la agadjaro 2009 spegulas ĉefe tiukampajn aktivaĵojn. La kovrilpaĝon ornamas la krokiza portreto de Kurisu Kei, kies 100-a naskiĝdatreveno pasos nunjare kaj en la bulteno ni trovas fragmentojn el lia prelego, kiun en majo 2004 li prezentis en la instrucentro en Saitama, Japanio kaj kiu rilatas al  liaj profesiaj  kontaktoj kaj tradukoj el la ĉeĥa en la japanan. La ceteraj kontribuoj al la numero venas ĉefe kiel tradukoj fare de la redaktoro Jiři Patera el la ĉeĥa. Troviĝas inter ili la fragmento el la taglibro de la militkaptito en la tempo de la 1-a mondmilito en Rusio, Ota Ginz, pli posta aktivulo de la ĉehoslovaka E-movado. Tiuj  kelkaj tagnotoj (cetere stenografie skribitaj kaj kun kelka peno nun  deĉifritaj) konsistigas eksterordinaran faktografian materialon pri Rusio el la novembraj tagoj 1917 kaj komencaj monatoj de la 1918-a. Tuj sekve la leganto trovas la laŭvicajn referencojn  dummilitajn, ĉifoje el la 2-a mondmilito. Temas pri laŭvica porcio de korespondaĵoj el Germanio de Jiri Karen. Věra Ludíková estas ĉeĥa poetino, kies aŭtorajn vesperojn vizitas ankaŭ prahaj esperantistoj. En ŝia lasta esearo unu aperas en E-traduko.  Ĉi numere dank’ al la redaktoro eblas konatiĝi kun ŝiaj tekstoj „Ektuŝoj tie kaj ie” kaj „En la regiono de la bela ĉeĥa lingvo”. Alia ĉeĥa verkistino estas Kamila Bártalová,  kun kies verkado la leganto konatiĝas dank al la esperantigita fragmento el la premiita pasintjare libro pri luphundo Cezaro. Se Kamila Bártalová estas samtempe esperantistino la forpasinta pasintjare ĉeĥa poetino Zdenka Bergerová favoris E-on. Kelkajn epizodojn el ŝia profesia vivo priskirbas Jiři Honzik. Ankaŭ ĝi estis esperantigita de Jiři Patera. Sendube se temas pri „Bulteno” de  Esperantista Klubo en Praha temas pri aparta klopodo de ĝia redaktoro proksimigi al esperantistoj la ĉeĥan literaturon kaj reliefigi la kontaktojn de prahaj esperantistoj kun la ĉeĥa literaturista kaj kultura medioj.
La unuan fojon atingis la redakcion la papera eldono de „Novaĵoj Tamtamas” el la japana Jokohamo. Jam la unua novaĵo estas ĝojiga por ni, ĉar kiel ni legas la nova prezidantino de la Jokohoma Esperanto-Rondo fariĝis nia aŭskultantino AIDA Yayoi. Ŝi estas konata ankaŭ japana E-verkistino, kiu laste akiris la duan premion en la literatura konkurso dum la pasintjara Japana E-kongreso.  Al la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” ŝi kontribuas ankaŭ literature per sia unuakta dramo „Maljunulino, kiu naĝas kiel fiŝo”, kortuŝa sceno pri filo renkontanta sian  patrinon post 8-jara paŭzo en la mensmalsanulejo. Alia kontribuo ĉi-numere raportas pri la januara legokunveno dediĉita al la libro de Lena Karpunina „Ne okazinta Amo”. Ankoraŭ alia rilatas al la spertoj kolektitaj de Yamazaki Masaru dum lia oficdeĵorado en la Saŭda Arabio. Kiel prave atentigas la redaktanto de tiu ĉi numero de la jokohamaj „Novaĵoj Tamtamas”: „novaĵoj malmultas, sed legaĵoj sufiĉas”.