• Ni invitas al Pollando: Węsiory kaj Czarna Woda
  • 30.04.2010

Post kelka paŭzo ni denove invitas al Pollando. Vagante tra la tereno de la norda Pollando, tra la  kaŝubiaj padoj en la pomeria vojevodio eblas trovi kelkloke eksterordinarajn lokojn, kiuj atestas pri la historio de tiuj ĉi terenoj de antaŭ preskaŭ 2 mil jaroj. Kaj temas pri lokoj, kiuj eĉ por multaj poloj estas nekonataj aŭ tute misteraj. Temas nome pri ŝtonaj cirkloj, la spuroj de la tiea  estado de gotoj, tribo venanta el Skandinavio.  La kontaktoj de homoj el Skandinavio kun homoj surloĝantaj la terenojn de la hodiaŭa Pomerio devenas jam el ĉirkaŭ 1300-a jaro antaŭ nia erao, sed gotoj venis tien el la tereno de la hodiaŭa suda Svedio en la 1-a jarcento de nia erao.

Ni haltu komence en la vilaĝo Węsiory, kies magia loko estas la Ŝtonaj Cirkloj. Onidire plurfoje oni rimarkis tie eksterordinarajn okazaĵojn ligitajn kun Neidentigitaj Flugantaj Objektoj kaj ankaŭ interesajn stelkonfiguraciojn.  La Ŝtonaj Cirkloj en Węsiory troviĝantaj ĉe la norda bordo de la lago Długie (La Longa) laŭ la kaŝubaj legendoj estis konstruitaj de legendecaj alvenantoj el la nordo,  stolemoj. Tie ĉi okazadis onidire iliaj kunsidoj kaj debatoj. La alprenataj decidoj estis dokumentitaj per la lasataj ŝtonoj. Pli fidindaj arkeologiaj fontoj pruvas, ke tiujn eksterordinarajn ŝtonojn lasis gotoj, la ĝermana tribo dum ĉ. 150 jaroj estadanta  sur ĉi tiuj terenoj kaj formanta kun la loka loĝantaro harmonian socion. Gotoj venis tien inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj el Skandinavio kaj post kelka estado  en Pomerio en la 3-4 -a jarcentoj ili forlasis la terenon de la Kaŝubia Lagoregiono direktiĝante al la sudo, al la Nigra Maro.

La gota nekropolo de Węsiory troviĝas sur la faldita morena tereno. La mencioj pri la arkeologiaj esploroj aperis en la scienca literaturo en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento. La foslaborojn oni efektivigis en la jaroj 1955-1963 sub la  gvido de  arkeologoj el la Lodza Universitato. Dum tiuj laboroj oni ekzamenis terenon nur parte, entute 20 kurganojn, 4 ŝtonajn cirklojn  kaj 110 terajn tombojn nevideblajn surface – en kiu oni trovis skeletojn de la mortintoj, kaj ankaŭ cindrigitajn homrestaĵojn. Ĝuste la spuroj de la duspecaj sepultoj atestas pri la paca kunvivado de reprezentantoj de la loka kaj alveninta loĝantaro.  Samtempe oni konstatis, ke la ekipiteco de la virinaj tomboj estis multe pli riĉa ol la viraj. En la virinaj oni retrovis arĝentajn kaj bronzajn bukumojn, ornampendaĵojn, braceletojn, bidojn vitrajn kaj sukcenajn kaj malgrandajn argilajn ujojn por la manĝo destinita al la mortintoj.  En la viraj tomboj troviĝis sole zonbukumoj kaj fojfoje spronoj. La nekropolon en Węsiory konsistigas la kurganoj – terŝutaĵoj sub kiuj oni entombigadis la mortinton kaj ĝuste ŝtonaj cirkloj. Ĉi lastajn formas la neregule pioĉitaj ŝtonkolonoj, kiuj starigitaj vertikale  signis lokon en kiu debatis la triba saĝularo.

La lasitaj ŝtonaj konstruaĵoj fundamentis mitojn kaj legendon kaj diversspecan interpretadon de ilia utiligado kiel astronomiaj observejoj aŭ lokoj sanktaj saturitaj de eksterordinara radiado, ĝis hodiaŭ fascinanta homojn. Tial ankaŭ nun estas legeblaj atestoj pri la rimarkataj  tie NIF-oj, kaj pri interesaj stelkonfiguracioj, t.e. kuniro de ĉiuj steloj super la cirkloj. Multaj aventurserĉantoj estas konvinkitaj,  ke tiu ĉi loko estas provizita per speciala energio. Ĝi influas je vivaj estaĵoj trankvilige  forigante ĥaoson, revenigante trankvilon kaj harmonion.

La ŝtonaj cirkloj en Węsiory  karakteriziĝas per ankoraŭ unu natura propreco. Sur ilia tereno oni identigis pli ol 30 speciojn de likenoj, kurioze eĉ 13 el ili estas specioj montaraj,  tre malofte aperantaj en la norda Pollando. Sed Węsiory estas nur unu el tiuj misteraj kaj vizitindaj lokoj en la pomeria regiono, ligita kun la spuroj lasitaj de gotoj.

De preskaŭ du mil jaroj misteraj ŝtonaj cirkloj kaŝiĝas ene de la pinarbaro ĉe la bordo de la majesta Czarna Woda (la Nigra Akvo). Tio estas la plej granda en Pollando kaj la dua en Eŭropo arigejo de ŝtonaj cirkloj, objekto de interesaj arkeologiaj kaj natursciencaj esploroj. Sur la tereno de la rezervejo kun la nomo “La ŝtonaj cirkloj” en la loko Odry  sur la surfaco de  ĉirkaŭ 17 hektaroj troviĝas 10 kompletaj cirkloj kaj du parte konservitaj. Tiu gota  nekropolo devenas el la 1-a kaj 2-a jarcentoj de nia erao. La diametro de la cirkloj  varias de 15 ĝis 33 metroj.  Centre de ĉiu cirklo estas metita unu, malpli ofte du ŝtonoj. La eksteraj cirkloj konsistas el 16 ĝis 29 ŝtonoj,   kies alteco egalas de 20 ĝis 70 centimetroj. Ekster la ŝtonaj cirkloj troviĝas ankaŭ ĉirkaŭ 30 kurganoj kun la diametro de 8 ĝis 12 metroj. Laŭ  d-ro Tadeusz  Grabarczyk la tomboj devenas el la 70-a ĝis la 220-a jaroj de nia erao kaj trovitaj en ili objektoj, ankaŭ oraj en plimuto kurioze devenas el la terenoj de la Romia Imperio.

La tereno de la ŝtonaj cirkloj tamen ne nepre  indikis sole malnovan nekropolon. Eĉ pli,  la esploranto de la loka kulturo Ryszard Wołągiewicz rifuzis la hipotezojn pri tio, ke la ŝtonaj cirkloj signifas nekropolon. Baze de la skandinaviaj  legendoj kaj baze de esploroj li asertas, ke prefere temas pri loko de la tribaj mitingoj kaj juĝoj. La retrovitaj entombigoj ene de la ŝtonaj cirkloj devenas liaopinie el la periodo kiam ili ĉesis funkcii, kiel la tribaj kunvenejoj.

Sed krom tio la ŝtonaj cirkloj ankaŭ ĉi tie karakteriziĝas per eksterordinaraj naturaj proprecoj. Ankaŭ en la rezervejo de Czarna Woda sur la pramalnovaj ŝtonoj oni retrovas multajn unikajn speciojn de muskoj kaj likenoj.  Likenoj ofte estas difinataj kiel pioniraj plantoj pro sia eksterordinara imuneco je ekstremaj naturkondiĉoj. Samtempe ili estas tre sentivaj je polucio,  do ilia apero aŭ foresto bildigas samtempe la gradon de la naturmedia malpuriĝo. Krom likenoj vivantaj inter 50 kaj 100 jaroj troviĝas ankaŭ specioj kelkmiljaraj. Sur la tereno de la pola rezervejo Czarna Woda,  la Nigra Akvo aperas 100 diversaj specioj de likenoj kaj inter ili  estas  ankaŭ tiuj plej malnovaj, atestantaj pri la glaĉera epoko kaj hodiaŭ aperantaj ĉefe en la regiono de la norda tundro aŭ en la  altmonta klimato. Kelkaj el ili  estas registritaj en la Pola Ruĝa Libro de Likenoj.

La naturrezervejo “La ŝtonaj cirkloj” establita en la 1958-a jaro troviĝas apud la vilaĝo Odry dekstraborde de la rivero Wda, dinfinata ankaŭ kiel Czarna Woda (La Nigra Akvo). La lokon eblas atingi aŭtomobile, bicikle, kaj eĉ uzante kajakon. Ĉe la rivero troviĝas speciala ligna alrigardejo al la parto de la rezervejo. Ankaŭ pri la rezervejo en Czarna Woda  oni asertas, ke temas pri loko kun magia povo, eksterordinara energio kaj loko, kie eblas renkonti NIF-ojn. Eĉ se pri NIF-oj oni parolas nun iom malpli ofte lokoj kun magia povo kaj eksterordinara energio sendube estas nepre vizitindaj.