• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 23.03.2010
Lime de la 2009/2010 TEJO lanĉis la 23-demandan enketon pri sia revuo „Kontakto”.  Laŭ ĝiaj rezultoj estos faritaj ŝanĝoj kaj lanĉita konkurso por redaktora posteno. Sur mia tablo jam delonge troviĝas la du lastaj numeroj de la revuo el la 2009-a jaro. Kvankam estis anoncitaj jam temoj de la unuaj numeroj de la nuna jaro „Moderna arto” kaj „Medicino – tradicia kaj scienca” neniu aktuala atingis la redakcion. Laŭpremise la 5-a pasintjara estis dediĉita al la tegmenta temo „Televide”. Kadre de ĝi ni trovas tekstojn el la suda Ameriko. El Brazilo „La televido en Brazilo: ne komunikilo, ja dominilo” kaj el Meksiko „Televido – ĉu kuracilo aŭ malsano”. Ankaŭ Amri Wandel kontribuas al la temo okupiĝante  pri la demando ĉu la televida teknologio helpos malkobvri eksterterajn civilizaciojn”. Alice Liu sian kontribuon dediĉas al tio, kiel disvastiĝo de televido aldonis novajn elementojn al la tradicia printempafesto. Aleksander Galkin skribas pri televidaj konkursoj pri intelektaj kapabloj. Ĉiuj rilatas al la tegmenta temo „televido”, sed ne eblas rezisti la impreson ke ili aperas sen kiu ajn gvidmotivo, sed eble tio eĉ ne estis la redaktora intenco. Sendube la plej interesaj por mi estas ekstertegmentaj temoj, precipe tiu de Gabriele Corsetti, kiu sekve de sia kelktaga estado inter la popolo Zhuang (ĵuang) klopodas iom proksimigi tiun ĉi minoritatan etnan grupon. La lasta numero de „Kontakto” 2009 laŭpremise dediĉita al „Idoloj” enhavas la tradukon el la rusa pri la biologiistaa alrigardo al la malnovtestamenta sekreto de la Adama ripo, el nederlanda venas artikolo pri la ĉina por nederlingvanoj, Julian Modest kontribuas per sia felietono „Tendaro por Stelistoj”, ĉu profesoroj estas idoej el Ĉinio, tion denove kontribuas al tiu numero Alice Liu fine eblas konatiĝi kun kelkaj brazilaj superŝticoj. Se ne anoncita eneto pri „Kontakto” mi pretus kredi la opinion de iu el la legantoj,  kiu en la retejo de TEJO -  konfesis „Laŭ mi "Kontako" estas bona revuo por komencantoj de Esperanto, ĉar ĝi estas facila, agrabla legado. Kvankam ne estas aktualaĵoj estas bonaj kulturaj informoj el mondo. Daŭrigu vin ĝia eldono!<
Unusola rezervo certe estas, ke laŭ kolofono ĝi estas socikultura revuo de TEJO, ni do atendu ĝiajn decidojn sekve de la efektivigita enketo.
Ke eblas altigi la nivelon de sia revuo plej bone atestas „Internacia Pedagogia Revuo”, kiu ĉiam interesa laŭenhave fariĝas ĉiam pli atrakcia. Resumaj vortojde la redaktoro enkondukas en la numeroenhavon, kiun inaŭguras  novjara mesaĝo de la prezidanto Stefan MacGill ne tiom ĝentilecaj kiom aferkernaj, rilate al la planataj agadoj en 2010. 8 konkretaj taskoj, kiel – sukcesigi la kuban konferencon kaj ligitan trejnseminarion por E-instruistoj, kunorganizi kun E@I  dum la slovaka SES seminarion por lernantoj de lernu.net, partopreni en la Azia Kongreso, fortigi la instruistan trejnadon en ĉeestaj kursoj, pretigi sekvon de la seminario en Kinŝaso, kuneldoni kun E@I kaj lernu.net gramatikan gvidlibron, aktive serĉi novajn redaktajn fortojn, fine organizi seminarion pri subvencipetado – skizas amason da farendaĵoj. Eblas sole deziri, ke ĉiuj bele fruktu en la 2010, nu kaj estas sole plezure legi, ke por sukcesigi ilin UEA subvenciis sian instrukiistan partneron per 2500 eŭroj. Ambiciaj taskoj, ambiciaj homoj. Sur la laŭvicaj paĝoj la unu nunjara IPR prezentas la siluetojn de la novaj ILEI-estraranoj elektitaj en la krakova konferenco 2009. Sed kvankam ĉiu el la estraranoj estas komptentulo lige kun la propra agadkampon gravas aŭskulti ankaŭ tiujn, kies ideoj estas riĉigaj por la ĝemerala agado. Tiunumere aparte intresaj estas la ideoj de Kristin Tytgant kiu skribas pri ebloj por E-o en la eŭropuniaj programoj atentigante, ke en tiu rilato E-o povas esti ligilo inter universitataj profesoroj, sed ne nepre celo. En tiu senco, ke  estas multaj universitatoj, kie dunigitaj esperantistoj ne nepre instruas E-on. Aliflanke spertante pri sia aparta fako – sed konante E-on kaj eĉ aktivante en E-movado ili formas grupon interesan laŭ la vidpunkto de la interuniversitata kunlaboro. La plej grava afero estas respondi la demandon  - kion ni volas atingi kaj kelkajn el la kulaboroceloj ŝi en tiu artikolo mencias. Listigante diversajn eŭropuniajn programojn ŝi samtempe atentigas pri estonte la Eŭropa Unio esplros aparte la kunlaborebleojn kun kelkaj eksteruniaj landoj, ĉefe en la suda Ameriko kaj en Azio kiuj jam nun estas gravaj en la E-movado, kaj tio malfermas pliajn kunlabreblojn inter E-parolantoj.
La unua nunjara numero de „IPR” alportas krome la 2-an kaj la lastan parton de la artikolo de Renato Corsetti