- Trarigardo de la E-Gazetaro
- 09.03.2010
Kvankam la renkontiĝo de reprezentantoj de EEU kun la prezidanto de Eŭropa Parlamento ornamas la kovrilpaĝon de la marta „Esperanto” la informo pri tiu vizito troviĝas fine de la numero. Sendube en la kunteksto de favora rilato de la prezidanto Jerzy Buzek prelege kontribui al EEU-konferenco 2011 kaj aranĝi nunjare en la Eŭropa Parlamento prilingvan diskuton omaĝe al la tragike mortinta Bronisław Geremek ĝi povas esti konsiderita sukceso de EEU sur la unia forumo. Tiu januara renkonto ankoraŭ okazis kadre de la jubileado de la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro Ludoviko Zamenhof. Ankaŭ alia pasintjara jubileo, tiu ligita kun la 100-jariĝo de Ivo Lapenna speguliĝas en la nunmonata „Esperanto”. Alietose, sed kiom kortuŝe, se pri la impona Lapenna, kies korpa aspekto estis bela, grandskala, digna >kelkajn detalojn etajn, sed signifajn< dividas Marjorie Boulton.
Ĉiuj ĉi jubileoj liĝigas kun la 2009-a.
Nunjare la atento koncentriĝas pri la 95-a UK en Kubo. Tiukuntekste la marta „Esperanto” aperigas la kongresan komunikon numero 2. Duncan Charters, la vicprezidanto de ILEI enkondukas en la kongresan temon „Interproksimigo de kulturoj”. La aŭtoro en sia artikolo ne sole klopodas komprenigi la signifon de „proksimigo” aŭ „interproksimigo”, li ne sole pensigas pri la demando „Ĉu instruado pri aliaj kulturoj kaj iliaj valoroj ĉiam rezultigas pli vastan komprenon, spiritan proksimiĝon?” – sed li ankaŭ reliefigas, ke „vera kaj profunda alproksimigo de kulturoj kutime ne okazas en klasejo, sed rezulte de efektivaj spertoj”. La kontribuo de Charters fine instigas al aktiva rezonado per starigo de demandoj pri elementoj, kiuj favoras interproksimigon de kulturoj.
La kuba UK sendube alloga – ankaŭ per sia kongresa temo – estas nur unu inter amaso da aliaj, kiujn sur 4 plenaj paĝoj aperigas la redaktoro de la revuo. Multan lokon okupas recenzoj kaj reklamoj pri novaj eldonaĵoj dum la retrorigardo al la funkciado de la libroservo en 2009-a venas el sub la plumo de Osmo Buller. La libroservo estas unu el la agadfacetoj de UEA, sed la asocion konsistigas konkretaj homoj. Pri ilia senavara helpo por la diversplatforma agado de UEA informas paĝo „Oficiala informilo” kun donitaĵoj pri novaj dumvivaj membroj, membroj de Societo Zamenhof kaj Patronoj de TEJO, ne laste konfirmante individuajn donacojn por diversaj kontoj, fondaĵoj kaj diversspecaj aktivadoj, inkluzive helpon por Haitio, kiu venis pere de la konto Espero.
Tiel kreiĝas i.a. la helpomono de UEA por konkretaj celoj.
„Postulante regon super sia helpomono UEA agas kiel ĉiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj. Prave. Ankaŭ la mono verŝata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj de UEA juĝas utila al la monda movado”. Sed tio estas jam citaĵo el alia artikolo kaj el alia gazeto. Temas pri la konkludaj vortoj de Komiatano Z. en internacia sendependa magazino „La Ondo de Esperanto”, per kiuj li klopodas reliefe komprenigi la efektivajn – financajn - motivojn de publikaj atakoj de Gbeglo Koffi kontraŭ UEA, ĝiaj oficistoj kaj agantoj. „La perdita honoro de iu Gbeglo Koffi” sendube efikas deprime al ĉiu, kiu memoras la aperon de tiu togolanda esperantisto en la monda E-komunumo, sed la vortoj de komitatano Z. avertas samtempe kontraŭ naiveco de esperantistoj, aparte de la movadaj gvidantoj sur la platformo, kiun eblus difini kultura interproksimiĝo.
Jam plurforume aperis la informoj pri la enkonduka artikolo en la marta „La Ondo” pri Marko Zamenhof, kiun Aleksander Korĵenkov prilaboris i.a. baze de dokumentoj el Rusa Ŝtata Arkvio – kiuj rilatas al Esperanto kaj kiuj koncernas ankaŭ la periodon, kiam Rusujo estis unu el la dispartigantoj de Pollando. La plej esenca kaj sendube iom konsterna komence, sed prava konklude estas la konstato, ke la libro „Homarano” de A. Korĵenkov en iuj partoj devos esti reredaktita konforme al la novaj fontdokumentoj. Tiamaniere Korĵenkov suriris la vojon – montritan jam antaŭ kelka tempo de Zbigniew Romaniuk, bjalistoka historiisto, kiu komencis senmitigi la historiajn informojn pri d-ro Ludoviko Zamenhof. Korĵenkov analizas ĉi-numere parton de konsultitaj dokumentoj promesante al historie interesitaj legantoj daŭrigon venontnumere.
Sendube la malnovaj dokumentoj estas vera minejo de informoj. Ĉu iu el ni scias, ke >Zamenhof, la patro de Esperanto< kandidatiĝis por la Nobela Pacpremio 14-fojojn. Tiun informon ni trovas en la artikolo de Judith Parelie Abrahamsen aperinta en la januara „Norvega Esperantisto”, en kiu la aŭtorino kritikas la klopodojn, ke UEA ricevu tiun premion. Ŝi memorigas la kriteriojn, kiuj rilatas al la kandidatigantoj, citas el la testamento de „Nobel” – ke ricevu ĝin nur tiu kiu „dum la lasta jaro faris plej multe por la homaro. [….] kiu agis plej multe aŭ plej bone por interfratiĝo kaj ĉesigo aŭ malplimultigo de ekzistantaj armeoj, aŭ kiu disvastigis packongresojn”. Judith Parelie Abrahamsen ĉefe kritikas la kampanjadon kaj tiun fragmenton de la nuna laborplano de UEA, kiu tekstas „UEA atentu pri la proponoj faritaj kaj farotaj de la rajtigatoj rilate al la Premio Nobel pri paco por UEA mem. La landaj asocioj kunlaboru pri la rilatoj kun la proponantoj”. La aŭtorino kuntekste de la nuna jaro atentigas pri la reklama anonco pri kandidatigo en la blogo Esperanto Lobby. Vizitine ĝin hodiaŭ mi efektive trovas la nomojn de 8 britaj deputitoj, kiuj kandidatigis nunjare por tiu prestiĝa premio Esperanton. Sed aliflanke ŝajnas preskaŭ nekredebla afero, ke iu rajtigito faru tiun paŝon antaŭe ne ĝisfunde konatiĝinte kun la agadoj de kandidatigita subjekto? Ĉu ne estas do rekta ligiteco inter tio kaj la vortoj de la vicprezidanto Ulf Lunde, kiu enkonduke al la sama numero de la „Norvega Esperantisto” artikolas sub la temo „Disvastigu Esperanton en ĉiuj niveloj de la socio”. Tiamaniere li aludas al la aŭdienco de Elna Matland ĉe la norgeva reĝo Harald, dum kiu dankante pro la ricevita meritmedalo ŝi ne evitis la okazon paroli kun la reĝo pri Esperanto. Do sen preni miaflanke la starpunkton eble valoras apudmeti tiujn informojn pri kontaktoj de esperantistoj sur ĉiuj niveloj de la socio, en kiuj ili klopodas kaj kapablas paroli pri la efektiva valoro de Esperanto kaj konvinki al siaj argumentoj. Atestas pri tio la menciita vizito de la norvega E-aktivulino, la pozitiva starpunkto de diverspartiaj britaj parlamentanoj kaj ne laste menciita komence el „Esperanto” vizito de EEU-delegacio ĉe la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Jerzy Buzek. Do tiel aspektas unu flanko de la afero. La alia sendube estas, ke la eventuala interesito ne kampanju favore al si mem, kio damaĝas la bonan famon kaj fidon de la koncernato.
Kiel menciite gravas ĉiuj kompetentaj kontaktoj kun la ekstera mondo. Pri reprezentiĝo de TEJO en Asembleo de la Membroj de la Eŭropa Junulara Forumo la raportas partopreninta tiun ĉi novembran eventon en Torino sur la paĝoj de „TEJO Tutmonde” Michael Boris Mirandola. La raportinto ne nur proksimigas la trapason de la eventoj kaj sian partoprenon, sed tiras konkludojn por estonta kunlaboro. Ni i.a. legas: „indus pluesplori kun junularo de eŭropaj naciecoj, kiuj la lingvan problemon alividpunkte altetaksas. Do povus esti seminarioj pri lingvaj rajtoj, ekzemple”.
La lasta „TEJO Tutmonde” plenas de organizaj informoj – inter kiuj aparte aktuala estas konkurso por partopreni la kuban IJK-on. Mian atenton kaptis tamen aparte la raporto pri la helpo donita de IJF-anoj al la damaĝita de la tertremo Abruzo, helpo kiu venis tuj post kiam necesis revoki IJF-on lige kun tiu ĉi elementa plago. Esperanistoj kolektis por la domaĝitaj ankaŭ konkretan financan helpon en la alteco de ĉ. 1800 eŭroj.
Agrabla rendevuo pere de la lasta „TEJO Tutmonde” estas renkontiĝo kaj konatiĝo kun la aktuala TEJO-volontulo ĉe la Centra Oficejo, Alex Baudry – relative nova esperantisto, serĉanta sian vojon, sed jam nun tre utile laboranta kaj akiranta spertojn ĉe UEA en Roterdamo.