Malgraŭ
tio, ke daŭre multas menciindaj E-periodaĵoj jam de kelka tempo venintaj
al la redakcio, nian februaran renkonton ni komencu per la revuo “Esperanto”.
La temo, kiu en nia programo riĉe speguliĝis en la dua duono de januaro,
nome la solena lanĉo de la festibro por Humphrey Tonkin okupas multajn
paĝojn en la februara numero de UEA- organo. En letero de prof. Humphrey
Tonkin eĥas la enhavo de liaj dankvortoj, prezentitaj en Roterdamo
la 9-an de januaro, kiujn ni elsendis lastĵaŭde. La leganto havas
la okazon konatiĝi ankaŭ kun la tekstoj de la prezentitaj paroladetoj
de la redaktoroj de la Festlibro, Ulrich Lins kaj Detlev Blanke. La
libro - kiel atentigas Ulrich Lins - dokumentas dankemon al Humphrey
Tonkin, sed samtempe ĝiaj kontribuoj klopodas respeguli kaj sekvi lian
modelon de serioza antaŭenpuŝa movada agado. Kaj pravas Detlev Blanke
en siaj vortoj – “oni daŭre ĉerpu inspirojn kaj instigojn el la
agado de Humphrey Tonkin kaj el la festilibro, dediĉita al li”. Krom
la rutinaj informoj pri la jarfinaj aranĝoj kaj raportetoj pri kelkaj
15-decembraj eventoj tra la mondo en “Esperanto” eĥas tiaj enmovadaj
eventoj, kiel la oktobra Muzika Internacia Renkontiĝo Eŭropa por Gejunuloj
Esperatistaj en Baugé, la oktobra solenaĵo de la 100-jariĝo de Esperanto
en Bolonjo, la novembra 4-a Azia Vegetarana Kongreso. Alrigarde
al la maja kongreso de rusaj esperantistoj en Sant Peterburgo, Mikaleo
Bronstejn artikolas pri la temo “Cent Jaroj de la unua rusia kongreso
en 1910”.
La
lasta pasintjara “Informilo por interlingvistoj” redaktata de Detlev
Blanke unualoke evidente en la rubriko gratuloj atentigas pri la jam
menciita festilibro por Humphrey Tonkin “La arto labori kune” reliefigante,
ke “la jublileulo povas retrorigardi al granda kaj multflanka vivoverko
kiel literatursciencisto, lingvopolitikisto, edukisto, sciencorganizanto,
universitata profesoro kaj rektoro, sed ne laste ankaŭ kiel interlingvisto,
esperantologo kaj esperanto-movada organizanto. Li tamen ne nur povas
retrorigardi al impona verko, Humphrey Tonkin estas daŭre mirinde aktiva”.
Pri la mirinda aktiveco de Humphrey Tonkin la leganto povas aldone konvinkiĝi
i.a. per la sama numero de “IPR”, en kiu troviĝas eltiraĵo el
la volumoj de Internacia Bibliografio el Libroj kaj Artikoloj pri Modernaj
Lingvoj kaj Literaturo pri la prizamenhofaj tekstoj en la periodo 2000-2008,
aŭ legante notojn pri la evoluo de la revuo “La Monda Lingvo-Problemo”
al la anglalingva “Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado”. Tio
estas informoj aparte menciindaj lige kun la jubileo de Humphrey Tonkin,
ĉar “Informilo por interlingvistoj” evidente dense informas pri
diversaj notindaj eventoj. Temas kaj pri la universitata agado, interlingvistikaj
aranĝoj, bibliografioj kaj bibliotekoj, leksikografio en la reto, revuoj.
La leganto ricevas krome la informojn pri KOD kaj la romaa gramtiko
de Nikola Rašić. Pri Conlang kaj Conlang-konferenco. Pri novaj libroj
rilate al planlingvoj en germanaj lingvistikaj libroj, novaj interlingvistikaj
libroj kaj japana enkonduka verko pri interlingvistiko. Sendube “IPR”
ne estas periodaĵo por la klubaj diskutoj, ĝi tamen ludas esencan
rolon por ĉiuj interlingvistike orientitaj E-parolantoj.
La
menciita “Elekta biografio pri Zamenhof” aperis lige kun la pasintjara
150-a naskiĝdatrevena jubileo de la kreinto de la lingvo, lige kun
kiu signife plivigliĝis la prizamenhofaj studoj kaj prelegoj, kaj la
menciita biografio servos ankaŭ al pliaj esploroj.
Dume
en la E-gazetaro daŭre eĥas kaj la eventoj de la Zamenhofa Jaro
kaj la bjalistoka UK. Pasintsemajne multan atenton ni donis al tiutema
numero de “Le monde de l’ESPERANTO”, ĉi-semajne mi konfirmu la
specialan prikongresan kaj prieventan numeron de “Gazeto Esperanto”
de la franca E-klubo en Le Mans. Ĉarme estas legi la rememoran epizodon
de Jean Labbare, rerigardi fotokalejdoskopon kun konformaj komentoj
pri la kongresa semajno. Tiuj rememoroj komence de la revuo kortiklas,
sed ne elĉerpas la enhavon de tiu ĉi tradicie eldonata spegule en
la franca kaj en E-o periodaĵo. La numero rilatanta al la periodo oktobro,
novembro, decembro enhavas ankaŭ argmentojn de Jean Marin por E-o,
utilajn en la eksteraj rilatoj, kiujn kvazaŭ kompletigas informoj pri
broŝuroj de André Cherpillod, i.a. tiu, kiu kun la sama efiko donas
argumentojn pri la lingvo en kontaktoj kun eksteruloj portante la titolon
“Esperanto de A ĝis Z”. Krom tradiciaj
paĝoj dediĉitaj al la historio de la E-ista Grupo de la Sarthe kelkan
lokon okupas informoj el Afriko, inkluzive tiun alrigarde al la historio
de Instituto Zamenhof en Togolando. Gravan socian emfazon
havas informoj pri la abolicio de mortopuno en Togolando, pri alvoko
al malplipompa vivstilo de hindaj politikistoj kaj pensiga letero al
la virinoj, kiuj memvole surhavas burkaon en tiaj landoj, kiel Francio.
En
nia trarigardo venu nun tempo por periodaĵoj el Azio. La januara “La
Revuo Orienta”, alportas plurajn kontribuojn al la ĉeftemo, kiu tiunumere
estas “Esperanto en la tempo por ŝanĝi”. Kelkaj kontribuntoj komencante
de la prezidanto de JEI, SIBAYAMA Zyun’iti ŝpinas siajn ideojn pri
farendaĵoj en la nuna tempo por disvastigi, evoluigi kaj progresigi
E-movadon. JEI-prezidanto eksplikas sian komprenon de la termino >lingvejo<,
kiun necesas levi kaj larĝigi por >helpi plibonigi la mondon, celante
egalecon en la internacia lingvopolitiko<. IMAIZUMI Hisonari
opinias, ke ordinaraj agadoj diligentaj, paciencaj kaj pozitivaj ŝanĝas
E-movadon kaj E-movado estu ne nur sub gvidado de specialaj “movadistoj”.
Teruhiro Sasaki elmontras la terapian rolon de Esperanto por
studentoj, kiuj suferas pro la anglalingva instruado,
sed aparte atentinda estas lia rimarko pri tio, ke >Esperanto rektigas
senton de lingvoj. Ĝi estas utila ne nur por lerni aliajn fremdajn
linvojn, sed ankaŭ gepatran lingvon<. Kiel altlerneja instruanto
de Esperanto li estarigas la nesecon, ke ĉiuj japanaj esperantistoj
trejnu sin pri la E-instruado”. Hori Yasuo alvokas i.a. “batali
kontraŭ aĉa socia sistemo, kiu malhelpas nin vivi kiel plenaj homoj”,
MIYAZAKI Hideko atentigas pri aktiva agado por disvastigo de E-o, ĉar
>ĝi estas la movado por la homaro kaj celas liberecon kaj egalecon
por ĉiuj homoj<. Multas ideoj, el inter kiuj mi plukis nur
kelkajn. Espereble en la venontaj numeroj de JEI-organo eblos legi ankaŭ
la reagojn de la legantoj. La movadaj paĝoj en la januara “La Revuo
Orienta” estas dediĉitaj al la pasintjaraj E-kongresoj, kiuj krom
la tegmenta okazis ankaŭ en 7 divcersaj regionaj. La 96-a JEI-kongreso
okazinta pri la temo “Esperanto, tergloba lingvo de la 21-a jarcento
– 150-a datreveno de Zamenhof” estas detale raportita en la decembra
numero de JEI-revuo, rilate kelkajn prelegojn kaj unuopajn programerojn
kaj eĉ la postkongresan aranĝon en Yatugatake. La decembra “La Revuo
Orienta” enhavas jam antaŭanoncon pri la kongreso, kiu la unuan fojon
okazos organizite kun koreaj esperantistoj. Pri la ideoj kondukantaj
al tiu komuna kongreso en 2011 skribas la vicprezidanto de Korea E-Asocio,
HO Song.
La
sama teksto troviĝas dulingve en la decembra numero de “La Lanterno
Azia”, la organo de Korea E-Asocio. Samnumere la prezidanto de KEJ,
SONG Ho-young per la tria fojo rerigardas al sia lastsomera kongresumado,
i.a. en Bjalistoko. Bedaŭrinde la revena trajna epizodo el Bjalistoko
al Berlino evidentiĝis hontinde malreklama por la polaj kunpasaĝeroj.
Espereble aliaj pozitivaj impresoj kun la tempofluo paligos ĉi tiun
epizodon. Se temas pri ekstermovadaj kontribuoj esperantilingvaj el
la decembra “La Lanterno Azia” ni menciu korean popolrakonton “La
maldiligenta filo kaj la tri klaftoj da pajloŝnuro”. Multe pli da
primovadaj artikoloj enhavas la novembra numero de la korea “La
Lanterno”, retrorigarde al la oktobra 41-a Kongreso de Esperanto.
Mi
konfirmu ankaŭ la ricevon de la novembra kaj decembraj numeroj de “Nova
Vojo”, kiu estas la organo de EPA. En la novembra Baouguo el Ĉinujo
nun instruanta Esperanton en Mongolio dividas siajn spertojn pri la
lernado de la angla lingvo, sekve de Esperanto kaj pliposta profesia
aktivado, kiel E-instruisto en ĉina universitato. Samnumere Etsuo
Myoshi dividas siajn personajn spertojn pri avantaĝoj de vegetarismo,
kiun li komencis apliki en la 1980-a jaro. Li daŭrigas la rakonton
pri siaj spertoj en la decembra numero de “Nova Vojo” konkludante
fine, ke “milda kaj amema al ĉiuj plantoj kaj bestoj, preventterapio
estas promociinda, ĉar ĝi rekte ligas kun mondpaco, forpelante malsategon”.
Multaj fotoj kovrilpaĝe de ambaŭ numeroj de “Nova Vojo” kondukas
tra diversaj eventoj, sed la konstanta elemento estas la proksimiĝanta
6-a Azia kongreso de Esperanto en Ulanbatoro.
Fine
mi danke konfirmu la decembran numeron de “La Movado”, el kiu ni
ekscias, el la unua kongresbulteno, ke la nunjara kongreso de JEI en
Nagasako traktas la temon “Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ
vin!”. Alrigarde al la sociaj problemoj en la rubriko “Kajero Libervola”
GOTO Miwa dividas sian sperton pri la mamnutrado kaj konsolado de la
infanoj apogante sin sur la nuntempaj opinioj de pediatroj kaj psikologoj,
kiuj rekomendas pli senstreĉan anstataŭ rigoran edukadon de la infanoj,
kio i.a. konsistas en la nelimigita tempe mamnutrado kaj karesado de
la infanoj.