Verŝajne 
tre baldaŭ atingos nin la plej nova numero de “Internacia Pedagogia 
Revuo” - dume ni ŝuldas kelkajn vortojn pri la  lasta pasintjara 
“
IPR”, kiu per sia enhavo i.a. referencas al la nunjaraj 
taskoj de ILEI, inter kiuj apartan lokon okupos la 43-a Konferenco en 
Kubo. Pri ĝi, kaj prefere pri la manieroj ĝin sukcesigi, kiel sciencan 
aranĝon skribas enkonduke ILEI-estrarano, Julián Hernández Angulo 
atentigante, ke pli ol simpozio “…la scienco de niaj konferencoj 
kuŝu sur la vortoj kaj opinioj de la instruantoj, informante kiel ili 
sukcesis kaj malsukcesis solvi plej diversajn problemojn en siaj respektivaj 
klasĉambroj, sur la disvastigo de la plej bonaj artikoloj aperintaj 
en nia oficiala organo IPR dum la jaro ktp…”  La preparoj al 
la kuba ILEI-konferenco speguliĝas krome en la rilata teksto de Duncan 
Charters kaj ankaŭ en raporto de Stefan MacGill pri la novembra kunsido 
de ILEI-estraro en Roterdamo. 
     Valoraj 
artikoloj – al kiuj aludas Julián Hernández Angulo - ne mankas en 
la 4-a pasintjara numero de “IPR”. Ni trovas en ĝi la 1-an 
fragmenton de la teksto de Renato Corsetti “Szerdahely, Frank kaj 
Springboard – kion komunan ili havas”,  en kiu li koncentriĝas 
pri kelkaj esploroj rilate al la lernofaciliga valoro de Esperanto en 
la daŭro de la lastaj 50 jaroj,  reliefigante aparte eksperimentojn 
baze de la ideoj de Szerdahely. Radojica Petrović prezentas raporton 
pri la lasta Renkontiĝo de E-familioj, Luiza Carol donas praktikajn 
ekzemplojn  pri gimastikoelementoj dum E-lecionoj en elementa lernejo. 
Ne ĉiuj artikoloj rekte rilatas al la E-instruado, sed prezentas gravajn 
konojn,  kiujn necesas konsideri planante la E-instruadon. Tiujn pri 
la edukado en Ĉinio dividas de jaroj instruanta tie Augusto Casquero. 
Alia eksterazia esperantisto ligita kun la instruado en Ĉinio estas 
Dennis Keefe, al kies artikolo el la 2-a numero pasintjara de IPR  
pri la tema riĉigo de E-kursoj kaj lernolibroj rilatigas sin hungara 
leganto.  
     Ne 
la E-instruado, sed la decembraj E-eventoj unuavice riĉe speguliĝas 
en  la februara numero de “La Ondo de Esperanto” lige kun la 
150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL-o. Inter multaj raportaj 
informoj el diversaj mondanguloj, kelkaj rilatas al la pasintjara kongresurbo, 
Bjalistoko – inkluzive la kovrilpaĝan foton. La ĉeflokon en la numero 
okupas la interparolo de Kalle Kniivilä kun la redaktoro de “La Ondo”, 
kiu estis proklamita Esperantisto de la Jaro 2009. Memorigante, ke la 
distingo venas pro ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj 
ideoj de Zamenhof Kalle Kniivilä  starigis al Aleksandr Korĵenkov 
la demandon pri lia motivo fasciniĝi pri  la figuro de Ludoviko 
Zamenhof. Tiun demandon Aleksandr Korĵenkov respondas citante el la 
letero de Zamenhof al Alfred Michaux, en kiu la aŭtoro de Esperanto 
parolas pri sia diversspeca dumviva batalado. Pli reliefe siajn opiniojn 
esprimas Korĵenkov deklarante,  kion la nuna E-movado povus lerni de 
Zamenhof. Ni citu – “Lian koncepton, ke Esperanto ne estas la celo 
en si mem, nek agrabla ludilo, sed nur parto de pli grandioza ideo pri 
la unuiĝo de la homaro”. 
     La 
intervjuon kun Esperantisto de la Jaro 2009 sekvas 10 pritaksoj pri 
la atingoj kaj fiaskoj de la E-movado en la pasinta jaro. Ili venis 
en plimulto de diversŝtupaj movadaj agantoj,  sed ĉefe la eventoj 
al kiuj intervenis ne sole la esperantistoj mem, kiel kontribuo de la 
urboaŭtoritatoj de Bjalistoko al la lasta UK kaj la >gugla< donaco 
por la 15-a de decembro – ĉefe estis menciitaj kiel atingo. Cetere 
marĝene de tiu >gugla< evento tre interesan artikolon aperigas 
Marek Blahuš, informante i.a.  pri la genezo de la evento, kiam la 
emblemo de gugloj la 15-an de decembro estis ornamita per la E-flago. 
Ne malpli gravaj estas liaj atentigoj pri la sekvoj de tiu evento por 
kreskinta interesiĝo pri E-o kaj Zamenhof kaj fine iom drameca konkludo, 
ke en Vikipedio mankas kvalitaj nacilingvaj informoj pri Esperanto kaj 
pri Zamenhof. 
     Sed 
ni revenu al la enketo de “La Ondo” pri atingoj kaj fiaskoj. La 
respondoj pri fiaskoj verdire reliefigas kelkajn problemojn ligitajn 
kun la volontuleco de la E-movado kaj ankaŭ ĝia geografia etenditeco. 
Ekzemple kiam la volontulado ne ligiĝas kun la klopodo fari tion laŭeble 
plej altnivele kaj adekvate ĉiam eblas riproĉi amatorecon. Tamen kelkaj 
respondoj kunmetitaj elmontras ŝajne veran problemon. Renato Corsetti: 
>Plej negativa fenomeno, laŭ mi, estas la preskaŭ absoluta malinteresiĝo 
de la movado pri la nova laborplano de UEA<. Petro Baláž inter 
plej negativaj fenomenoj 2009 mencias i.a. …>malkapablon de starigo 
de klaraj celoj kaj strategioj por ilia atingo<. Mi mem prefere dirus 
pri nepre frontenda defio, kvankam eĉ tiom drastaj vortumoj laste ne 
provokas aferkernajn diskutojn, prefere demagogiajn rezonadojn, eĉ 
inter iuj movadaj respondeculoj. 
     La 
februara “La Ondo” kiel menciite donas vastan alrigardon al 
la eventoj ligitaj kun la solenadoj de la 150-a naskiĝdatreveno de 
la kreinto Esperanto en la mondo. La decembra “Literatura Foiro” 
anoncas, ke la zamenhofa temo daŭros ankaŭ en la sekvaj numeroj de 
“LF”, kaj kompreneble ĝi riĉe speguliĝas ankaŭ en la menciita 
numero,  kiun uverturas ĉarma poeziaĵo de Carmel Mallia. Tuj post 
la poezia uverturo sekvas la felietono de Walter Żelazny pri la koncepto 
de gento ankaŭ en la rezonado de Zamenhof, kio fine ebligas al la aŭtoro 
konkludi, ke – “de pluraj – uzante la koncepton de Zamenhof – 
judaj gentoj saviĝis do ĉefe la cionistoj, kaj ili diktas al la mondo 
la politikan version de la historio de la judaro” – fino de la citaĵo. 
Tre interesa, dokumenta materialo en la priparolata numero de LF estas 
la represo de la omaĝa artikolo de Hector Hodler lige kun la 50-a naskiĝdatreveno 
de Zamenhof en la 1909-a jaro, devenanta el la 69-a numero de “Esperanto”,  
aperinta en januaro 1910. 
     Ne 
nur la zamenhofa datreveno speguliĝas sur la paĝoj de LF. La 
partoprenintoj de la novembra Malferma Tago en Roterdamo, sed ne nur 
ili kun ĝojo sendube bonvenigos la okazon en la decembra numero de 
LF konatiĝi kun la teksto, verdire la unua parto de la eseo de 
Carlo Minnaja, pri liaj kontaktoj kun Ivo Lapenna. Ĝi  vivmaniere konstante 
estas spektebla en la intereta kinejo de UEA. Sed krom la artikoloj 
ligitaj kun la elstaraj figuroj de la E-movado la decembra LF 
liveras ankaŭ interesajn kontribuojn ligitajn kun aparta fenomeno de 
nia E-kulturo, nome la teatro.  Giorgio Silfer omaĝas honore al 
eminenta ŝekspirologo Reto Rosetti, Zlatko Tišljar kaj Vanja Radovanović 
dividas siajn  rememorojn pri la plej daŭra amatora ensemblo drama 
de la Studenta E-klubo en Zagrebo.
     Ambaŭ 
tekstojn lige kun la 50-jariĝo de tiu Drama Grupo ni trovas en la decembra 
numero de “Tempo”,  la gazeto de Kroata E-Ligo. Ankaŭ 
“Tempo” referencas al la omaĝsolenaĵoj ligitaj kun la 100-a 
naskiĝdatreveno de Ivo Lapenna,  kiuj disvolviĝis ne nur en Roterdamo, 
sed ankaŭ en Zagrebo, kion en la kroata gazeto akompanas krome nekonata 
foto el la arkivo de KEL. La ĉefa datrevena evento, pri kiu unualoke 
raportas “Tempo” estas la oktobra renkontiĝo de kroataj esperantistoj 
en Osijek por omaĝi apartan jubileon – pri kiu la gazeto jam siatempe 
informis -  nome temas pri la 120-a jubileo de la apero de la unuaj 
E-parolantoj en ĉi tiu kroata urbo.