• Pollando invitas: Bałtów
  • 08.12.2010
Lastsemajne ni vizitis rave spriraban kastelon en Książ, hodiaŭ iom kontraste ni proponas al vi promenon tra Bałtów, kaj temas pri la samnomaj vilaĝo kaj komunumo. La vilaĝo troviĝas en la suda parto de Pollando, en la monteta regiono apud la rivero Kamienna. Karakterizaj por ĝi estas ĵurasiaj rokoj, jen kaj jen videbliĝantaj el sub la sablo kaj tero, ĉar oni tuj devas sincere diri, ke grundoj ĉi tie ne apartenas al la plej altkvalitaj kaj ilia kultivado estas peniga.
En la regiono forte impresas la valo de Kamienna-rivero, aparte ĝia kurbiĝo kun kalkoŝtonaj rokoj. Laŭ supozoj ĝuste laŭ la kreiĝantaj en ĝi akvoturniĝoj difinataj iam pollingve >bełt< devenas la nomo de la setlejo. Alimaniere klarigas la originon de la nomo la loka legendo, konforme al kiu la vilaĝon difinis tiel litovaj ostaĝoj pro multeco de kalkŝtonaj, blankaj rokoj, ĉar „baltus” litove signifas la blankan.
La nuna famo de la regiono ligiĝas krome kun aliaj lokaj legendoj. Laŭ onidiroj ĉi tie multas spuroj de diablaj piedsignoj, postlasitaj sur ŝtonoj kaj rokoj. Kiel sciate, en pluraj legendoj diabloj prizorgas diversajn trezorojn kaŝitajn subtere aŭ helpis konstruigi kastelojn kontraŭ la prezo de homa animo. Multas ĉi tie ankaŭ legendoj pri drakoj. Preskaŭ ĉiam kiel la sidejon de tiuj fabeleskaj bestoj oni elmontras kavernon, troviĝantan tutproksime al la vilaĝo Bałtów. Laŭ iu el la popolaj rakontoj loĝis en ĝi la drako Baltozaur, kiu estis granda amiko de Bałtów-loĝantoj. Ili do karesforme nomis ĝin Baltozaĉjo. La drako protektis ilin kaj la vilaĝo-loĝantoj pro dankemo senavare nutris la beston. Sed, najbaroj enviis al Bałtów-vilaĝanoj la drakon kaj decidis ĝin ŝteli. Do, ili dormigis la beston kaj forkondukis ĝin. Malgraŭ tio, ke Baltozaĉjo ne troviĝis tre for de sia domo, ĝi ne plu havis la volon vivi tiamaniere. Nur post kelkaj tagoj pasigitaj novloke la drako mortis pro la senespero.
Ĉu en tiuj ĉi historioj pri la diablaj aŭ drakaj spuroj radikas almenaŭ grajno de vero?
Eble jes, ĉar ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento en la regiono de Bałtów daŭras detalaj esploroj de paleontologoj, kiuj - iom surprize por multaj - retrovis tie la spurojn de polaj dinozaŭroj. Doktoro Gerard Gerliński malkovris postrestaĵojn de eĉ tri specioj de la ĵurasiaj dinasaŭroj prokisme de Bałtów. Valoras aldoni, ke li estis la unua persono en la mondo, kiu pruvis ke dinosaŭroj povis havi ankaŭ la plumojn. Tio estis grava antaŭenpaŝo en la debato pri la origino kaj evoluo de birdoj.
Sed, ni revenu al dinosaŭroj el Bałtów. Nome antaŭ 155 milionoj da jaroj sur la teritorio de la najbaraj Sanktkrucaj Montoj troviĝis varma maro, kiu estis bonega medio por la evoluo de la flaŭra kaj faŭna mondoj. Ĝuste apud tiu maro vivis ĝuste dinozaŭroj, kies spurojn oni nun malkovras.
La efektivigita komence de la 21-a jarcento malkovro interesis ne nur amaskomunikilojn, sed ankaŭ la loĝantojn de Bałtów, kiuj decidis ke dinosaŭroj fariĝos la rekonebla simbolo de la tuta regiono. Unue oni planis elkonstrui gigantajn figurojn de la mezozoikaj rampuloj proksime de la paleontologia esplorposteno. Fine, en aprilo de la 2004-a jaro estis lanĉita la ideo de la Ĵurasia Parko de Bałtów. Ĝia solena inaŭguro okazis jam duonan jaron pli poste. Temas pri la unua ĉi speca loko en Pollando. Aktuale sur la areo de 3 hektaroj oni povas admiri la rekreitan mondon de tiuj plej grandaj en la historio bestoj. Sume en Bałtów troviĝas 40 figuroj de dinasaŭroj respegulantaj ilian naturan grandecon. La plej granda altas 25 metrojn, la plej malalta kelkajn centimetrojn - temas pri nur elkoviĝanta ido. Por la plej junaj vizitantoj de la ĵurasia parko estas pretigitaj apartaj atrakciaĵoj, ekzemple la ludplaco, sur kiu ili povas eniri la internojn de pluraj dinosaŭraj figuroj.
Bałtów do estas vizitinda vojaĝcelo por ĉiuj, kiuj krom admiri novajn lokojn en Pollando, volas familiariĝi almenaŭ iomete kun la historio de dinosaŭroj la prahistoriaj grandaj bestoj, troviĝantaj en nia lando.