• Pollando invitas: Szydłowiec
  • 17.01.2009
En niaj vizitoj tra Pollando ĉi-foje ni direktiĝu al la loko Szydłowiec, troviĝanta sude de la centra vojevodio de Pollando,  Mazovio. La situanta - ĉe la grava trafikitinero  inter Varsovio kaj Krakovo - urbo proksimas al la Sanktakruca Montaro, la malplej nova montoĉeno en Pollando. Iam la tereno estis kovrita de la maro. Kun tiu tempo ligiĝas la nunaj mineralaj riĉaĵoj de la regiono, kiel ekzemple fama grejso de Szydowiec.  
La nuntempa historio de Szydłowiec radikas en la 13-a jarcento, kiam ĝi estis ankoraŭ vilaĝo kaj komerca centro ĉe la kruciĝo de la vojoj al tiaj lokoj kiel Iłża, Wąchock, Skrzynna, Radom kaj Opoczno. Szydłowiec apartenis tiam al la nobela familio Odrowąż, kiu dum la regado de Piast- kaj sekve Jagelona dinastioj atingis grandan signifon,   ne nur disponante pri grandegaj bienoj, sed ankaŭ ĝuante honorojn kaj okupante signifajn oficojn en la Pola Reĝolando. La unuaj informoj pri Jakub Odrowąż Szydłowiecki sciigas ekzemple pri lia partopreno en la kontraŭtentona batalo apud Grunwald en la 1410-a jaro, kie li famiĝis kiel “brava kavaliro”.  
Ĝuste Jakub kaj lia frato Sławko kiel la unuaj komencis uzi la familian nomon  Szydłowiecki, blazone Odrowąż.  En la 1401-a jaro ili metis la fundamentojn por la ekzistanta ĝis hodiaŭ loka ĉefpreĝejo. Dank’ al iliaj klopodoj Szydłowiec ricevis en la 1427-a jaro la urborajtojn. Pri la disfloro de la urbo decidis – kiel menciite - la eksterordinara kariero de Szydłowiecki-familio  en la Reĝolando, en kiu ili okupis la plej altajn postenojn kaj oficojn. Ekzemplodone ni sole diru, ke  Krzysztof Szydłowiecki  gvidis la eksterlandan politikon dum la regado de reĝo Sigismundo la Maljuna. Kiel elstara humanisto li amikiĝis interalie kun Erasmo el Roterdamo. Post kiam unu el liaj filinoj edziniĝis al Mikołaj Radziwiłł Szydłowiec fariĝis la posedaĵo de tiu familio, kiu administris la urbon ĝis la 1802-a jaro. Tiam Szydłowiec kun najbaraj havaĵoj estis vendita al Anna Sapieha familie Zamoyska, kiu sekve vendis ĉion al la Pola Reĝolando en la 1828-a jaro.
Kiam Szydłowiec estis la posedaĵo de Szydłowiecki- kaj Radziwiłł-familioj la urbo akiris tre grandan signifon kiel centro de la ferkomerco, kiel elteriga kaj prilabora centro de la loka grejso, kiel komerca centro per metiistaj kaj agrikulturaj produktoj. Tra tuta Pollando famis la tieaj bazaroj, kiuj en granda kvanto dank’ al la reĝaj privilegioj, okazadis en Szydłowiec. En la 16-a jarcento brile evoluanta urbo logis tien setliĝe italojn, skotojn, germanojn kaj judojn. Tamen en la 17-a pro pluraj epidemioj kaj svedaj militoj ĝia reputacio falis kaj malgraŭ daŭraj klopodoj de la urboaŭtoritatoj neniam ĝi reakiris sian originan brilon. Szydłowiec ankaŭ multe suferis en la daŭro de la sendependigaj bataloj, kiam ĝi estis detruita dum la insurekcio de Tadeusz Kościuszko, kiam ŝarĝis ĝin caraj tributoj lige kun la liberigaj novembra kaj januara insurekcioj de la 1830 kaj 1863-a jaroj. La 1-a mondmilito kaŭzis gravajn damaĝojn aparte en la preĝejo de sankta Sigismundo kaj en la 17-jarcenta urbodomo. Tamen ambaŭ konstruaĵoj estis plene restaŭritaj en la 20-aj jaroj de la pasinta  jarcento. En la 1939-a jaro la  regiono de la urbo fariĝis la loko de rankoraj bataloj kontraŭ germanaj blendtrupoj, kaj omaĝe al 130 soldatoj pereintaj la 8-an de septembro 1939, tiu tago ĉiujare estas la okazo omaĝmemori pri la defendantaj la urbon kaj la regionon la polaj soldatoj.
Post la fino de la milito la urbo signife vastiĝis. Kreiĝis novaj lernejoj, novan evoluelanon ricevis la tradicia tie rokelteriga kaj tanista industrioj. En la urbo aperis ankaŭ industrio pli moderna kaj Szydowiec famiĝis ankaŭ pro sia plukonstruita fabriko de la industria elektroniko. Szydłowiec daŭre estas grava trafika, komerca kaj adimistra centro. Vigle evoluas en ĝi la regiona kaj kultura agado. Pro ĝiaj multaj kaj interesaj kulturaj-historiaj vidindaĵoj multnombre vizitas ĝin turistoj el la lando kaj eksterlando.
La plej grava kaj impona vidindaĵo estas la loka kastelo, kiu estis konstruigita de Stanisław Szydłowiecki en la 70-aj jaroj de la 15-a jarcento. Ĝi apartenas al la plej belaj frurenesancaj mangnataj rezidejoj de Pollando. Per sia arkitekturo kaj ornamo ekstera, sed ankaŭ la kastela interno ĝi siatempe egalrangis kun la plej famaj tiamaj rezidejoj, ne nur en Pollando.  La kastelo de Szydłowiec troviĝas sur arte ŝutita insulo ĉirkaŭita de fosaĵo en la centro de la kastela ĝardeno. En la komencaj jaroj de la 16-a jarcento oni alikonstruis la gotikan kastelon al la renesanca kaj plukonstruis ĝin. 100-jarojn pli poste okazis la laŭvica plukonstruo de la kastelo kaj ĝiaj terenoj. Tamen meze de la 19-a jarcento la kastelo iom kadukiĝis, kaj la 2-a mondmilito kaŭzis laŭvicajn damaĝojn. Sed post la 2-a mondmilito la kastelo estis plene restaŭrita. Nun troviĝas en ĝi Muzeo de Popolaj Muzikinstrumentoj. La vizitanto povas ne sole rigardi maloftajn, nerenkontatajn delonge instrumentojn. Eblas ankaŭ aŭskulti ĉiujn  prezentatajn muzikensemblojn kaj instrumentojn. Laborantaj tie specialistoj pretas fari kopion de ĉiu instrumento troviĝanta en la muzea kolekto. Krome ĝi disponas pri detala scienca dokumentaro de la instrumentoj, katalogo de popolaj kreantoj, konstruantoj kaj kolektantoj de la muzikinstrumentoj.
Alia vidindaĵo de Szydłowiec estas la ĉefparoĥa preĝejo el la komenco de la 14-a jarcento, komence ligna, sekve masonita. La malnovgotika konstrubulo de la preĝejo ne  aŭguras ĝian riĉan renesancan  finpretigon, kiun oni malkovras enirante ĝian internon. Aparte ornamoriĉaj estas oraĵumitaj altaroj, malfrugotika poliptiko kaj ne kutima por la gotikaj preĝejoj plata larika volbo. La preĝejo krome enhavas multajn tre originalajn vidindaĵojn, al kiu kalkuliĝas la  tomboŝtono de Mikołaj Szydłowiecki kaj tombomonumentoj de Mikołaj Radziwiłł kaj lia edzino Maria en la formo de dormanta Ariadna. La 19-jarcenta orgeno servas ankaŭ por koncertoj dum i.a. okazanta tie Internacia Festivalo de la Ĉambra kaj Orgena Muziko.  
La urbodomo de Szydłowiec, troviĝanta en la centro de la urbo sur la Granda Foirplaco devenas el la komenco de la 17-a jarcennto kaj apartenas al la plej bone konserviĝintaj malfrugotikaj konstruaĵoj en Pollando. La troviĝanta antaŭ ĝia frontono punkolono el la 1-a duono de la 17-a jarcento, ornamita per maŝkaronoj estas unika ĉi speca antikvaĵo en la landa skalo.
Tre interesa objekto en Szydłowiec  estas juda tombejo, verdire  kolektejo de tomboŝtonoj el la iamaj judaj tombejoj en Szydłowiec, nun apartenanta  al la plej grandaj judaj tombejoj en Pollando.  
Szydłowiec estas urbo,  en kiu ne mankas verdaj terenoj, kiuj bele komponiĝas kun la malnovurbaj vidindaĵoj. La plej malnova parko, konata ankaŭ kiel Kastela Ĝardeno estis establita en la 16-a jarcento de Mikołaj Szydłowiecki, sed la nuna surfaco de ĉ. 8 hektaroj estas nur eta fragmento de la iama grandioza plurelementa  ĉirkaŭkastela parko, kiu enhavis kaj stilan italan ĝardenon kaj bredejon de tiaj bestoj,  kiel kapreoloj, cervoj, leporoj kaj fazanoj.   Eĉ se hodiaŭ ne eblas ilin tie renkonti Szydłowiec kaj ĝiaj kulturtrezoroj seniluziigos neniun.