• Trarigardo de la E-Gazetaro - 27.04.2004
  • 27.04.2004
Komence mi proponas, gesinjoroj, enrigardi la revuon, kiu ĵus venis – malgraŭ la fakto, ke multaj aliaj interesaj periodaĵoj atendas pritrakton. Sed ĝi iel koincidas kun temoj iom aktualaj. Nur sabate iu el la temoj de la Malferma Tago en Rotterdamo (do en UEA-sidejo) estis Lidia Zamenhof, lige kun la pasinta nunjare ŝia 100-a naskiĝdatreveno. Lastlunde Gabi Kosiarska decidis en sia muzika ero dediĉita al la E-muziko atentigi pri Sylla Chaves, kiel aŭtoro de kanzontekstoj. Fakte temis pri prezento de specimenaj kantoj kaj ne analizo de la tekstoj – sed eble vi jam konjektas, ke ĝuste apud mia komputilo troviĝas la unua nunjara numero de „Brazila Esperantisto”. Ĝian kovrilon ornamas la portreto de Lidia Zamenhof kaj ene de la numero ni trovas kelkpaĝan artikolon pri la plej juna filino de la kreinto de la Internacia Lingvo, kiun - grandparte baze de la biografia libro de Isaj Dratwer pri Lidia - aŭtoras Alfonso Borges Galego Soares. La aŭtoro skizas ŝian biografion ekde la naskiĝo en Varsovio ĝis la tragika morto en la koncentrejo Treblinka, plej multan lokon dediĉante al historio de ŝia konvertiĝo al bahaiismo kaj reliefigante ke dum siaj prelegoj pri bahaiismo en Usono ŝi ĉiam atentigadis pri la esencaj harmonioj inter la revelacioj de Bahá-ù-llah kaj la interna ideo de Esperanto. Sian artikolon la aŭtoro finas per citaĵo el la libro de Dratwer kiu omaĝas la memoron de la plej juna kaj kara infano de la kreinto de Esperanto. „Entuziasme kaj fervore ŝi agis por disvastigi la ideojn kaj idealojn de sia amata patro; ŝi ankaŭ kredis, ke la nova religio alportos savon al la turmentita homaro. Nobla, bonkora, altanima, idealismoplena, servopreta estis Lidja Zamenhof, kiu meritas indan lokon en la Esperanto Panteono”.
La januara-marta „Brazila Esperantisto” enhavas – kiel menciite la 2-an parton de tre ampleksa intervjuo kun Sylla Chaves, unu el la plej gravaj figuroj en la brazila E-movado, konata ankaŭ pro la aktivado en eksterbrazilaj medioj. Laŭ la dua parto de ampleksa intervjuo ni ekscias pri la rekomendataj de li aŭtoroj, literaturaĵoj, pri liaj opinioj pri graveco de facilaj tekstoj por la lingvolernado, la propra verkado, kiu poiome aperos ankaŭ interrete sur la paĝoj de la Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Nu, ni konatiĝas ankaŭ kun opinioj de Sylla Chaves pri la plej elstaraj - liaopinie - talentoj de la E-movado ĝenerale kaj de la brazila aparte. Al la unua grupo li kalkulas kaj mondvojaĝanton - Tibor Sekelj kaj poeton Eŭgeno Miĥalski, la kabarediston Raymond Schwartz, Ralph Bonesper - sukcesan organizinton de granda helpkampanjo por eŭropaj esperantistoj tuj post la mondmilito, kaj Anthony Brooke, briton kiu dum sia mondvojaĝo haltis en Rio por prelegi pri paco kaj Esperanto, Helmar Frank - la kreinton kaj motoron de AIS kaj fine Geroges Kersaudy, ĉefinterpretiston de UNO. Legante tiun liston kaj lakonan karakterizon de unuopaj siluetoj trudiĝis la demando ĉu fakte multaj el ni bone konas ĉiujn menciitajn de Sylla Chaves figurojn. Plimulton de ili certe jes, sed verŝajne iujn kovris la forgesovualo. Pli facila estas la listo de brazilaj esperantistoj, kiuj por Chaves rolas kiel surprizoj de la e-movado en la lastaj jaroj. Inter ili la intervjuato mencias tri gebrazilanojn: Paulo Serghio Viana, Tarcisio Lima kaj Neide Barros Rego.
Tiu listo iom igis min cerbumi pri figuroj gravaj kaj konataj kaj aliaj iom fogesitaj ?! Iuj daŭre famaj kaj konataj kiel Ada Fighiera Sikorska! Kiel ni legas en la lasta „Boletin” de Hispana E-federacio ekde la nunjara oktobro ŝi patronecas al la premio de Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo, kiu estas destinita al esperantisto aŭ esperantistino, kiu havas gravajn meritojn en laboro por Esperanto. Cetere kandidatigo povas veni ne sole el Hispanio – sed ankaŭ el la loka, nacia aŭ internacia E-grupo, klubo, societo aŭ organizo. La sama „Boletin” de Hispana E-Federacio prezentas tamen ankaŭ figuron tutcerte malpli konatan - eble eĉ en la hispana E-movado. En la ciklo omaĝanta la 100-jariĝon de la hispana E-movado ni konatiĝas resume kun eseo dediĉita al Vincente Inglada Ors - fama siatempe hispana sciencisto, aŭtoro de multaj prisciencaj artikoloj kaj libroj, sed ankaŭ esperantisto, aŭtoro de esperantlingvaj literaturaĵoj, tradukisto, movadano, brila oratoro kies belan lingvaĵon gratulis d-ro Zamenhof mem. Ĉiuj ĉi informoj venas lige kun la pasinta jarkomence 125 naskiĝdatreveno de tiu hispana sciencisto kaj esperantisto, kiu dum la bulonja UK – estis elektita membro de Internacia Lingva Komitato.
La nunjara januara-februara „Boletin” invitas konatiĝi kun ĝia enhavo per la kovrilpaĝo prezentanta scenon el la hispana filmo „La pedalaŭto”, kiu nur komence de la jaro havis sian premieron. Ne senkaŭze! Evidentiĝas, ke iu el ĝiaj herooj estas Esperanto. Ene de la numero ni konatiĝas kun relative detala priskribo de la filmenhavo – dum tutapaude Augusto Casquero dividas siajn spertojn ligitajn kun la filmprodukto, en kiu li rolis kiel komisiito pri esperanto. Kiel ĉiam „Boletin” riĉas per movadaj informoj komencante per tiuj ligitaj kun la estrardecidoj por poste konduki nin ankaŭ tra la bunto de lokaj aktivadoj.
Kaj nun ni donu la atenton al la aprila „La revuo Orienta” preskaŭ tutece dediĉita al la jubileo de la japana E-Domo en Yatugatake, lige kun ĝia 10-jariĝo. Multaj japanaj kontribuoj pri diversaj aspektoj de tiu ĉi centro kaj la ĝia graveco por la japanaj esperantistoj estas provizitaj per esperantaj resumoj. Evidentiĝas tamen, ke ankaŭ multaj eksterlandaj esperantistoj havis la bonŝancon uzi ĝiajn servojn – pri kio atestas salutvortoj de Kep Enderby kaj rimitaj dediĉvortoj de ĉina aŭtoro Laŭlum. Kiel ni ekscias, temas pri komforta studcentro situanta en alloga loko. Kaj ĝuste pri la natur-alloga medio de la domo skribas interese Judita Yamato – dum Tahira Masako rakontas pri sia prezento de la domo kadre de la lasta SAT-kongreso en Svilando, kiam okazis rendevuo dediĉita al la „konsultiĝo de Esperantejoj”.
Sed ne sole la jubileo de la Esperanto-Domo de JEI kaptas la atenton de la leganto. „La revuo orienta” per la kontribuo de Alain Lauffenburger aparte atentigas la japanan leganton pri la evento, kiu en la ĵusaj tagoj ĉi tie en Eŭropo fariĝas epokofara. Evidente temas pri vastiĝo de la Eŭropa Unio. Kiel skribas la aŭtoro, la nuna jaro estas decida jaro por Eŭropo sed ankaŭ por Esperano. Kompreneble tiu graveco alprenas apartan signifon en la lingva kunteksto. La aŭtoro reliefigas la inklinon trudi la anglan kiel solan komunan lingvon por lertigi la komunikadon en la Unio, kaj aliflanke li prave atentigas, ke se tiel okazus la valida en la komunumo ekde la komenco principo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj praktike estus malobservata. Por preventi tion grupo de eŭropaj esperantistoj decidis nun mem agadi sur la politika kampo kaj lanĉi propran liston en la venontaj eŭro-balotoj. La programo de tiu listo Eŭropo-Demokratio-Esperanto pritraktas ĉefe lingvajn aspektojn de eŭropa demokratio: defendon de naciaj, regionaj kaj minoritataj lingvoj kontraŭ hegemonio de la angla kaj enkondukon de Esperanto kiel komunan lingvon de Eŭropo. En tiu ĉi kunteksto la aŭtoro alvokas japanajn esperantistojn informiĝi pri la programo de EDE kaj finance ĝin subteni.
Sed ĉu japanaj esperantistoj vere ne frontas la saman problemon de la ĉiel trudiĝanta angla? Tre interesan intervjuon pri la angla, kiel defio kaj minaco, sed ĝuste en Japanio ni trovas en la lasta „Kontakto”. En ĝi Marko Naoki Lins el Brusela Komunikadcentro interparolas kun spertaj pri lingvopolitiko esperantistoj el Japanio – Kimura Goro, Yamasaki Seiko kaj Ulrich Lins. Evidentiĝas, ke situacio tie multe similas al tiu kiun en la kunteksto de la angla ni frontas en Eŭropo. Nome kiel eksplikas Kimura Goro ankaŭ en Japanio estas provoj enkonduki la anglan jam en la elementaj lernejoj ekde la 4-a lernojaro. Kelkaj lernejoj komencis parte instrui en la angla. Japanoj cetere kiel ankaŭ loĝantoj de multaj eŭropaj landoj lasas al si persvadi, ke la tuta mondo parolas la anglan. Same kiel en Eŭropo la instruado de la angla estas grava enzpezofonto. En la 1997-a jaro la enspezoj de privataj lingvoinstruaj lernejoj atingis 992 222 000 eŭrojn. Same kiel eŭropanoj japanoj ĝenerale ne konscias pri la lingva problemo aŭ diskriminacio. Kiel atentigas Kimura Goro eĉ fakuloj pri diskriminacio foje ne komprenas, kio estas „lingva diskriminacio”.
Sed ja ankaŭ la japanaj esperantistoj klopodas levi la ĝeneralan konscion pri la temo per la la organizataj de JEI publikaj simpozioj pri lingvoproblemoj, lingvolernado ktp.
Barbara PIETRZAK