• Trarigardo de la E-Gazetaro - 12.12.2006
  • Audio2.13 MB
  • 12.12.2006
Kiam pasintsemajne ni prezentis nian trarigardon ni ne sciis, ke la ĉi-semajna estos la lasta. Multas revu-titoloj, multas interesa enhavo. Estas amara sento ligita kun la fakto, ke ne eblas ilin ĉiujn prezenti, eĉ ne mencii. Do nur lakone kaj kalejdoskopoforme tra kelkaj el ili. La lasta “Sennaciulo” informas, ke SAT aliĝis al Monda Koalicio kontraŭ Pafaĵoĵetaj Bomboj kaj la redaktoro serĉas volontulojn por la nova redakta komitato. “Medicina Internacia Revuo” omaĝas profesoron Saburoo YAMAZOE kiu proprakoste eldonis nunjare “Esperantan-Anglan Medicinan Terminaron”, ĝi aperigas ankaŭ kelkajn historitemajn artikolojn, ligitajn kun medicino ĝenerala kaj faka aktivado esperantista, sed ja reliefigas la proksimiĝantan en la 2008-a jaro 100-jaran UMEA-Jubileon, kiu venigos medicinistajn fakulojn esperantistajn al la pola Krakovo. La lasta “Kontakto” dediĉas la atenton al Egalaj Rajtoj kaj Femisnismo” dum en la lasta “Femina” feminismaj temoj venas el kaj ekster Eŭropo. “Le monde de Esperanto” per esperantolingvaj paĝoj referencas ankoraŭ al la florenca UK, dum iom malfruiĝinta “Norda Gazeto” kalejdoskopas tra variaj E-aranĝoj en la norda Francio, inter kiuj ni trovas la mencion pri helpo de nia redakcio por digne omaĝi la forpasintajn aktivulojn de Arras-Esperanto, inter kiuj troviĝis nia fidela aŭskultanto, Tadeo Nowak. Certe reliefiginda estas ĉeeokaze la informo, ke ĝuste en Arras venontjare okazos la federacia kongreso. La itala “L’esperanto” ankoraŭ retrorigardas al Florenco, sed ja aparte ĝi omaĝas la memoron de sia honora membro, nunjare proklamita, Umberto Brocattelli. La lastaj du numeroj de “Komencanto” proksimigas la siluetojn de Jefim Zajdman el Ukrainujo kaj Aleksas Masiukas el Rusujo, la nuntempaj aktivuloj. La lasta “Literatura Foiro” memorigas per la plumo de Jozefo Horvath, pioniron Sandor Gisswein, sacerdoton sed ankaŭ lingviston, ankaŭ IKUE-estraranon kaj membron de la Lingva Komitato. Al historiomaĝo, nome 100-jara japana E-movado sian tutan lastan numeron dediĉas “La Revuo Orienta” detale raportante pri la trapaso de la 93-a Japana E-Kongreso en Okayamo. Pluraj partoprenintoj donas la alrigardon al la unuoapaj programeroj kaj krome la leganto povas alrigardi perfote multajn dumkongresajn momentoj. Por ni emocie estis vidi tiun momenton, dum kiu LKK-prezidanto de la Okayama kongreso, d-ro Hideki Harada transdonas la kongresan flagon de Okayama al Gunma.
Ne ĉio estas serena, ne ĉio estas animleva. Pri malserena aŭtuno en Esperantujo “La Ondo de Esperanto” interparolas kun Giorgio Silfer marĝene de la adiaŭoj homaj kaj instituciaj en la E-komunumo. Nu eblas jam kompletigi la informon pri nefindecidita sorto de E-elsendoj de Radio Polonia. Vi scias jam pri la planata podkasta E-programo de Pola Radio. La nuna Redakcio adiaŭas siajn legantojn per la aperigita en la revuo foto. La sorto de la E-Redakcio de Radio Polonia eĥas en la lasta “Esperanto”-revuo. Ĉirkaŭ la sama foto de nia redakcia stabo el nia TTT-ejo apartan mesaĝalvokon aperigas la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Kortuŝe estas legi liajn vortojn “Ni tiom fieras pri nia historio kaj Pola Radio estas parto de ĝi”. Nerefuteble ni respondu en nia nomo “E-Redakcio de Pola Radio estas fiera esti parto de la historio de la esperantlingva komunumo”.
Adiaŭas ĉiujn ŝatantojn de nia rubriko –
Barbara PIETRZAK