La novembra “Esperanto” revuo adiaŭanta per sia preskaŭ tuta amplekso la forpasintan en septembro nunjare William Auld tuŝas animkordojn de ĉiuj esperantistoj. Ĝi rolas ankaŭ kiel numero dokumenta, kiun certe multaj el ni gardos zorgeme. Nome malfacilas unuloke trovi tiom da variaj rememoroj pri homo, kiu en nia historio ĉiam havos apartan lokon, kiel la unua kandidatigita esperantlingva verkisto por la literatura Nobel-premio. Sed limigi la memoron pri li nur al tiu fakto, eĉ se tre signifa, estus majuste, tial tiom gravas tiuj rememoroj kiuj venis en la novembra “Esperanto” revuo el sub diversaj plumoj. Mi klopodos pluki el ili mozaikan citaĵbukedon kun la celo per ili en nia trarigardo omaĝi la memoron de William Auld, ankoraŭfoje. La “Malferme-rubrikon” aŭtoras Humphrey Tonkin, kies pensordigaj elvolvaĵoj pri vivo eksterordinara de Auld enkondukas nin al la omaĝa parto de la novembra “Esperanto” revuo. “Auld – atentigas Tonkin – estis gvidanto de la kolektiva kultura vivo de Esperanto, sed ankaŭ sperta pri ĝia organiza flanko – kaj li aliris la kulturon ne nur kiel poeto kaj redaktoro, sed ankaŭ kiel kritikisto, kiu bone komprenis la rilaton inter la organiza movado kaj la literatura legantaro”. Kaj sekve…”Facile oni nomus lin koloso, giganto – sed tiuj vortoj ne esprimas bone la simplan senton de normaleco, la simplan akceptemon de Esperanto inter la lingvoj de la mondo, kiun li disradiis per sia esperantista konduto”, fino de la citaĵo.
La konduto de William Auld, lia senavara amikemo kaj servemo speguliĝas en la kortuŝa omaĝrememoro de lia kolegino kaj amiko Marjorie Boulton. Konfesante gardi ĉiujn liajn leterojn adresitajn al ŝi ekde la 1953 ĝuste Marjorie Boulton la ĉefatenton donas al lia servemo spertita dum diversaj aranĝoj partoprenitaj kune. Sed eble en tio plej kortuŝas ŝia atentigo pri lia aktora talento manifestiĝinta en la E-kursoj de ŝi gviditaj dum 25 jaroj.
Baldur Ragnarson kvazaŭ fotfokue elmetas siajn rememorojn pri la kontaktoj kun Auld, kiam li mem sojlis ĉe la poeta pado. Ilin inaŭgras mallonga omaĝpoemo:
“Forpasis Auld. La tago ŝajnis stranga
post vort’ subita kaj silento sekva,
silento morta post ruliĝ’ lavanga,
tamen serena, ĉar la blanko puras,
forpasis homo, kies bild’ staturas
en niaj pensoj alte, vojogvide
por daŭre krei, same lingvofide.”
La rememorojn – pri personaj kontaktoj dividas Renato Corsetti – ĉefe en la prilumo de la movadaj okupoj, sed ja ankaŭ per memorigo de sia instigo verki fare de Auld en la jubilea jaro 1987 - “La fenomeno Esperanto”.
Spomenka Stimec emocie memorigas la ĉeeston de Auld dum la antverpena UK, kiam malkonvencie je la matena horo estis prezentita ŝia teatraĵo. Gerald Mattos reference al sia premivojaĝo en Britujo kiel Sciencisto de la Jaro flanke de sekretariejo pri Kulturo de Paranao aludas al unusola renkontiĝo kun Auld kaj ekinta tiam evidenta eta diskuto pri particioj. Tre kortuŝaj estas la rememoroj de Jorge Camacho pri kontaktoj ligitaj inter hispana junulo, kiuj kun la fluo de la jaroj evoluis al amikeco kaj poetfrateco. Emociplenaj estas vortoj de Istvan Ertl, por kies hungara traduko de “La infana Raso” en 1987-a jaro Wiliam Auld verkis la prefacon. Kortuŝas la konfesoj de Usui Hiroyuki, kiu komence de septembro preskaŭ finis japanigon de ĉ. 40 poemoj de Auld, eldonotaj unuvolume la plej proksiman printempon, kaj kiel lia nerealigebla revo restas konatiĝi kun la poeto persone. Edwin de Kock dividas kun ni sian konvinkon, kial laŭ li plej gravas la kontribuoj de William Auld sur la kampo de originala poezio, kiel poeto, redaktoro, kuraĝiganto kaj tradukisto el Esperanto en la anglan. Li cetere dividas kun ni iun ege interesan informon pri nekonata poezia postlasaĵo de Auld, enmanigita al li persone – komence de la 90-aj jaroj - dum li la lastan fojon gastis en la domo de la elstara poeto. Temas pri kolekto de anglaj tradukoj poeziformaj de Auld el Esperanto. Konservitaj lumdiske espereble ili plej baldaŭ povos esti aperigitaj. Probal Daŝgupto metas kvazaŭ finpunkton por nia kompreno de Wiliam Auld-fenomeno, ni citu: “Auld tiel komplete refasonis nian ĉielon, ke neniu posta verkisto en Esperanto povis ne loĝi sub ĝuste lia ĉielo. Kvazaŭ ĉio ĉi ne sufiĉis, li donis al ni brilajn antologiojn, krestomation, lernolibron, postlernajn studilojn. Nun, kiam ni ne plu persone havas lin inter ni, ni komencas kompreni, kial al absolute neniu en la Esperanta komunumo venis en la kapon, ke iu alia ol li povus esti nia kandidato por literatura Nobel-premio”. Tiun ĉi omaĝan citaĵbukedon kiel rubando kokorda ĉirkaŭvolvu la lastaj vortoj el la rememoro de Humphrey Tonkin: “Homo tiel homa, tiel sekura pri siaj sentoj, kaj tiel akceptanta pri la atingoj kaj potencialoj de Esperanto, ne estas nur homo, sed animo, Kaj [….] tiu animo, nepereema, daŭre restos ĉe ni kaj animos nian agadon”, fino de la citaĵo.
Bunto da informoj, prilumoj konsciigantaj ĉiam pli reliefe la signifon de la figuro de William Auld, de iu el la plej elstaraj e-istaj poetoj por ni ĉiuj. Bunto da emociaj, korfavoraj, sentokaptaj remoroj pri persono, kiu kapablis ankaŭ en privata horo krei amikan etoson kun kunridoj kaj bona humoro. Tian William Auld ekzemple mi mem memoras de la jubilea UK en Varsovio, kiam ĉe la bakeda tablo iuj kolegoj de la redakcio kun li kaj lia edzino pasigis neforgeseblajn horojn en gaja, senbrida spritaĵriĉa vespero.
Ĉiu UK liveras tiujn unikajn momentojn, pri kies signifo anticipe oni ne scias. La nunjara Universala Kongreso tutcerte ankaŭ liveris tiujn, al kiuj ni ŝatos referenci en momento konvena. Dume en la E-gazetaro riĉe ehas la someraj florencaj tagoj. Apartan signifon havos por ili la lasta, julia/aŭgusta numero de la itala “L’esperanto”, kiu amplekse estas dediĉita al la universala E-evento kaj ankaŭ havas dokumentan emfazon. Ankoraŭfoje ni informiĝas pri la enorma laboro entreprenita kaj farita por la sukceso de la aranĝo. Raportante pri ĝi Renato Corestti emfazas sian fieron pri la laboro farita de la italaj esperantistoj. Aldo Grassini, LKK-prezidanto estas ne malpli entuziasma elstarigante la trajtojn de la Landa Kongresa Komitato: “Ili estas italoj: granda fantazio, pinĉpreno da frenezeco kaj fervoro je manplenoj”. En la prikongresa numero ankoraŭ eĥas tiaj aranĝoj kiel la dumkongresa Tago de Lernejo, la 37-a Infana Kongreseto, kaj la junulara kongresprogramo. Tamen signifan plimulton konsistigas notoj kaj impresoj de la kongrespartoprenantoj. De eksterlandaj, kiel Aleksander Mikishev, sed ja ankaŭ de multaj italaj. Inter tiuj apartan atenton kaptas tiu de Elio Bonamolo, kiu liveras plenmanon da proponoj por la venontaj UK-oj. Ne por kritiki, sed por plibonigi la funkciadon de la estontaj kongresoj. Ne flankenmetebla estas la duobla pritakso de Daniele Binaghi, kiu per siaj “Mia unua UK” kaj “Mia lasta UK” jen reliefigas la dumkongresan laborstreĉan fervoron, sed per la alia submetas al akra kritika frapo ne sole la italan LKK, sed ankaŭ UEA mem.
Evidente la prikongresajn raportojn aperigas ankaŭ diverslandaj kaj diversklubaj E-gazetoj, ĉefe koncentriĝante pri la partopreno de siaj naciaj grupoj, sed foj-foje donante la atenton ankaŭ al aliaj kongresfacetoj, kiel ni tion trovas en la ĉeĥa “Starto”. Ĝi raportas pri la florencaj eventoj iom pli amplekse, sed krome atentigas pri pluraj aliaj dumsomeraj E-aranĝoj, kiel Osiek-konferenco en Timiŝoara, Rumanio, IKUE-Kongreso en la ĉeha Velehrad. La 91-a UK eĥas en la lasta “Bazaro” el la rumana Kluĵo. Tamen en ĝi la ĉefan atenton kaptas la ampleksa, enhavoriĉa raporto de Ginette Martin el Francio dividanta siajn impresojn pri la nunjara vizito ĉe la rumanaj E-amikinoj. Inter ili troviĝis ankaŭ la revuredaktorino Julia Sigmond, kiu ĉi-jare solenis la 50-jariĝon de sia esperantistiĝo. Cetere ankaŭ rumanaj esperantistoj el Kluĵo referencas al kelkaj aliaj dumsomeraj E-aranĝoj kiel la jam menciita Osiek-Konferenco kaj la 4-a Eŭropa Medicina E-Kongreso en Hungario.
Kortuŝan rerigardon al la kongreslando liveras en la novembra numero de la japana “La Movado” Aikawa Setuko. Verdire temas pri rerigardo al Romo, la eterna urbo konata ne sole pro siaj antikvaj monumentoj, sed - por la enloĝantoj kaj turistoj – ankaŭ kiel kat-azilejo. Pri tiu aparta azilejo-sanktejo ĉe Torre Argentina skribas la aŭtorino, konfesante ke siajn lastajn eŭrojn ŝi lasis tie destinante ilin al la troviĝantaj tie bestoj. Ŝi ankaŭ ŝpinas la revon reveni al tiu ĉi loko kun itala katamanto por prepari apartan raporton por la japanlingva fakgazeto pri katoj.
Barbara PIETRZAK