• Trarigardo de la E-Gazetaro - 21.11.06
  • Audio5.7 MB
  • 21.11.2006
Unue gesinjoroj koran dankon pro afablaj vortoj pri mia lasta Trarigardo, en kiu ni aparte traktis la specialan numeron de “Esperanto-revuo”, gravaparte dediĉitan al la memoro de la forpasinta William Auld. Siatempe ni notis ankaŭ specialan numeron de “La Ondo de Esperanto” omaĝantan la memoron de la esperantlingva Nobel-kandidato. Per referencoj al “Libera Folio”, la forpasintan poeton omaĝas ankaŭ la lasta numero de “Pola Esperantisto” - “sendependa revuo de polaj esperantistoj”, aperanta sub la redakto de Kazimierz Leja. Sed tiu ĉi numero suprizis min krome pro la represo de iu el miaj interparoloj kun William Auld, kiun mi faris dum la kongresaj tagoj en Augsburgo, kaj ĝi aperis sur la paĝoj de la 1-a numero de “Pola Esperantisto” en la 1986-a jaro. Fakte pri ĝi, kaj aparte pri ĝia presa formo mi tute foregesis. Antaŭ kelkaj tagoj mi multe ĝojis, kiam mi retrovis en mia arkivo alian intervjuon kun Auld, reaŭdigitan antaŭ kelka tempo kaj nun aŭdeblan pere de niaj paĝoj.
Spite mian kutimon ne tro amplekse citi en niaj trarigardoj, hodiaŭ mi volas uzi la trarigardotempon por proksimigi la vortojn de mia estimata interparolinto. La motivo estas tute aparta. William Auld akceptis rilatigi sin al mia demando pri la E-kulturo kaj la kontribuo de la E-elsendoj de Radio Polonia al ĝi. En la nuna malfacila momento, tiu memorigo, ŝajnas al mi esence grava kaj emfaza. Kaj tiam, dum la aŭgsburgaj kongresaj tagoj William Auld diris – mi citu:
“Kiam homoj parolas pri kulturo aŭ kulturoj, ili preskaŭ senescepte pensas pri naciaj kulturoj. Kompreneble Esperanto laŭdifine ne havas nacian kulturon.
Sed ekzemple estas grandaj religiaj kulturoj – estas la kristana, estas la islama kulturo, ankaŭ la socialista kulturo, kaj ankoraŭ malpli grandaj. Ekzemple interne de mia lando troviĝas minimume ducent diversaj kulturoj, ĉar oni devas ankaŭ enkalkuli klason, oni devas enkalkuli edukiĝon. Kion mi ekzemple havas komunan – mi kiel skoto (mi estas blanka, mi estas skoto, mi estas socialisto) – kion mi havas komunan kun angla romkatolika profesoro? Tre malmulte. Kion mi havas komunan kun havenlaboristo – ankaŭ tre malmulte, realtive. Do, mi opinias, ke la homoj aliĝas al iu kulturo; ekzemple nigruloj en Usono klopodas konstrui propran kulturon interne de la usona. Kaj laŭ mia opinio Esperanta kulturo ekzistas, ĉar la esperantistoj deziras, ke ĝi ekzistu.
Nu, ĉiu kulturo baziĝas sur plej diversaj aferoj, kompreneble. Unu el la plej gravaj estas la historio. Ni jam havas nian historion – ni estas esperantistoj, ni havas preskaŭ unu jarcenton, ne plu vivas homoj, kiuj origine parolis la lingvon. Ankaŭ estas kompreneble E-literaturo, tre forta. Kaj ni havas nian originalan E-literaturon, kiu estas unika al ni. Foje iu japana amiko venis al mia domo kaj rigardis mian libraron kaj diris: “Kiel agrable estas viziti esperantistojn kaj vidi sur la bretoj similajn verkojn”. Tio estas nia komuna kulturo. Ni havas la gazetaron. Ĉio ĉu estas bonega. Sed ni havas ankaŭ la radion. Kaj dank’ al kelkaj dediĉitaj homoj – ni havas ne nur unu stacion, ni povas fari elekton, ni povas kie ajn en la mondo aŭskulti Esperantajn elsendojn. Tio donas al ni la senton de komuneco. Foje alvenis al Varsovio Tacuo Huĝimoto kaj Tacuo estas mia amiko kaj mi jam ne scias, ke li troviĝas en Varsovio, ĉu ne? Tiun informon mi alie ne havus. Tiaj aferoj estas ege gravaj.
Naciaj kulturoj baziĝas sur la maniero manĝi ktp, sed por mi tiu ĉi estas la distingo inter la nacia kaj internacia kulturo. La nacieco baziĝas sur tio, kio diferencigas homojn unu de la alia. Kio estas aparte skota – estas skota kulturo. Esperantista kulturo baziĝas sur tio, kio estas komuna al ĉiuj homoj, nome idealismo, la emocioj ktp. Kaj laŭ mia opinio tiuj homaj komunaĵoj estas milfoje pli gravaj ol la supraĵaj detaloj, kiuj distingas nin unu disde la alia. Tio ne signifas kompreneble, ke mi estas kontraŭ niaj naciaj kulturoj, male. Mi estas fiera skoto. Sed en mi estas du personoj kaj mi ne vidas en tio iun malsanon. Simple parto de mi vivas kiel skoto kaj parto de mi vivas kiel homo, kaj estas nenia karambolo inter ili. Do mallonge: kiam oni aŭskultas al radio oni ricevas novaĵojn de sia kulturo. Feliĉe oni ankaŭ informiĝas samtempe pri aliaj kulturoj, ĉar homo, kiu vivas en la mondo volas scii, kio okazas en Pollando, kio okazas tie aŭ tie. Sed tion oni povas ankaŭ ricevi en la nacia radio, sed oni ne povas ricevi la kulturajn informojn kaj precipe por mi la kulturaj programoj estas gravaj. Ekzemple tio, ke vi dissendas poezion. En la 1961 mi ĉeestis Universalan Kongreson, mi estis en unu ĉambro kaj mi aŭdis neklare iun muzikaĵon kaj mi diris, ho, tio estas bonega, tion mi absolute devas aŭskulti. Mi kuris al la alia ĉambro kaj mi trovis, ke oni prezentis mian “La infana raso”. Kun muziko. Kaj mi amegas tion. Sed nur hazarde tion mi aŭdis. Kompreneble nun mi havas bendon. Sed tio estas parto de la kulturo, ĉu ne? Mi subite estas en mia medio kaj tio okazis nur dank’ al la Pola Radio. Do mi verŝajne diris sufiĉe pri sufiĉe profunda temo, fifnfine.”
Dankante pro ĉi tiu opinio al interparolanta kun mi poeto mi substrekis, ke verŝajne nur niaj geaŭskulktantoj eble pli bone povas konscii, ke ni – kiel radio - estas ne nur peranto de la informoj, sed ankaŭ peranto de E-kulturo, kiu ekzistas efektive. Kaj evidente mi ĝojis aŭdi la respondon absolute subtenan, mi citu: “Se oni diras, ke E-o ne havas propran kulturon, oni simple fermas la okulojn al la faktoj. Ĉar kion vi, sinjorino kaj mi havas komunan estas io tre grava, io tre profunda kaj ni ne sentas embarason unu antaŭ la alia. Ni parolas pri la samaj aferoj, ni legas la samajn aŭtorojn. Do, tio estas la komuna kulturo”.
Gesinjoroj, eksterordinare ampleka citaĵo el la opinioj de nia genia poeto William Auld, sed verŝajne malmultaj povas ĝin memori, kaj tiujn liajn opiniojn iel herede mi ŝatus dediĉi al ĉiuj amikoj de niaj E-programoj, kiuj same taksas kaj taksis niajn elsendojn, kiel peranton ne sole de informoj, sed ankaŭ de la kulturo, kiel kunkreanton de E-kulturo. “Pola Esperantisto” citas ankaŭ fragmente el la 1-a ĉapitro de “La Infana raso” verkita de W. Auld antaŭ 50 jaroj, el kiu mi ŝatus pluki sole jenan citaĵon:
“Saluton, antaŭuloj, jam pasis via horo….
Kuraĝon, homofratoj de ĉiu haŭtkoloro –
La tempmiraĝo, kiu disigis nin damninde
Nin fine rekunigos!”
Dankon pro tiu ĉi aparta omaĝo al la forpasinta William Auld en la lasta “Pola Esperantisto”, en kiu ne mankas multaj aliaj kontribuoj kun la kultura kaj ankaŭ movada karakteroj. Ĉi lastaj estas tre gravaj nun, kiam la polan movadon ne eblas taksi tro forta, kaj kiu komencas konscii, ke ĝi devas survoji al refortiĝo.
Sed hodiaŭ mi promesis al mi referenci almenaŭ al la lasta “Literatura Foiro”. Post la poznana Arkones ni prezentis mallongan sonscenon, en kiu ĝia redaktoro, Ljubomior Trifonĉowski proksimigis al la esperantista publiko la organon de esperanta PEN-centro. Sed el la lasta numero de “Literatura Foiro” mi aparte ŝatus atentigi pri la enkonduka felietono omaĝe al Armand Su, kiu venas el sub la plumo de Hu Guozhu. Eble unue iom da nombroĵonglado. Ĵus mi diris, ke Wiliam Auld antaŭ 50 jaroj aŭtoris sian “La Infana Raso”. 20 jarojn pli frue, la 19-an de novembro 1936 enmondiĝis Armand Su. Do denove temas pri poeto forpasinta, sed jam antaŭ kelka tempo, ĉar kiel sciigas Vikipedio en la 1990-a. Tiu ĉi artikolo kun rehonoriga karaktero aperis sen kelkaj nunaj poluraĵoj en Socikultura kaj Movada Revuo “Tefloro” en la 2003-a jaro, kio evidente ne forprenas ĝian gravecon . La tekston de Hu Guozhu oni legas unuspire kvazaŭ dezirante laŭeble komplekse kompreni, kial tiu ĉi ĉina poeto estis kondamnita pro “kontraŭrevolucia aktiveco” je multjara prizono, kaj eĉ portis man- kaj piedkatenojn. La aŭtoro senvuale skizas la spron-cirkonstancojn de la tiama Ĉinio, ni citu: “Miaopinie la kaŭzo, ke Armand Su suferis de tiel forta malamo kaj tiel multaj malfeliĉoj”, kuŝas en liaj paroloj kaj kondutoj, kiuj kvankam ne povas esti nomataj eraraj, tamen ne konformis al la tiamaj cirkonstancoj. Resume la “kulpo de Armand Su estis nenio alia ol ke multaj liaj verkoj kaj poemoj aperis eksterlande”. La miskondamno de Armand Su en la 1968 en la 1979a estis oficiale nuligita. Hu Guozhu, kiu estas iu el la kompilintoj de la poemaro de legendeca ĉina poeto dividas siajn impresojn pri la aŭtoro, denove mi citu: “unue – talenta poeto, kaj due – kun infane pura koro. …Li agis gvidate nur de sia infane pura koro, per kiu li kantis pri la patrolando, pri amo. Li kuraĝis malkaŝe diri “amon”, kiam li amas kaj “malamon”, kiam li malamas. Laŭ tiu persona karakterizaĵo lia avantaĝo kaŭzis al li malfeliĉon kaj samtempe lia malfeliĉo elfaris lian avantaĝon.
Du revuoj, nur du artikoloj, sed kiom gravaj por kompreni nin kaj nian mondon.
Barbara PIETRZAK