• Trarigardo de la E-Gazetaro - 28.11.2006
  • Audio5.57 MB
  • 28.11.2006
Dum nia ĉi-semajna trarigardo komence ni enrigardu periodaĵojn, kiuj atestas pri senĉese vigla aktivado esperantista en Azio. Multajn ĉi-koncernajn informojn liveras la lasta numero de “Esperanto en Azio”, evidente unualoke notinte, ke laŭvica landa asocio, Nepala E-Asocio estis aprobita dum la florenca UK kiel la landa asocio de UEA. Ĝi tiel aliĝis al tiuj aziaj UEA-asocioj, kiuj jam ekzistas en Barato, Ĉinio, Irano, Koreio, Pakistano, Vjetnamio kaj evidente Japanio, kie en la 2007 kongresos la monda esperantistaro. La menciita Bulteno de UEA-Komisiono pri la Azia E-Movado listigas multajn aktivadojn kaj planatajn aranĝojn. Ekzemple Nepalo jam invitas por la 7-a Himalaja Renkontiĝo en la 2007-a jaro. En Vjetnamio oni omaĝis la 100-jariĝon de la franca esperantisto, Lucien Peraire, kiu donis puŝon al la vjetnama E-movado. Ĉinio fieras ia. pri la unuaj E-diplomitoj en la Instrua Instituto de Fremdaj Lingvoj por Altlernejoj. El Tajlando vivsignon donas polino Joanna Zawadka. Laborante tie en granda vojaĝagentejo, ŝi deziras organizi asocion por informi tajlandanojn pri esperantistaj ideoj. Pri multaj universitataj kursoj venas informoj el Koreio, dume el Indonezio siajn poemojn sendis ĝis nun nekonata esperantisto. En Pakistano en julio okazis la 28-a Jara Somera Kongreso de PakEsA. Iom pli, poste ĉar en septembro sur Filipinoj okazis la 1-a Filipina E-kongreso. Preskaŭ sensacia informo venis el Kazaĥio, kie aperis la unua Zamenhofa lernolibro en la kazaĥa. Krome ĉi-numere ni trovas raportojn pri KAEM-kunsido kaj Azia Agado dum la lasta Universala Kongreso. Se temas pri la venontjara UK kun intereso ni notis, ke JEI decidis inviti 20 aziajn aktivulojn el diversaj landoj al la Jokohama Kongreso kovrante iliajn vojaĝkostojn. Mi ankoraŭ ne menciis pri la aktivado en Japanio, kiun elstarigas KAEM-Bulteno. Temas evidente pri la aperinta tie “Esperanto-Japana Vortaro”, kiu dum du monatoj estis jam direktita al unu mil interesiĝantoj.
Esperanto-Japana Vortaro estas ankaŭ la ĉeftemo de la novembra numero de JEI-organo “La Revuo Orienta”, pri kiu aŭtoroj de la unuopaj kontribuoj skribas japanlingve, sed evidente por ne-japana leganto estas agrable konatiĝi kun la enhavo de la kontribuoj, dank’ al la esperantlingvaj resumoj. Ekzemple profesoro de postdiploma kurso ĉe Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj, NOMA Hideki substrekis, “ke ĉi tiu vortaro estas ekstreme bone kompilita. Tio montras en la mondo, ke Esperanta leksikografio estas altnivela”. Eĉ se kelkloke aŭdiĝas etaj kritikoj, samtempe oni elstarigas ke ĝi bone servas al japanoj pro tio, ke “interalie facile kompreneblas priskribo de bazaj vortoj”, aŭ “la ĉefaj kapvortoj kaj iliaj derivitaj vortoj estas detale eksplikitaj en la japana ĝis subtilaj nuancoj”. Fine de tiutema segmento de la revuo oni citas ankaŭ gratulajn vortojn de profesoro John Wells. Sendube la “Esperanto-Japana Vortaro” estas unu el la plej belaj omaĝoj por la solenanta sian 100-jariĝon japana E-movado. Tio, ts. solenaĵoj okazis dum la 93-a Japana E-Kongeso en Okayama ĉi-oktobre, pri kio la leganto ricevas apartan fortoraporton. Oni jam pensas pri la Japana E-Kongeso venontjara, la 94-a, kiu same en oktobro, sed en la 2007-a jaro okazos en Minakami sub la tegmenta titolo “Kion azianoj atendas de Japanio? Kian rolon Japanio ludu en Azio?” “La Revuo Orienta” liveras la unuan pri ĝi informilon.
Kiel kutime ankaŭ la novembra numero de “La Revuo Orienta” enhavas konstantajn esperantlingvajn rubrikojn. Ĉifoje YAZAKI Yoko konsilas “Kiel batali kontraŭ gripo”, dum kondukanta tra diversaj japanaj gubernioj TOJODA Motoki informas pri GIHU. Por niaj aŭskultantoj interesiĝantaj pri scienco kaj tekniko estas interese ekscii, ke en ĝi troviĝas observujo de neŭtrino, konstruita profunde de malnova minejo, kiu servis al Nobel-premiito d-ro KOSHUBA pretigi sian premiitan studon. Al tiuj, por kiuj kulturo estas pli proksima - kaj turismaj allogaĵoj - certe ŝajnos interesa la informo, ke en iu vilaĝo en la sama gubernio troviĝas malnovaj domoj kun A-formaj tegmentoj, kiuj troviĝas en la registro de la monda kulturheredaĵo. Kaj kiel lastan informon el la novembra “La Revuo Orienta” mi rezervis artikolon aparantan en la konstanta serio “Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”. Nunmonate KAWAHARA Toshiaki proksimigas la ĉarmon de la filipina angla. Kiel informas la aŭtoro la plejparto de 75 milionoj da popolanoj scipovas la anglan – sed tiu angla malsamas el diversaj vidpunktoj – vortenhavo, prononco kaj gramatiko. La aŭtoro asertas, ke ĝi havas multajn ĉarmojn kiujn “normala” angla ne havas. Li klarigas kiel en la lingvo speguliĝas apartaj filipinaj bongustaĵoj kaj evidente la sociaj rilatoj, kaj kiel tiu lingvo donis al li la ŝancon plilariĝigi la rigardon al la mondo. Li ankaŭ ne kaŝas, ke ne mankas aliaj variantoj de la angla kiel la singapura, malajzia, hinda – kaj kono de ili same profundigas rigardon al la lingva fenomeno ĝenerale.
Kvankam kun kelka prokrasto ni volas en nia nuna trarigardo konfirmi la ricevon de du laŭvicaj numeroj de “Nova Vojo”, ankaŭ el Japanio. Ambaŭ periodaĵoj gravaparte estas japanlingvaj kaj kelkfoje nur laŭ la fotoj eblas konkludi pri la aŭtoro kaj la traktita temo. Du esperantlingvaj kontribuoj referencas en la oktobra numero al la fakkunsido de Oomoto dum la 91-a Universala Kongreso. Tiu de Pedro Cavalheiro, prezidanto de Brazila E-ligo, prezentas la enhavon de lia parolado, en kiu li reliefigis la iaman kaj nunan apogon de Oomoto por Esperanto. UEA delegito el Brazilo Lucas Yassumara prezentas konfeson, kiel kaj kial li fariĝis la unua membro de la Amikaro de Oomoto Internacia en Brazilo. En la tradicia felietono Tacuo Huĝimoto reference al la 90-a jubileo de malkovro aŭ malfermo de la Dia Insulo de Oomoto proksimigas ĝian ideon kaj la solenaĵon mem. Certe interese estas konatiĝi kun tiu aparta tradicio de Oomoto, se ekzemple post la Jokohama UK oni volos viziti ankaŭ Ajabe, kadre de la evento “Bonvenon al Oomoto en la 2007a”. La oktobra “Nova Vojo” aperigas la unuan informilon pri tiu interesa renkontiĝo.
Ni trovas ĝin cetere ankaŭ en la novembra numero de “Nova Vojo”. En ĝi tamen la plejmultan lokon okupas tre interesa kontribuo de eksterlanda korespondanto de “Nova Vojo” el Israelo, Jeremi Gishron “Unu popol’, unu Planed’, Unuec-spirito”. En sia artikolo, kies esperantan version apudas la japana, li priskibas la someran “Familian packampon”, aranĝitan de la pacgrupo “Kafejo por Ĉiuj Popoloj”, kiu estas platformo por renkontiĝi inter israelanoj kaj palestinanoj, judoj kaj araboj. Dank’ al lia partopreno la unuan fojon dum ĝi estis reprezentita esperanto. Cetere por la gvidantoj de la pacgrupo estis aranĝita leciono pri la lingvo kaj oni akceptis E-on, kiel la kvaran lingvon en la himno, en kiu angle, arabe kaj hebree oni kantas “Unu popol’ – unu planed’, unuec-spirito [trifoje] – Ĉion ni bezonas estas am’”. En la novembra numero de “Nova Vojo” same kiel en oktobra kontribuas japane konata E-mecenato, Etsuo Miyoshi. En novembro, en la nomo de EPA esperante mesaĝas YANO Hiromi. Permesu, ke per ĝi ni finos nian nunsemajnan trarigardon, mi citu: “Mi nun vivas naskita ĉi tie en la mondo kaj tio signifas, ke mi certe portas ian mision. Mia vivcelo eble ne devas esti nur akiri gloran honoron nek gajni agnoskon de merito mondecan. Se mi vivos kvindek aŭ sesdek [sepdek aŭ okdek] jarojn en ĉi tiu mondo, mi devas postlasi ion, kiel memoraĵon de vivo. Estas bone, eĉ se mia laboro restos tute ne taksata. Se mi ne povos ion ellabori, almenaŭ mi devas postlasi signifojn de mia penado por ellabori. Mi notos ĉiufoje, kiel mi suferis aŭ kiel mi komprenis, por ke espereble tiu noto iel helpu al la postvivantoj”.
Espereble same kiel min tiu universala mesaĝo de YANO Hirmo tuŝos ankaŭ vin, gesinjoroj. Per ĝi ni finas la ĉi-semajnan renkotiĝon kun la E-gazetaro.
Barbara PIETRZAK