• Trarigardo de la E-Gazetaro - 07.11.2006
  • Audio4.7 MB
  • 07.11.2006
Ĉiu ĵurnalisto scias, kiom valoras en lia laboro reagoj de legantoj aŭ kiel en nia kazo - de aŭskultantoj. Ne mirige, ke Stefan Maul dediĉas al tiu temo enkondukon al la plej nova numero de MONATO. Li rememorigas la avantaĝan pozicion de leterskribantoj, kiuj „ne devas tiom atenti regulojn de objektiveco” kiel la aŭtoro, kaj iliajn kontribuaĵojn li do nomas „spicaĵo en la gazeto”. En la nuna numero leteroj certe ne mankas, eblas do tuj kontroli la trafecon de la tezo.
Kiel kutime la tema kaj geografia diverseco de artikoloj estas en MONATO granda. Kvazaŭ sinteze, Zlatko Tišljar invitas al diskuto pri informadika revolucio. Li strebas antaŭvidi, kiel jam baldaŭ transformiĝos la socia vivo, kaj kredeble provokos per tio viglan interŝanĝon de opinioj. Jen fragmento el lia resuma vizio: „La homaro ne plu havos laborlokojn, ĝi ekonomie funkcios sen mono. Regos ne politikistoj, sed posedantoj de informoj kaj scioj. Pli efikaj informinterŝanĝoj inkluzivos pli ekonomian lingvosistemon - verŝajne tian, en kiu internacie malmultiĝos la lingvoj uzataj kaj sendube la rolo de Esperanto kreskos”. Alprenante ĉi-loke la rolon de diskutanto mi volas esprimi mian malcerton pri eble troa racieco de ĉi tiu vizio. Jes, la komputiloj efektive eldevigas raciigon de la sintenoj, sed komputilojn laborigas la homoj kaj tiuj jam multfoje pruvis, ke malracia povas superi la racian kaj la partikulara intereso logas pli forte ol la ĝenerala.
Unika festivalo okazas en la angla urbeto Hay-on-Wye. Loĝas tie nur 1800 homoj, sed samtempe en ĉi tiu loko funkcias eĉ 41 librovendejoj. Pri la tiea ĉiujara dusemajna kultur-festivalo, kiu venigas eminentajn verkistojn, ĵurnalistojn, klerulojn kaj politikistojn kaj ankaŭ vastan publikon raportas Paul Gubbins. Kompare kun la informadika vizio de Zlatko Tišljar ĉi tio aspekas kvazaŭ bildo el alia epoko. Mi aldonu, ke - almenaŭ por mi - bildo tre simpativeka.
Inter la politikaj temoj de la numero troviĝas ĉi-foje teroristaj atencoj kontraŭ britaj flughavenoj, kraŝo de albana registara helikoptero kaj - tuŝe de politiko kaj ekonomio - rolo de militara industrio por la usona ekonomio, prezentita ese-forme. Mi tamen priparolis hodiaŭ iom vaste temojn sociajn kaj kulturajn, finante la renkontiĝon kun la nuna numero de MONATO mi menciu do ankoraŭ la artikolon pri muzeo Omero en la itala Ankono, kie eksponaĵojn oni ekkonas per tuŝo. La muzeo „naskiĝis por blinduloj, sed ĝia sperto malkovrigas al la nuna ‘bildsocio’, ke nia ‘virtuala’ mondo ne estas aŭtentika; naturo donis al homoj kvin alirojn al la realo (...) Muzeo Omero redonas dignon al unu ‘perdita’ scikanalo - palpsenso” - skribas la aŭtoro, Aldo Grassini.
Kulturriĉaj kiel kutime estas la kajeroj de kroata TEMPO. Ĉi-foje mi havas eĉ du el ili, la aŭgustan kaj septembran. Kroataj esperantistoj de multaj jaroj destinas gravan parton de siaj agad-streboj al kulturaj valoroj kaj tio speguliĝas ankaŭ en ilia revuo. Tre grava, kvankam neeviteble malĝojiga akcento fariĝas la adiaŭo al nia mortinta en septembro granda poeto, William Auld. Ĝi enhavas ankaŭ specimenojn el lia verkaro tradukitajn en la kroatan kaj tio rolas kiel omaĝo kun aparta signifo. Poeto pluvivas ja dank’ al siaj verkoj kaj aparte dank’ al la tradukoj, kiuj pligrandigas la grupon de liaj legantoj. Tio veras ankaŭ rilate al William Auld, kies kelkaj poemoj ekzistas ankaŭ en la pollingva versio, inkluzive de fragmentoj el La infana raso.
En TEMPO oni povas multe legi ankaŭ pri la renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj en Zagorje. „La ĉefa verko de la evento - kiel skribas Spomenka Štimec - estas frukto, kiu longtempe maturiĝis per kunlaboro de sesdeko da personoj el multaj landoj: Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj, kompilita de Josip Pleadin kaj publikigita sub la nomo Ordeno de Verdda Plumo, ekiris el Zagorje al la mondo. Per tiu libro stariĝis mejloŝtona dokumento pri literaturo en Esperanto, pri kiu atestas 901 biografioj kaj preskaŭ 500 fotoj”.
La leksikono laŭmerite fariĝis la ĉef-fenomeno de la renkontiĝo, sed ja ne la sola fenomeno, kiu valoras mencion. Esperanto jam multfoje servis pontlingve por prezento de la kroata literaturo. Tiuokaze oni prezentis la ĉinigon de Wakajtapu, la romano de Joža Horvat. Ĉeokaze mi eksciis interesaĵon, pri la pionira kazo de la pontlingva ĉinigo el la kroata, kiu okazis en la 1931-a jaro. Ĝuste tiam oni aperigis ĉinlingve la libron Konfeso de Milka Pogačič. „Tiun eventon ni ŝuldas al Antonija Jozičić, modesta instruistino (...) kiu per propraj rimedoj eldonis la Esperantan tradukon de la verko (...) inspirita per etoso de la Universala Kongreso en Krakovo en la 1912 jaro”.
Samnumere troviĝas ankaŭ recenzo pri la plej nova romano de Spomenka Štimec, „Hodler en Mostar”, kiun priparolanta ĝin Zdravko Seleš nomas „kroniko de iuj amoj, vivoj de la 20-a jarcento kun esperanta flankrakonto”. Kiel li klarigas „en la romano iamaniere temas pri la XX-a jarcento. La homoj, kies sortojn ni ekkonas, vivas en, pli malpli, Mez-Eŭropo: de Svislando, menciante Lionon, Vienon, Berlinon, Krakovon ktp. (trans Usono kaj Kanado), ĝis Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj, kiu transformiĝas al Jugoslavio, kie en Mostar, sortovole aŭ sortokaprice, venis nekonata kolekto de fama svisa pentristo, Ferdinand Hodler”. Ŝatantoj de Spomenka Štimec ricevis do per tio laŭvican ĝuindan legaĵon.
Laste mi menciu ankaŭ pri la libro „Alia Venecio” de Predrag Matvejevič, esperantigita de Tomasz Chmielik kaj aperinta en Pollando. La verkon dediĉitan al unu el la plej famaj mondaj urboj verkis „kroata intelektulo, profesoro de franca literaturo, lekcianto de Universitato La Sapienza en Romo”. Kaj kiel certigas la tradukinto oni povas frandi en la libro multajn tute nekonatajn detalojn pri la priskribata loko, kiuj konsistigas la bildon tute alian ol la kliŝa, kreata de turismaj gvidlibroj. „Unu el la plej ravaj estas la ĉapitro pri amaso da pan-specoj, manĝataj en Venecio kaj en tiu bakista historio la spurojn postlasis tiuj, kiuj rifuĝis sur la bordoj de la Laguno - sefardaj judoj, grekoj, armenoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj ĝin konkeris, francoj kaj aŭstroj”.
Unu el la ĉi-jaraj esperantistaj kongresoj, nome tiu de SAT, okazis en Beogrado. La raporton pri la kongreso kaj ankaŭ ĝian deklaracion kaj rezolucion prezentas la plej nova numero de SENNACIULO. En la du komencaj punktoj de la deklaracio la kongreso „malakceptas ĉian terorismon, ĉu fare de ŝtato ĉu fare de alia organizaĵo, kiu mortigas homojn”, ĝi ankaŭ „alvokas ĉiujn, interalie esperantistojn, prepari kondiĉojn de longdaŭra paco en Mezoriento per historia klerigado kaj disvolvo de interfratiĝaj rilatoj ĉe ĉiuj koncernatoj cele al akcepto de frataj kaj ekvilibraj solvoj”. Inter la rekomendoj de la rezolucio troviĝas ankaŭ la subteno por la reta enciklopedio, nome Vikipedio. Pliriĉigas ĝin ampleksa artikolo pri ĉi tiu kleriga iniciato, ekzistanta jam en 229 lingvoj „de la abkazia ĝis la zulua”. Inter la lingvoj de Vikipedio Esperanto okupas laŭamplekse la 15-an lokon. El la artikoloj de ĉi tiu numero mi menciu ankaŭ kontribuaĵon pri Bartolomé de Las Casas, XVI-jarcenta pastro, „la unua homo, kiu riskis publike denunci la barbarecon de la eŭropaj konkerantoj” en la tiel nomata Nova Mondo. En sia verko Tre mallonga rakonto pri la detruo de la Indioj Las Casas proponis interalie anstataŭigi la koloniistojn per misiistoj kaj forigi la „encomienda-ojn”, vastaj farmbienoj, en kiuj la mastro havis plenan povon kaj povis decidi ankaŭ pri tio, kiu vivos aŭ mortos inter la indianaj kaj afrikaj sklavoj”.
La INFORMILO DE KULTURA ASOCIO ESPERANTISTA el Katalunujo enhavas interalie antaŭanoncon pri hispanlingva eldono de Zamenhof-biografio fare de Marjorie Boulton kaj raportojn pri la kongresoj, universala en Florenco kaj fervojista en Ŝanhajo. Kaj VERDA SAKSOFONO, la bulteno el Saksio, mencias novan interlingvistikan libron de Detlev Blanke kun 14 studoj „Pri la karaktero kaj funkcio de internaciaj planlingvoj”. Ĝi ankaŭ daŭrigas sian serion de artikoloj pri germanaj loĝantoj de Ukrainujo.
Kaj jen estas ĉio por hodiaŭ. Adiaŭas vin jam foliume via - Wojtek Usakiewicz.