- Trarigardo de la E- Gazetaro 31.10.2006
- Audio4.71 MB
- 31.10.2006
Nian lastan oktobre trarigardon ni komencu per tiu monata “La ondo de Esperanto”, kiu veninte jam antaŭ kelka tempo meritas apartan pritrakson sojle de novembro, kiu ĉe ni kaj en kelkaj aliaj landoj estas la tempo pensi pri la pasado, pri la forpasado. La numeron malfermas la eksterordinare interesa, stilobrila felietono de Istvan Ertl omaĝe al la memoro de la forpasinta William Auld. Mi ne scias ĉu multaj el ni ricevis apartajn asociaciojn pri la dato de lia forpaso, la 11-a de septembro. Sed se eĉ, pravas Ertl asertante, ke ekde nun temos pri dato por ni, por esperantistoj misaŭgura. “Falis turo – falis la turo olda, turo impona, sed ne ebura. Forvelkis voĉo ne velura, dure pura. Forglitis plumo sen miso kaj kompromiso. La silento de kelkaj lastaj jaroj fariĝis definitiva”.
Tio estas la citaĵo el la komencaj vortoj de Ertl, sed ni ne limiĝu al ili referencante ankoraŭ al alia fragmento de lia omaĝfelietono: …”Auld iam diris, ne kun orgojlo, sed kun malbedaŭro pri sia decido verki ne angle: “miaj libroj estas legataj tra la tuta mondo”..La tuta mondo: jen kio esencas. Grandulo en la infanrase sinsekva vico Zamenhof-Kalocsay-Miĥalski-Lapenna, la postvivinta [“genio post mi venonta”] Auld kreis ne nur la legaĵon, sed same la tutmondecon. Ankaŭ la Majstro aŭ Baghy jam estis legataj en klubaguloj ĉie, sed Auld atingis pli vasten: li parte trafis, parte kunkreis la epokon, en kiu la ĉie-eco de nia komunumo estas pli ol pia deziro, ja evidentaĵo. Panegirante al Lapenna, revivigante Zamenhofon, verkante porokazajn salutojn aŭ jubilean poemon li rolis kvazaŭ nacia poeto de nia preternacia komunumo”, atentigas Istvan Ertl. Ne povante citi multe pli permesu gesinjoroj, ke mi citu ankoraŭ la konkludan parton de lia artikolo: “En la neekzistantaj liceoj de Esperantujo, kie Auld estas pli ol vicestro, diligentaj adoleksuloj studas kaj studos “La Infanan Rason”, sed ankaŭ intersendos amajn kaŝleterojn kun aŭldaj vortoj, ebriiĝos kun Vilĉjo “kamarade kaj komplice” kaj eĉ trovos furaĝon por siaaĝa ribelo en liaj teme aŭdacaj “lascivotajdoj” kaj liaj poezipintaj “Provizore”, “Akcepto strangas” kaj “Noktaj pensoj…” Tiuj liceanoj estas ni, substrekas Erlt konkludante “En niaj studoj ni alvenas la finofaran strofon el la poemo “Mi ne pretendas ploron” de William Auld:
“Kiam mi kuŝos tombe, mi plu ne devos senti,
nek pensi, nek esperi, nek esti turmentata:
ne devos mi pajaci, nek vortojn, farojn penti,
sed putros sendolore en mort’ agrable glata…” – fino de la citaĵo. Do se eĉ sole specimenojn el la omaĝmemora felietono de Istvan Ertl mi povis citi – eĉ se tiom amplekse – mi ĝojas, ke tio povas okazi nun, kiam ĝenerale en nia kultura regiono la penso gravitas al la vivpasado komence de novembro.
Sendube tiu omaĝa felietono “Sonas plu la tondra teksto” atribuas apartan rangon al la oktobra numero de “La Ondo de Esperanto”, kvankam ĝi kiel ĉiumonate plenplenas per multaj atentokaptaj kontribuoj. Ekzemple ege interesa intervjuo kun profesoro Aleksandr Duliĉenko el la estona universitato en Tartu - “Interlingvistiko por ĉiuj”, sed krome: literaturaĵoj, recenzoj. Oktobre kiel ĉiam eĥas amplekse E-aranĝoj, multas raportoj pri fenomenoj disvolviĝantaj ekster la esperantlingva komuno, sed neniel por ĝi indiferentaj. Tiel estas kaze de la raporto pri la tradukkostoj en EU de Dafydd ab Iago – ĉi-foje konsideranta la novan realon – la novajn europuniajn membrojn ekde la 2007-a jaro Bulgario kaj Rumanio, oficialiĝon de la irlanda. Tiuj novaj aspektoj aperontaj en la Unio speguliĝis ankaŭ dum la podia diskuto kadre de la Ekonomia Forumo en la pola Krynica, kiu la unuan fojon venigis esperantistajn fakulojn por trakti en tiu prestiĝa, regiona forumo la temon “Lingva politiko – kia modelo por Eŭropo”. Amplekse pri la evento raportas Roman Dobrzyński. Ankoraŭ iun kontribuon ne eblas poreteratenti, kvankam ĝi kvazaŭ perdis sian akrecon, aktualecon. Nome temas pri la felietono de Wolfgang Kirschstein “Putrinta cepo?”, dediĉita al Guenther Grass kaj lia konfeso pri la nazia pasinteco. Ĝi evidente incitis la polan socion provokante diversajn rezonadojn, juĝojn kaj taksojn. Kvankam la aŭtoro troigas, ke tiu konfeso malfaris 50 jarojn da agoj por paco kaj interkompreniĝo inter Pollando kaj Germanio, li pravas ke lia piedestalo ne plu staras tiom firme kiel antaŭe. Mi sole miras pri la ŝoko de la aŭtoro, kiu ne allasas, ke homoj – subkomprenu poloj - kiuj mem spertis diktaturan reĝimon ne havas pli grandan komprenon pri la mensaj kondiĉoj de Grass. Efektive ne ĉiuj ĝin havas, sed eble mi ne difinus tion unu el la lastaj bataloj de la 2-a mondmilito, eĉ se la aŭtoro finpunktas siajn konsiderojn per la konstato mi citu “Kion faris avino antaŭ 60 jaroj ne utilas por solvi nuntempajn problemojn”. Efektive ne utilas, sed ofte lasas spurojn.
Kvankam la tempopaso mildigas cikatrojn, ja ĝi ne devas igi nin indiferentaj. Kaze de Balkanio longe ankoraŭ tio ne okazos. Sufiĉas enrigardi la lastan numeron de “Bosnia Lilio”, la gazeto de E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, kie ni trovas interalie korskuan artikolon de d-ro Bećir Macić pri Genocido en Srebrenica. Sufiĉas legi notojn pri la sieĝo en Sarajevo de Samir Ribić. Tutcerte ne temas pri sensenca vundogratado, forgesiĝo en rabio kaj venĝo. Samnumere “Bosnia Lilio” prezentas ekzemplojn korlevajn kaj edifajn. Kiel la figuro de Francois Noireau, virino-esperantisino, kiu – kiel ŝi mem konstatas laŭkore iĝis bosnaniano. Ŝi per spontanta aktivado portas la humanecan helpon al bosnianoj, jen kaj jen revenante al tiu ĉi lando. Laste ŝi denove intencis viziton lige kun la sarajeva IJK, kun unu el siaj filinoj. En “Bosnia Lilio” ni legas alian korlevan artikolon pri novaj projektoj de “Espero”, humanitara bonfara organizo fondita en la 1998-a jaro de E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino kun la celo helpi homojn en la stato de bezonego aŭ mizero dum naturaj aŭ sociaj katastrofoj. Cetere jam de 8 jaroj ekzistas ĝia ĝemela organizo en Katalunio, peranta kontaktojn kun katalunaj solidarecaj fonduoj. Sed ne nur sociaj aferoj eĥas en la 1-a ĉi-jare numero de ‘Bosnia Lilio”, ankaŭ sufero sublimiĝinta al poezio. Tiel ni konatiĝas kun la figuro de Marko Vesović, la poeto de la sieĝata urbo, Sarajevo. La aŭtoro Branko Miljko esperantigis por sia artikolo specimenojn de lia poezio. Temas pri du versaĵoj el la bona tradicia poemaro “Reĝo kaj eluzito” kaj ankaŭ pri kelkaj eksterĝenraj prozopoetaj skizoj el la nove aperinta netipa libro “Pola Kavalerio”, plenigita per siaspeca prozigita kaj dramiga poezio. Kiel atentigas Branko Miljko la titolo rilatas al mencio de tiu tragika trupo en la skizo “Fragmentoj el letero de Trifun”, kie la aŭtoro ĝian sturmadon per lancoj kontraŭ tankoj de Hitler komparas kun la batalado de senarmitaj Bosni-Hercogovinaj patriotaj kontraŭ la troarmitaj najbaroj malamikaj”.
Sed ni flankenmetas tiujn du elektitajn por hodiaŭ periodaĵojn kaj adiaŭas vin gesinjoroj……
Barbara PIETRZAK