• Trarigardo de la E-Gazetaro - 05.12.2006
  • Audio5.09 MB
  • 05.12.2006
Ĉi-semajne ni koncentriĝu pri iuj periodaĵoj de la landaj asocioj. Kelkaj jam de kelka tempo troviĝas sur mia skribotablo. Ilin ĉiujn karakterizas la klopodo prezenti al siaj membroj laŭeble riĉajn informojn pri la e-ista aktivado landa kaj ekstera. Tiel do informojn pri eventoj jam pasintaj, ofte frusomeraj, kelkfoje jarkomencaj apudas informoj pri aranĝoj planataj. Apud informoj ligitaj kun koncerna lando ne mankas tiuj, kiuj rilatas al la aktivado vastskala.
Ni komencu de la 5-a numero de “Esperanto aktuell”. Malfermas ĝin riĉaj informoj pri la venontjara Germana E-Kongreso, okazonta fine de majo en Hamburgo. Temas ne sole pri aliĝilo, sed ankaŭ pri klarigaj vortoj de la Loka Kongresa Komitato kun multaj fotoj, ebligantaj iomete familiariĝi kun la etoso de la kongresurbo. Ja dumkongrese oni ne sole laboras, sed ja ekskursos kaj konatiĝos kun la urbo pli proksime. Inter pluraj informoj el la vivo de GEA mian atenton kaptas eĉ tri ligitaj kun la unua E-urbo en la mondo, Herzberg. La animantoj de la E-centro kun fiero informate, ke ilia urboprezidanto, s-ro Gerhard Walter estis reelektita por sia posteno, komence de septembro, per signifa voĉplimulto aldonas la foton de s-ro Walter. En tiu ĉi kunteksto evidente kun plezuro mi rememoras nian viziton ĉe li komence de novembro. Sed krome germane oni informas pri Pedagogiaj Tagoj en Herzberg. GEA fiere anoncas, ke pro la elstara laboro de la Germana E-Centro en Herzberg la estraro decidis nomi ĝin la filio de Germana Esperanto Asocio. Samnumere kelkaj landaj ligoj informas pri sia aktivado kaj inter ili ni ekscias, ke la 9-an de decembro en Nurenbergo okazos Bavara Zamenhoffesto. Multan lokon en la numero okupas lingvoproblemoj. Troviĝas inter ili la oficialaj informoj de Akademio de Esperanto, kiuj amplekse rilatigas sin al la ortografio de la IL. Elstaras plurpaĝa rezonado de Rudolf Fischer pri gravega problemo, te. “participo”. Multan lokon “Esperanto aktuell” dediĉas al la kontaktoj kun la legantoj, kaj kiel ni ekscias el la enkondukaj vortoj de redaktoro Alfred Schubert, tiuj kontaktoj intimiĝos pro la intenco direkti al ili enketilon, kiu ebligos konstati kiomgrade sub la nova redakto kaj en nova vesto la gazeto de germanaj esperantistoj plaĉas al ili. Mi ne antaŭvidas multajn kritikojn, ĉar la artikoloj estas vere interesaj, la informoj lakonaj kaj logike grupigitaj, ankaŭ koncerne eventojn en la mondo kaj kalendaron de e-istaj aranĝoj en diversaj landoj. Eble malgrava aspeto, se ja alloga kaj tutcerte ne malmultekosta estas kolora kovrilo, kiun havas la periodaĵo de germanaj esperantistoj jam de kelkaj numeroj.
Koloran kovrilpaĝon prezentas ankaŭ la lasta “Boletin” de Hispana Esperanto Federacio, sed se ni donos la atenton al ĝia valideco: “marto-septembro 2006” tio sufloras, ke la redakcio, se ne la movado spertis ioman krizon. Tiel efektive okazis, pri kio hispanaj esperantistoj estas detale informitaj. Sed la krizo ne koncenas HEF mem kaj ĝiajn grupojn kaj asociojn, kiuj kiel kutime riĉe informas pri siaj aktivadoj. Dume la nova revuredaktoro Jorge Pavon Fernandez deklaras, ke “Boletin” indas esti iom pli ol protokolaĵo, vera orientigilo de nia hispana movado, kun sufiĉe interesa kaj alloga enhavo”. En la lasta numero ni trovas multajn raportojn – jen pri la maja eksterordinara Ĝenerala Asembleo, estrarkunsido de HEF, kutima Ĝenerala Asembleo, ni trovas jarraporton pri aktivaĵoj 2005 kaj agadraporton de Fondaĵo Esperanto. Bunte estas prezentitaj raportoj pri tiaj aranĝoj kiel Hispana Kongreso en El Puig, Printempa Renkontiĝo de Kataluna E-Junularo, la 91-a UK de Esperanto. En ĉi tiu raporto aparte kaptis mian atenton, nu ja mirige, la konstato de la raportinto, ke la lingvonielo dum la UK estis ne granda. Malfacilas por mi konsenti kun tiu konstato, sed eble ni kontakis tute malsamajn personojn. Malgraŭ ĉio la aŭtoro faras aliajn pozitivajn konstatojn kaj eĉ pli, instigas partopreni la sekvan Universalan Kongreson en Jokohamo. Krome en la lasta “Boletin” eĥas la 62a IJK en Sarajevo kaj Atlantika Plonĝado en Portugalio, fine la 79-a Kongreso de SAT. Antonio del Barrio prezentas interesan recenzon de la taglibro de Petr Ginz, kiu aperis jam antaŭ kelka tempo en la eldonejo Kava PECH kaj ni samtempe ekscias, ke la recenzoaŭtoro ricevis apartajn gratulojn dum la hispana kongreso pro “la valora agado okaze de la 5-a Centjariĝo de Don Kiĥoto”, kiu interalie atingis gravan subvencion por nia Federacio”- fino de la citaĵo. Se temas la plej novaj eldonoj ankaŭ nepras referenci al la lasta Hispana Kongreso dum kiu estis prezentitaj du novaj libroj. Nome la urbestraro de la apudvalencia Cheste eldonis “Vivon de Zamenhof” de Marjorie Boulton. Krome hispanaj esperantistoj ricevis en la hispanlingva versio la konatan libron de Rene Centassi kaj Henri Masson “Homo, kiu defiis Babelon”. Kvankam hispanoj kongresis en julio tutcerte tiu informo havas apartan emfazon en la kunteksto de la proksimiĝanta 15-a de Decembro. Cetere ĝuste la kovrilpaĝo de la hispanlingva “Homo, kiu defiis Babelon” ornamas la kovrilpaĝon de la lasta hispana Boletin.
Pri kolora kovrilpo fieras ankaŭ la “Litova Stelo”. Ĝi prezentas - en la lasta numero - la foton de Dalia GRYBAUSKAITE - membro de Europa Komisiono el Litovio. Ne senkaŭze, ĉar en la numero ni trovas ŝian dupaĝan artikolon. Kiel recenze informis antaŭ kelka tempo Povilas Jegorovas temas pri la kvina ĉi-jara numero de dumonata ilustrita revuo de Litova Esperanto-Asocio "Litova stelo" , pri Litovio kaj litova E-movado por enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĝi komenciĝas per dupaĝa informo pri BET-43 (Baltaj Esperanto-Tagoj), kiuj okazos somere de 2007 en norda urbo Siaulai. Sur laŭvicaj kvin paĝoj Romualdas Rutkauskas amplekse informas pri esperantista agado en tiu ĉi urbo ekde komenco ĝis la nunaj tagoj. Bone kompletigas ĝin unupaĝa rakonto pri 80-jara esperantisto el la urbo, Povilas Grigaliunas. Ne mankas kontribuoj de eksterlandanoj kaj ĉi-numere Zofia Banet-Fornal el Pollando amplekse rakontas pri Aleksandro Silbernik, la bopatro de Ludoviko Zamenhof, kies 100-jara mortodatreveno pasis ĉi-marte. Aldonendas, ke temas pri la represo el "Israela esperantisto". Tiam ni donis al ĝi pli da atento, kiam la “Israela Esperantisto” mem atingis la redakcion. Ni revenu al la “Litova Stelo”, kiu sekve aperigas artikolon pri solenado de 100-jara datreveno de prof. dr. de Vilniusa universitato esperantisto Henrikas Horodnicius. Laŭvice pri komenco de E-agado en Litovio post la stalinisma periodo rakontas Vytautas Silas. Jorma Ahomaeki el Finnlando skribas pri 100-jara kluba jubileo en Helsinki, kaj Jan Kalny el Cheĥio kontribuas per tripaĝa artikolo "Ĉu kristanoj bezonas komunan lingvon?" Sekve oni povas legi pri somerumado de du studentoj el Litovio chi-auguste en Barlastono. En lingva diskutejo aperas Valdas Banaitis. Eblas legi mallongan informon pri la 100-jara jubileo de akademiano esperantisto Jonas Dagys. Aldonendas, ke “Litova Stelo” Revuo aperas plene en Esperanto. Nun la revuo aperas en la kvanto de 600 ekz. 6-foje jare. Ĉiunumere “Litova Stelo” liveras diversajn informojn pri Litovio, sed ne nur, ankau pri lingvaj demandoj, Esperanto-movado kaj ĝia historio. Parto de la revuo ĉiam estas dediĉita al belarta literaturo - originala kaj tradukita, substrekas Povilas Jegorovas informante pri la lasta numero de “Litova Stelo”.
Mi mem fine ankoraŭ danke konfirmu la 3-an numeron de “inter-LIGILO”, membrogazeto de E-Societo de la sveda Gotenburgo. Ĝi ne nur retrorigardis al la somerperiodaj aranĝoj, sed ankaŭ listigis aŭtunajn, inkluzive tiujn de novembro. Aliflanke la lasta “Informilo de E-Societo” en Turku plenas per informoj, kiuj koncernas jam la 2007-an jaron. Iu tamen estas tre aktuala - nome tiu pri la 13-a de decembro, kiam en la Blua Salono renkontiĝos en Turku lokaj e-istoj.
Barbara PIETRZAK