Nur antaŭ dek kelkaj tagoj finiĝis en la japana Okayama kongreso de japanaj esperantistoj omaĝante la 100-jariĝon de la organizita japana E-movado. Dum ĝi oni ne nur solenis la jubileon, sed ja ankaŭ traktis la venontjaran UK-on en Jokohamo, en kies daŭro al la festado de la japana jubileo aliĝos la tutmonda esperantistaro. Pri la japana kongreso en Okayama ni certe legos baldaŭ en la organo de JEI, dume la oktobra “La Revuo Orienta” alportas riĉan retrorigardon al la Florenca UK, dum kiu diverslingva esperantistaro ektuŝis la sojlon de la jokohama. Dokumentas tion foto- kaj teksto-raporte la enhavo de “La Revuo Orienta”. Tutcerte la plej emociiga foto koncernas momenton de la transpreno de la kongresa flago dum la fermosolenaĵo en Florenco. Sed ne malpli interesaj estas florenckongresaj raportoj, en kiuj reliefiĝas akcentoj ligitaj kun la dumkongresa laboro kaj aktivado de japanaj esperantistoj. Tiel estas en la redakcia raporto “Suna Kongreso, itale organizita”, en la japanaj raportoj [kune kun esperantlingvaj resumoj] pri komitatkunsidoj, informado pri – kaj varbado por la venontjara UK. La oktobra “La Revuo Orienta” enhavas ankaŭ raportojn pri aliaj gravaj ĉi-someraj eventoj, kiel la samtempa kun la Universala Kongreso 72-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kaj antaŭ-la-kongresa 39-a ILEI-Konferenco en Parma, la 62-a IJK en Sarajevo. Ankaŭ tiuj ĉi raportoj estas apartaj pro tio, ke la japana alrigardo atentigis nin pri aferoj, kiuj estas eble por ni iel evidente bonaj aŭ malbonaj, sed ne surprizaj. KATAOKA Tadasi raportante pri LIBE-kongreso “unuafoje perfekte integrita kun Universala Kongreso” reliefigas la fakton, ke en Italio tre progresas socia integriĝo de vidhandikapitoj, kaj la kongresan temon “vidi per manoj: kiel blinduloj ĝuas arton” lige kun la fakte ke en la kongreslando vidi per manoj – ts. tuŝi muzeoobjektojn ne estas afero escepta. En la raporto pri la sarajeva IJK de SUZUKI Issei ni ekscias pri la aktiva programkontribuo de japanaj junuloj, sed ankaŭ kun intereso mi notis, ke la raportinton surprizis la dancemo de partoprenantoj, kiuj “emas ĉiam danci, se muzikas”. Nu, la impreso el la akceptejo certe ne estis tiom pozitiva, kiam la buŝo de la aŭtoro ne povis fermiĝi pro nekredebleco, ke dum vice oni atendis aliĝformalaĵojn la akceptantaj samideanoj afiŝis la informon pri 30-minuta manĝopaŭzo. Mi simple honte bedaŭras, ke tiel la aŭtoro sentis multkulturecon kaj malfacilecon de tutmondiĝo. Multe pli pozitivajn impresojn prezentas en sia kontribuaĵo Aikawa Setuko “Unuafoje ekster Japanio, unuafoje en UK”. Mi tre bedaŭras persone ne renkonti la aŭtorinonen Florenco, kun kiu ja mi konatiĝis en Kioto, kaj kies felietonojn el “La Movado” mi ofte citas. Cetere iuj ŝiaj spertoj estas kortuŝe komunaj kun niaj propraj, sed AIKAWA Setuko tiras ankaŭ konkretajn konkludojn el sia kelkloka sento de perdiĝo, lanĉante ekzemple la proponon, ke kongreslibra manuskripto estu konsultebla rete antaŭkongrese por fari tion pli frue, traktante eĉ kiel lernomaterialon. Sed la fenomeno de UK eĥas ne sole en la dumsomeraj kongres-raportoj. KIAGAWA Syôzi en la “Monata Podieto” per siaj rememoroj referencas al la 50-a UK en Tokio kaj priesperantaj informsemoj tiam ĵetistoj, reliefigante ke la floro ne tuj burĝonas. Tio signifas - ke ja okazas - ke eĉ se iu aŭdas la vorton E-o ne tuj devas emi lerni la lingvon. Fojfoje okazas longdaŭra intervalo en la alpreno de lernodecido. Fine la aŭtoro konkludas: “kvankam neniu scias kiom da semoj, kiujn oni semis ĝis nun ĝermos estonte, tamen ni devas daŭrigi la semadon……ĉar sendube nuna esperantujo estas rezulto de semado de niaj antaŭuloj”. Renkonte al la Jokohama UK interese felietonas pri la gubernio Kanagaŭa AIDA Yayoi rakontante, jen pri sia propra ĉarma urbo Zuŝi – kie cetere multiĝantaj loĝejoj por marinsoldatoj el la usonaj militbazoj ne vekas la entuziasmon de kunloĝantoj, jen pri la alloga kaj riĉa kulture Kamakura, vizitata ofte de ŝiaj gastoj kaj evidente Jokohamo mem – urbo kun 3 milionoj 600 mil loĝantoj – kie homoj svarmas kaj kolizias, sed kiu urbo havas sian ĉarmon. Sufiĉas enrigardi la enmetitan en la numeron 1-an Bultenon de la Jokohama UK kun fotoj ia. de la urbopanoramo kaj kongresejo. Sed ja ne sole la ĉarmo gravas, ankaŭ la kongrestemo, kiu ja estas jam konata ebligonte enprofundiĝi en la demandon “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”. Verŝajne ne multaj riproĉos min pro tiom detala trakto de la oktobra revuonumero de la japanaj esperantistoj, la mastroj de la venontjara UK. Sed ja ne eblas flankenmeti ĉi tiun numeron de “La Revuo Orienta” sen mencii tre interesan kontribuon en la konata rubriko “Lingvetoj, lingvegoj – ĉiuj egalaj”. Ĉi-foje GOTOO Hitosi okupiĝas pri la okcitana lingvo, la lingvo de la suda Francio. Kiel atentigas la aŭtoro - ne por ĉiuj francoj lingvo konvena por publika uzo, ne por ĉiuj sudfrancoj lingvo ĉiutaga – la lingvo laŭ la socia vidpunkto traktata kiel lingvaĉo. La aŭtoro memorigas marĝene, ke en Francio la lingvo de la ŝtata organo, norma lingvo havas dominan rolon rilate al aliaj lingvoj kaj lingvovariaĵoj. Fermante jam la oktobran numeron de “La Revuo Orienta” ni sole esprimas la esperon, ke la laŭvicaj estos same enhavriĉaj, variaj kaj koridoraj por tiuj, por kiuj – same kiel por AIKAWA Setuco la jokohama UK estos la unua – almenaŭ ekster Eŭropo.
Pasintsemajne mi certe iom surprizis niajn aŭskultantojn per la sondokumenta prezento de la kultura revuo “Literatura Foiro”. Dum la sama ARKONES en la pola Poznano apartan, ĉar interretan periodaĵon “Libera Folio” proksimigis Istvan Ertl. Daŭre ne ĉiuj scias pri kio temas, do ni uzu la okazon por peri tiun ĉi prezenton sondokumente.
Nu por ke oni ne riproĉu min doni la lokonen nia trarigardo al “Libera Folio” – ja portalo – mi memorigu, ke komence eblis legi ĝin kiel presitan malmultpaĝan gazeton, folion.
Barbara PIETRZAK