• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 20.01.2009
Verŝajne mi surprizos iom niajn aŭskultantojn komencante nian trarigardon de la ĵus veninta 4/6-a numero de “Espero Katolika”. Surprizo ankaŭ por ni estis  ne malpli granda, ke tiu ĉi – ja plej malnova E-periodaĵo – atingas nin post kelkjara interrompo. Mi do evidente kun plezuro legis la atingintan nin numeron kaj tre ĝojas dividi kun niaj geaŭskultantoj la informon, ke la kovrilpaĝon de ĉi tiu altkvalite eldonita E-revuo, konsiderante fotojn kaj paperkvalitojn, ne parolante pri la redaktora kompetento – ornamas la foto de konata germana esperantisto, katolika pastro kaj ekumena aganto. Pastro Bernanrd Eichkorn estas fotita en momento kiam la urbestro de Villingen alpilglas al lia jakoklapo la federacian meritkrucon de Germanujo. Kiel ni legas ene de la numero pastro Eichkorn pasintjare estis la dua apud prof. d-ro Rokuro Makabe germana esperantisto  distingita per ĉi tiu altranga germana kkrucopro sia E-laboro. La “Espero Katolika”, kies numero estis finpresita meze de decembro venas tiel en sia 105-a jarkolekto, do ankaŭ ĝi pasintjare havis propran etan jubileon. Tiukuntekste atenton meritas eta informo kun bela foto de la tomboŝtono de pastro Emil Peltier, kiu estis fondinto de la revuo. Lia tombo, nun tute rekonstruita  troviĝas en la fama pilgrimloko Lurdo. Ne povasnte eskapi de datrevenaj aludoj ni citu el tiu informo, ke en la  nunjara februaro pasas lia 100-a mortodatreveno. Tutcerte do, ankaŭ en la katolikaj E-periodaĵoj oni notos tiun datrevenon.
Tiu ĉi numero de “Espero Katolika” grandparte estas dediĉita al plurfaceta pritrakto de la temo “Biblio – vera kredo kontraŭ legendoj kaj misuzoj”, kaj kiel klarigas enkonduke redaktoro Carlo Sarandrea – tiu temo konsistas el ĝenerala prezento de la Biblio laŭ la konsideroj de pastro Battista Cadei aŭdiĝintaj felietone en la E-elsendoj de Radio Vatikana. Ĉio ĉi renkonte al la oktobra Episkopa Sinodo pri la temo “La Parolo de Dio en la vivo de la Eklezio”. Pastro Cadei traktas ne sole ĝenerale la temon “Biblio”, sed ankaŭ ni trovas tekstojn titolitajn: “La Biblio en la pasintaj jarcentoj”, “La gvidfadeno de la Biblio”, “Laŭvorta interpreto de la Biblio”, “La Biblio el racionalisma vidpunkto”, “Kial ni ne akceptas la principon pri >sola Biblio<?”, “Ĉu la kristana Biblio estas antisemita?”, “Kial Biblio prezentas Dion perforta?”, “Ĉu la Biblio estis stumpigita?”, “Uzo kaj misuzo de la Biblio”, “Biblioamancio”, “Revelacioj aldonaj al la Biblio”, “Uzo de la Biblio en la kristana vivo”.  Tre multaj traktofacetoj, mallongaj,  intresaj certe  povas interesi ne sole kristanojn. Krom tiu ĉefa temo en la aprila-junia numero 2008 de “Espero Katolika”, ni trovas krome kontribuojn ligitajn kun la pontifikado de Benedikto la 16-a -   reference al lia vizito en Usono kaj en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, lia trijara servado kiel la papo de la Romkatolika Eklezio. Ni trovas krome konsiderojn pri la daŭranta en la Eklezio  Jaro de S-ta Paŭlo Apostolo 2008-2009. Sekve venas raporto el Pietralcina en Italujo, kie oni aparte solenis la 40-an mortodatrevenon de Patro Pio kaj 90-jariĝon de apero de la stigmatoj sur lia kopro. 6 plenajn paĝojn plenigas movadaj informoj, el kiuj ni jam citis kaj fermante tiun ĉi numeron de “Espero Katolika” ni donu ankoraŭ atenton al unu el la informoj pri la unua sankta meso en E-o en Demokrata Respubliko Kongo, kio evidente ligiĝas kun la senlaca porafrika laboro de pastro Duilio Magniani.
Preskaŭ sama laŭ kolornuancoj – evidente koincide - estas la januara numero de “La Revuo Orienta”, kiun ornamas - eblas diri – busto de bovo. Ne koincide ĉi-foje, ĉar la 2009-a laŭ la azia kalendaro estas Jaro de Bovo. Feliĉan Jaron deziras tiel al la legantoj la kovrilpentrinto NAGAI Atsuko, Feliĉan Bovan Jaron enkonduke deziras al la legantoj Sabayama Zyun’iti, denove elektita kiel la prezidanto de JEI. Ni kaptu la okazon por gratuli al li kaj al ĉiuj ceteraj nov- kaj reelektitaj estraranoj, kiuj en decembro dividis siajn taskojn. La prezidanto de JEI listigas tri apartajn farendaĵojn de la estrara mandato daŭronta ĝis la 2011-a jaro. Temas pri la demando laŭ kiu jura vortumo JEI estu registrita. Tio ligiĝas kun pli aŭ malpli rigora administrado kaj pli aŭ malpli altaj impostoj. La alia tasko estas Japana E-Kongreso 2011, kiu estas la unuan fojon planita eksterjapanie kunlabore kun Korea E-Asocio. Nu, la tria tasko rilatas ne sole al la japana E-movado, nome la malkreskanta membraro. Sukcesan realigon de ĉiuj farendaĵoj, aparte de la lasta,  ni deziras al la japanaj samideanoj.  
La januara revunumero de JEI riĉas per multaj interesaj artikoloj, kompreneble dulingvaj. Bonŝance la E-resumo ebligas orientiĝi pri la enhavo de  la unuaj klerigaj paĝoj, dediĉitaj al la veturo al la germana Thannenkirch, la naskiĝloko de Alphonse Mistler, kiu enkondukis Esperanton en Nagasaki. La sekva kontribuo ligita kun eksterlando venas de Japhet Ntunzwenimana el Burundio, rakontanta pri sia esperantistiĝo kaj signifo de E-o en lia vivo, kaj li ne kaŝas, ke li estis iniciatinto de Nacia Asocio de Esperato en Burundio, kiu dum la lasta UK fariĝis la laŭvica LA de UEA. Interesajn zamenhofologiajn notojn venas el sub la plumo de Gotoo Hitosi, kiu referencas al laboro kaj postlasaĵo de japana zamenhofologo NOMURA Rihej. Ligante al la asertoj de NOMURA li elmetas kiel dubinadajn kelkajn vortouzojn, kiuj en PIV estis markitaj kiel zamenhofaj. Tutcerte necesas por aserti tion enirgardi la fonton, sed ekzemple min tute ne mirigas la vortuzo  “droni en ŝuldoj” aŭ “sidi en ŝuldoj”. Sen diri en kiom da aliaj lingvoj konataj de Zamenhof la vortumo samas, pole oni diras ĝuste tiel. Finfine Zamenhof ne sole konis la polan, sed ankaŭ uzis ĝin i.a. hejme pri kio atestas aliaj fontoj.  Tutcerte ĉi-numere aparte rekomendindaj estas renkontiĝoj kun la aktualaj  distingitoj per Ossaka-premio dum la lasta Japana E-Kongreso: Tacuo HUĜIMOTO kaj MINE Yositaka. Ambaŭ priskibas sian esperantistan vojon kaj E-laboron kaj meritojn, kiuj decidis pri ilia distingo per la premioatribuo. Kompreneble tiuj vojoj kaj spertoj malsamas, kvankam kelkpunkte kruciĝas. Estas  do interese konatiĝi kun la esperantista vivosperto kaj kreado de HUĜIMOTO kaj MINE kaj konvinkiĝi, ke la verkokrona premio ne signifas ĉesigon de ilia aktivado. Tacuo HUĜIMOTO planas ĝis la 2014-a tradukadi poparte la faman klasikan romanon “Rakontaro Genĵi”, kiu el lia libera traduko aperas en la monatrevuo “La Movado”. Ĝuste nun la ĉeflaboro de MINE Yositaka  estas  ĝia redaktado, kaj kiel li konfesas “ĝia redaktantaro klopodas variigi la enhavon kaj iom kontribui al la kulturo de nia lingvo”. Kiu estis Ossaka Kenĵi, kies nomon portas la prestiĝa premio,  per kiu estis distingitaj la menciitaj japanaj esperantistoj? La respondon ni trovas en la teksto pri “E-movado en Japanio,” kie li estas menciita kiel pioniro de la  tradukado de japanaj kantoj en Esperanto, nu kaj la tuta teksto estas dediĉita al la kantokulturo de la japanaj e-istoj.
Post loga interrompo atingis nin aparta numero de “Norda Gazeto” ampleksanta la periodon januaro-decembro 2008. Aparta pro la 100-jaraj jubileoj en la 2008-a kaj de la Nordfrancia E-Federacio kaj de ĝia bulteno. Tiu numero ampleskanta unujaran periodon estas ankaŭ aparta pro malpli ĝojigaj eventoj, verdire la sortobatoj, kiujn frontis pasintjare la trimonata bulteno de la Federacio.  Temas pri la morto de la ĝisuna redaktoro Lucien Bourgois kaj lia edzino Sophie. Nun la redaktadon kiel ĉefredaktoro kaj sekretario transprenis Katja Boen, al kiu  kaj ŝia redakta stabo ni kore gratulas tiuokaze dankante samtempe pro tiu ĉi numero spegulanta la vivon de la federacio en la jaro de ĝia 100-jariĝo. Kompreneble do,  ke kelkaj informoj rilatas al la limperiodo de la 2007/2008 kaj do nur tiel ni ekzemple ekscias, ke  post la 6-jara prezidado de la grupo Arras-Esperanto fare de Edmond Plutniak nun la prezidantecon plenumas Jacky Ramon. Kompreneble  senlaca Edmond Plutniak  pluaktivas sen la prezidanta torĉo. Sed la plej grava evento  de la Nordfrancia Federacio estis la duobla jubileo, tiu de ĝia 100-jariĝo kaj 20-jariĝo de la Eŭropaj Rendevuoj en Morbecque. Aparta staĝo omaĝanta la datrevenojn okazis komence de novembro kun ĉirkaŭ 90 partoprenanoj dank’ al la organizaj kaj gvidaj klopodoj de France kaj Richard Valet. Kaj ĉi rilatan raporton ni trovas en la numero. “Norda Gazeto” krome spegulas diversajn okazaĵojn en la vivo de la aliaj lokaj kluboj de la Federacio. Ne mankas multaj legindaj materialoj. Vere amuzaj estas la porokazaj kristnaskaj konsideroj pri Julpaĉjo kun kelkaj matematikaj-fizikaj aspektoj de lia donacema jarfine veturfervoro. Iom nostalgie emocian noton ni trovas en la  rakonto pri la trajna veturo al loko de la revoj,  Vieno kaj konatiĝo kun la ĉefurbo de Aŭstrio ankaŭ laŭ esperantista perspektivo. Iujn la veturfebro pelis pli for kaj dank’ al tio la bulteno aperigas ne sole  kelkajn rememorojn, sed ankaŭ desegnaĵojn de Lilli Giloteaux el Sindejo. Ĝenerale konata estas la aserto pri la riĉo de francaj fromaĝoj. La leganto de la ununura pasintjara numero de “Norda Gazeto” havas la okazon sekvi la  historion de la fromaĝo “Maroilles” kaj iom  legi pri ĝiaj apartaj frandoproprecoj.
Kompreneble la lastaj informoj el Bjalistoko jam pensigas pri nia nunjara kongresurbo kaj kiel informas la bulteno de la Nordfrancia E-federacio,  la federacio de Langvedoko-Rusilijono jam planas busan vojaĝon por la 94-a UK. Tamen mi ne forgesu aldoni, ke kiel kutime “Norda Gazeto” venas kun suplemento por komencantoj, ĉi-foje ehavante amuzan rakonteton pri okulvitra kolportisto, enhavante kelkajn logikajn ekzercojn,  lingvajn kaj ĝeneralkonajn pridemandojn.