• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 27.01.2009
Kun kelka malfruo atingis nin la januara numero de la revuo “Esperanto”, kies ĉefkovrilo lasas neniun dubon  pri nia nunjara ĉefevento, nome la jubilea Universala Kongreso en Bjalistoko. La rilata al ĝi artikolo, kiun mi kunverkis kun Gabi estas la okazo por doni plenmanon da informoj pri Pollando, kompreneble ne forgesante lakone memorigi  pri la ĝisnunaj UK-oj en Pollando kaj aranĝoj kunlige kun UK-o en Pollando okazintaj. Aparte  por reliefigi,  ke la 94-a  en la naskiĝurbo de d-o Zamenhof, Bjalistoko havas la aldonan jubilean emfazon pro la fakto, ke ĝi estos jam la kvina. Kompreneble la Jubilea Jaro lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof kaj ĝenerale la figuro de la kreinto de Esperanto eĥas ankaŭ en aliaj kontribuoj de la januara “Esperanto”. Pri la inaŭgura solenaĵo en Parizo skribas Claude Nourmont en sia raporto “Zamenhof ĉe Unesko”, dum Jose Antonio Vergara rigarde al Bjalistoko felietonis “..revene al niaj radikoj”. Li jen citas el la vortoj de la lingvokreinto, jen aludas al la spronaj momentoj en la historio de la zamanhofa naskiĝurbo, spronaj por la ideo de la IL, kaj alude al la nuna urboevoluo. Fine referencante al la nuno kaj retroviĝo de E-o kaj la E-komunumo en la elektronike komunikanta realo li alvokas: “Omaĝe al Zamenhof kaj agnoske al la entuziasmaj laboroj de LKK ni ĉiuj fariĝu bjalistokanoj, jen subtenaj, jen virtualaj aŭ eĉ ĉeestaj”.
Tiamaniere la januara “Esperanto” frontas la nunjaran jubileon en la E-komunumo tamen ne fogesante pri la pasintjara. Kiel ni jam informis la finnovembra Malferma Tago oficiale estis la lasta impona aranĝo internacia kroninta la jaron de la 100-jariĝo de UEA. Tiuokaze la revuo publikigas ĉi-rilatan Gazetaran Komunikon kaj  krome aperigas resuman artikolon pri la prelego de Andreas Kuenzli dediĉitan al Hector Hodler kiel arthistoria objekto,  kun multaj fotoj apetitveke por la planata libro de la aŭtoro pri la kunfondinto de UEA.
UEA estas tamen ne sole elstaraj esperantistoj, organizantoj, la Landaj Asocioj, sed ja ankaŭ membroj. De kelka tempo  sur la paĝoj de la revuo daŭras diskuto pri tiu grava temo, facile vekanta incitiĝojn pro la jen kreskanta,  jen malkresanta nombro de ĝiaj membroj, inkluzive individuajn. Oni volonte vortumas akuzojn – jen kulpas malmoderna kaj lama UEA, jen kulpas la moderna mondo kun sia elektronika komunik-instrumento lezinta la tradiciajn kontaktojn kaj revoluciiganta la komuniksistemon. Estus bone trovi mezan alrigardon. Kaj tiun januare donas ne facile lasanta sin inciti Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA. Jam sufiĉas legi la titolon mem de lia kontribuo por iom sobriĝi en la ardo kaj malordo de la opiniinterŝanĝoj “Membrovarbado: Ne vortojn sed farojn”. Kuntekste al alvokoj pri elektronikaj membroj grave sonas lia elstarigo de la fakto, ke la plej multaj nunaj novaj membroj venas pere de elektronika servo “lernu.net” dum  maltrankviligan malviglon manifestas la tn. landaj perantoj. Sobrige do efiku “varbi eblas nur varbante”, kaj veke lia konstato,  ke ni ne perdu tro da tempo por diskutoj, sed por efika varbado inter tiuj inter ni – kiuj ankoraŭ ne estas membroj. Ne nur por ke ili ĝuu la identigan senton de “unu granda rondo familia”, sed ankaŭ helpu al tiuj, kiuj revas pri membriĝo, ekzemple voje de Canuto-fondaĵo antaŭporde de UEA.  
Tre aferkerne la januara “Esperanto” komencis la jaron, sed kompreneble la numeron inaŭguras la novjara mesaĝo de UEA-prezidanto. Probal Dasgupta en sia “Sojle de Espero” – ligante al la pasintjara kaj nunjara E-jubileoj aparte koncentriĝas pri la jubileo de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj nur por elmontri, ke la homaj rajtoj  jam pli frue ol la deklaracio mem estis proklamita speguliĝis en UEA-statuto 1947, kaj ke poste pere de la libroserio Oriento-Okcidento, la lingvopolitika periodaĵo “Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado” ĝis la Praga Manifesto kondukas al komenco de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj”.
Lingvaj rajtoj tute konkrete fariĝis la temo de studotago de Itala Esperanto Federacio en Florenco, pri kio raportas Renato Corestti en la januara “Esperanto” – kvankam sen kiu ajn indiko de la dato de tiu evento. Bonŝance la sama foto kaj samtema raporto itallingva, ĉi-foje  de Carlo Matteini pri tiu evento venis en la novembra-decembra “L’ esperanto”. Tiel eblas senprobleme kompletigi, ke tiu grava aranĝo traktinta homajn kaj lingvajn rajtojn disvolviĝis relative antaŭnelonge la 25-an de novembro. Gravas ankaŭ kroma kompletigo per la teksto de la artikolo de Renato Corestti lige kun la studotago “Homaj Rajtoj 60-jaraj, lingvaj rajtoj 0-jaraj”. Kiel skribas la aŭtoro konklude “Por la E-movado lingvaj rajtoj estas nenio nova, tion ĝi proklamis en soleco kaj senespere dum la lastaj cent jaroj. Ĝi certe ne havas problemojn adaptiĝi al ĉi tiu evoluo – esence temas pri adapto de la uzataj esprimoj. Sed la vojo estas ankoraŭ longa, ĉar samtempe la tiel nomata “tutmondiĝo” estas realiĝanta en maniero, kiu esence signifas: tutmonda superregado de unu lando, de unu kulturo kaj de unu lingvo” – fino de la citaĵo.
La alia aranĝo, ĉi-foje ne organizita de esperantistoj, sed de kelkaj el ili partoprenita  okazis  iom pli frue en Italio.  Kadre de Internacia Junulara Forumo “Rajto je dialogo”, disvolviĝinta en Triesto Alla Koudryashova estis invitita kontribui “Ĉu gejunuloj kredas je iu universala lingvo”. El ŝia raporto sekvas, ke ŝi efike kiel fremdlandanino kaj e-isto produktis iom tutmondan kaj “verdan” impreson,  ke parto de forumanoj ekinteresiĝis pri E-o. Alia aranĝo septembra en Italujo eĥanta sur la junularaj paĝoj “Nova Sento” rilatas al la 1-a Semajno de Kulturo Internacia en la ĉirkaŭĵoj de Pizo. Organizita de IEJ, kunlabore kun aŭtoritatoj en kelkaj urboj  kaj kun partopreno de kelkaj eksterlandaj e-istaj gejunuloj ĝi bone eĥis ekstere  ia. per informvizitoj en iuj italaj lernejoj.
Renato Corsetti kontribuis ĉi numere en la revuo de Itala E-Federacio ne sole per tiu pensiga ĝenerale atikolo jam aludita pri la homaj kaj lingvaj rajtoj. La alia traktita de li temo ligiĝas kun la itala vorto “che” kaj malfacilo traduki ĝin al esperanto. Instrua, ekzemploriĉa materialo, komence ŝajne iom troige taksanta >che< “tiom malfacila”, nu ĝis ekzemploj kaprompaj kaj pravigantaj lian aserton. Se temas pri aliaj artikoloj ĉi-numere Daniele Binaghi kondukante tra elektronika mondo,  en kiu jam delonge gastas E-o,  prezentas la konatan fenomenon Vikipedio.  La amanto de la itala literaturo havas la okazon kun Nicolino Rossi analizi la faman “La Princo” de Machiavelli, aparta servo por tiuj, kiuj pro preseraroj ne povis tion fari antaŭe.  Kompreneble mi aludas ĉefe al la esperantlingva parto en la novembra-decembra “L’ esperanto”, sed mi ne povas fermi la numeron sen atentigi pri la redaktoraj vortoj, en kiuj Pier Luigi Cinquantini atentigas pri la transformiĝinta rolo de la presita revuo: “ĝi ne plu estas rapida informilo, sed fariĝis atestilo de nia agado kaj nia debato en ĉi tiu epoko”. Ŝajnas – tute ne alude al “L’ Esperanto”, ke tio estas trajto de la E-Gazetaro ekde la komenco.
La ĵus traktita numero de IEF-revuo venis jam post la speciala numero de  la revuo de Itala Esperanto-Federacio, kiu atingis nin kelkajn tagojn pli frue.  Kun iom modifitaj grafike kovriloj, sur kiuj frontpaĝe aperas la portreto de Zamenhof  ĝi estas preskaŭ ekskluzive itallingva.  Kiel klarigas la redaktoro de la revuo rilate la enhavon de la aperinta en ĝi eseo de Davide Asotio, ĝi “pristudas la originojn de Esperanto kaj la kialojn pro kio, por la plimulto de la samidanoj, la Lingvo Internacia estas konsiderata pli ol lingvo: idealo. La aŭtoro pristudas la kialojn, kiuj igas la esperantistojn pensi, ke nia lingvo posedas kroman motoron, kompare kun la tiel nomataj naturaj lingvoj, la Interna Ideo, idealo de paco kaj universala frateco, kiu transpasis pli ol historijarcenton ne malforiĝante, kaj kiu malhelpis,  ke E-o restu surpapera projekto kiel centoj da aliaj interlingvaj projektoj. El la eseo, krome, oni povas kompreni kiel kaj kial la Majstro ellaboris de la Interna Ideo universalan religion-filozofion nomatan komence Hilelismo kaj poste Homaranismo”. Tiom  la redaktoraj vortoj de Pier Luigi Cinquntini. Tutcerte interesa numero por ĉiuj itallingvanoj, eldonita pasintjare sojle de la jubilea jaro 2009.
Jam antaŭ kelkaj semajnoj atingis nin la plej nova “Juna Amiko”,  kun bela kolora kovrilo, sur kiu ĉefrolas la tigra vizaĝo de Sonja MacGill,  la ĉefpremiito de la Tutmonda Fabelkonkurso 2008 en Esperanto kaj la novjaraj salutoj. Same kiel kaze de la revuo “Esperanto” jam la komenca paĝo informas pri la ĉefevento de la jaro per la kanto de Anja Karkiainen kaj Vesa Poelkki “Pacema Vento”,  kiu kreiĝis omaĝe al la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof. La klariga informo apude sciigas, ke paralele al la 94-a UK najbare okazos IIK. Sed vera “komenco de la komenco” estas la mesaĝo de la redaktoroj Stefan MacGill kaj Geza Kurcz pri la iom alia ol ĝis nun aranĝo de la revunumeroj. La unua parto de la numeroj kun lingve simplaj eroj, pri temoj interesaj por homoj de ajna aĝo kaj kun aktivigaj eroj, kiuj invitas al la probemsolvado aŭ grupa aktivado aperos  komence sub la prizoro de Stefan MacGill. Geza Kurcz mastras la duan parton de ĉiu numero per primovadaj kontribuoj. Kaj  tiel estas jam en la veninta decembra numero de “Juna Amiko”, alivorte internacia E-gazeto de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj.
Tiel unualoke de la gazeto aperas i.a. demandoj por kulture dialogemaj diverslandaj gejunuloj, fabeloj, inkluzive tiun kiun aŭtoras Sonja MacGill, mensoludoj. En la dua la komencanta leganto konatiĝas kun movadaj fenomenoj, kiel la aranĝo Internaciaj E-tagnoktoj en Ukrainujo, la silueto de Tibor Sekelj, bildoj el la historio de Esperanto, ĉi-foje koncerne la 1-an mondmiliton, veturo per Pasporta Servo.  Sed ankaŭ tiusegmente ne mankas legendoj, enigmoj kaj aktivigaj ekzercoj prepare al ekzamenaj taskoj.
Unu grava tasko kiun nun frontas “Juna Amiko” estas havi almenaŭ 200 abonantojn. Preskaŭ nekredeble, se ĝi ankoraŭ ne atingis tion.