• Pollando invitas: Koszalin
  • 07.02.2009
Hodiaŭ ni proponas gesinjoroj viziti urbon en la nordokcidenta Pollando situantan ĉe la Eŭopa Itinero de la Brika Gotiko. Ĝi  ligas sep eŭropajn landojn: Svedion, Danlandon, Germanujon, Pollandon, Litovion, Latvion kaj Estonion. La mezepoka briko – karakterize ruĝa, manfarita -  dominas en la konstruaĵoj de multaj urboj ĉe la balta marbordo kaj en la landoprofundo. Ĉiu el tiuj konstruaĵoj estas specifa artverko.
Koszalin, kiun ni vizitas hodiaŭ apartenas al tiu organizo ekde la 2004-a jaro. Kaj kompreneble ofertas al la vizitanta turisto multajn vidindaĵojn. La ĉefan lokon okupas la mezepokaj defendomuroj. Origine  ringoformaj longis1600 metrojn kaj estis fortigitaj per 46 gardejoj kaj  tri pordegoj. Ĉe la bazo ilia dikeco egalis al 1metro 30 centimetroj kaj ili altis 7 metrojn. Komence temis pri tera remparo kun ligna palisaro, ĉirkaŭita de foso kaj artefaritaj lagoj. Tiu sistemo transdaŭris ĝis la 1291-a jaro. Novaj fortikaĵoj estis faritaj el brikoj kaj ŝtonoj kaj ili konserviĝis en la origina formo ĝis la komenco de la 18-a jarcento. Nur post granda incendio ili estis malaltigitaj ĝis 3 metroj kaj la akirita konstrumaterialo estis utiligita por rekonstrui la urbon. En la 19-a jarcento oni malkonstruis la urbopordojn kaj al iom pli grandaj murfragmentoj alkonstruis domojn. Dank’ al tio jen kaj jen restaŭrataj ili konserviĝis fragmente ĝis hodiaŭ.  
La plej malnova vidindaĵo de Koszalin,  konstruigita en la jaroj 1300-1333 preĝejo omaĝe al la Senpeka Koncipiĝo de la Plej Sankta Maria Virgulino reprezentas tipan por Pomerio bazilikon kun longiĝa, triflanke fermita presbiterio, kun stelforma volbo interne kaj kvarangula masiva turo. En la ĉefaltaro troviĝas 16 figuroj de gotika pentaptiko el la 1512 jarcento, krucifikso el la fino de la 14-a jarcento. La plej malnova objekto estas ŝtona baptujo el la 13-a jarcento.
La kapelo de sankta Gertruda konstruita fine de la 14-a jarcento ekster la urbaj muroj komence rolis kiel hospitala kapelo, sekve tombeja. Tiu okflanka kapelo nomata ankaŭ la Perlo de Pomerio imitas la Bazilikon de la Sinjora Tombo en Jerusalemo. Post la periodo, kiam ĝi estis deponejo kaj eĉ pulvejo ĝi nun denove plenumas religian rolon servante al la protestana eklezio.
Alia vidindaĵo de Koszalin estas la kastela preĝejo el la limo de la 13-a  kaj 14-a jarcentoj, nun funkcianta kiel la ortodoksa kirko. Origine ĝi kreiĝis kiel preĝejo ĉe la klostro de cistercianinoj, kiuj rezidis en Koszalin ekde la 1278-a jaro ĝis la mezo de la 16-a jarcento. Forlasita kaj kadukiĝinta ĝi estis rekonstruita de princo Francisko la 1-a komence de la 17-a jarcento kiel kastela preĝejo.
La 14-jarcenta gotika brikdomo, difinata kiel Domo de Ekzekutisto gastigas nun la Teatron “Dialog”.  La publika ekzekutisto funkciis en Koszalin ekde la 1464 jaro. La lasta publika ekzekuto okazis en la 1893-a jaro, sed la familianoj de  ekzekutisto loĝis tie eĉ ĝis la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento.
Jen nur kelkaj el vidindaĵoj de Koszalin en la nord-okcidenta Pollando, kiun enloĝas pli ol 100 mil loĝantoj. La urbo estas grava kultura centro en regiono, la dua urba centro en la Okcidenta Pomerio. Ĝi estas ankaŭ la sidejo de la Diocezo de Koszalin-Kołobrzeg. En ĝia proksimeco troviĝas Mielno konata al multaj esperantistoj partoprenantaj tie Ĉebaltan E-Printempon. Temas pri malnova, 13-jarcenta vilaĝo, kiu estis la heveno de Koszalin, kiam la lago Jamno estis la mara golfo. Poste la fiŝkaptista setlejo fariĝis somerumejo, kiun en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento eblis atingi el Koszalin per kaleŝo, aŭtomobile kaj pli poste tramo. Nun ĝi somere plenplenas de turistoj ripozantaj kaj pasigantaj tie liberan tempon.
Laŭ legendo la setlejo Koszalin estis establita de batalkavaliro Woj, kiu apud la rivero Dzierżencinka estis falĉonta herbejon. Inter la 10-a kaj 13-a jarcento la pomeria burgo plenumis servan kaj metiistan kaj komercan rolojn rilate al la grava kultoloko de Slavoj, kiu troviĝis sur Chełmska-Monto. Multaj trovaĵoj atestantaj pri la slava genealogio troviĝas nun en la loka Urba Muzeo. La unua mencio pri Koszalin devenas el la periodo de militekspedicioj de reĝo Boleslao la Kurbobuŝa (1107-a jaro). Sur Chełmska-Monto en la loko de la pagana kulto komence de la 13-a jarcento estis konstruita Di-patrina Sanktejo, kapeleto al kiu pilgrimis kredantoj ne sole el Pomerio, sed el la tuta Eŭropo. Ĝi transdaŭris ĝis la 16-a jarcento, en la 1990-a ĝi samloke estis rekonstruita.  La plej frua konata dokumento rilata al la urbo el la  1214-a da la pomeria princio Bogusław la 2-a koncernis la transdonon de la vilaĝo Koszalin al  klostro de norbertaninoj en  Białoboki. La portreto de la princo sur la blua fono  hodiaŭ troviĝas en la nuntempa urboblazono. En la 1266-a jaro Koszalin ricevis la urborajtojn.  En la 14-a jarcento ĝi apartenis jam al la plej riĉaj urboj en la tuta Pomerio. Memstaran pozicion en la balta komerco Koszalin akiris post la venka batalo kontraŭ Kołobrzeg en la 1446-a jaro. Cetere jam komence de la 14-a jarcento Koszalin aĉetante la vilaĝon Jamno kaj la parton de samnoma lago kaj burgon en Unieść akiris rektan aliron al la maro fariĝante grava rolanto de la mara komerco kiel membro de hanso.
Tiun brilan periodon ĉesigis la 30-jara milito, post kiu Koszalin kun la tuta Okcidenta Pomerio fariĝis parto de Brandenburgio kaj sekve de Prusujo. En la 19-a jarcento oni notis denovan disfloron de la urbo dank’ al instalo de la fervoja linio Szczecin-Gdansk. Koszalin fariĝis grava fervoja kaj industria centro. La jaroj inter la du mondmilitoj ne estis aparte prosperaj, la situacion ŝanĝis la preparoj de Germanujo al la 2-a mondmilito. La urbo malgraŭ tio, ke estis liberigita de rusaj trupoj sen bataloj estis detruita 40-procente. En tiu kaduka stato ĝi estis transdonita al Pollando baze de la decidoj de la Potsdama Konferenco.  
Preskaŭ 50 procentojn de la urba surfaco okupas nun la tn. verdaj terenoj, 7 parkoj, 34 verdaĵplacoj, du naturrezervejoj kaj 12 bedĝardenoj kultivataj de la loĝantoj. Al la plej belaj parkoj kalkuliĝas tiu de  Pomeriaj Princoj. Troviĝas en ĝi 120 arbo kaj arbustospecioj, kelkfoje tre maloftaj kiel nigra juglando, tigfrukta kverko, arĝenta acero. En ĝia proksimeco troviĝas loko interesa por ĉiuj esperantistoj, nome la monumento de d-ro Ludoviko Zamenhof.
Se temas pri la verdaj terenoj entute en la administraj limoj de la urbo la surfaco de arbaroj en la 2005-a jaro egalis al preskaŭ 3400 hektaroj kaj kultiveblaj grundoj al ĉ. 2100. Interese estas fine noti ke en la ĉirkaŭaĵoj de Koszalin troviĝas ankaŭ tavoloj de mineralaj krudaĵoj kiel tera gaso, nafto, salakvoj kaj kuracaj ŝlimoj.