• Trarigardo de la E-Gazetaro - 04.05.2004
  • 04.05.2004
Laǔtemaj numeroj delonge karakterizas la periodaĵon de gejunuloj KONTAKTO. Ĉi-foje grandan parton de la numero oni dediĉis al arto. Ampleksan pritrakton ricevis la uzbekia urbo Samarkanda, la iama ĉefurbo de la lando Sogdiana. La ĉirkaǔa areo estis unu el la plej antikvaj lokoj, kie oni aplikis artefaritan akvumadon, arkeologoj malkovris tie irigaciajn kanalojn de antaǔ 2500 jaroj. Dank’ al la akvumado en la regiono ekfloris la vivo, kio ebligis kreon de grandioza arkitekturo. De antaǔ nelonge la urbo troviĝas en la Listo de Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro, kiun fondis UNESCO. Apude ukrainano Sergej Timĉenko rakontas per facila lingvaĵo pri tio, kiel li instruas skulptadon kaj artan lignoĉizadon. Iranano loĝanta en Francio, Behrouz Soroushian okupiĝas precipe pri la problemo de la malpermeso prezenti homojn en la islama arto, kvankam ĉeokaze li tuŝas ankaǔ la temon de ikonrompado, do religi-kaǔza detruado de sanktaj bildoj kaj figuroj. El la artikolo eblas ekscii interalie, ke la menciita malpermeso aperas en pli kaj malpli severaj formoj, depende de la loko kaj interpreto de sanktaj skriboj, kiun oni tie agnoskas.

Anna Löwenstein en alia facillingva artikolo okupiĝas pri la esenco de arto. En modernaj muzeoj kaj artgalerioj aperas multaj verkoj, kiuj estas simple ĉiutagaj objektoj. „Kelkfoje per tiaj verkoj la artistoj deziras pensigi la rigardantojn pri la celoj de la arto mem – skribas la aǔtorino. – Kiam oni rigardas artaĵon kun la titolo ‘Folio de papero A4 kunpremita por formi pilketon’ (...) oni ja demandas sin pri la celo de la arto, ĉu ne? Aliflanke ĉu la celo de arto estas nur diskutigi pri la celo de la arto. Tio estas kiel uzi Esperanton nur por paroli pri Esperanto”. Ĉeokaza komparo pri la internacia lingvo ŝajnas al mi tute trafa. Efektive granda parto de interparoloj en Esperanto koncernas Esperanton mem, same kiel parto de artaĵoj strebas diversrimede demandi pri esenco de arto. Kaj tio estas neevitebla, ĉar oni ĉiam emas spekti problemojn tra la prismo de propra medio. Sed tamen ĉe nefakuloj pri arto verkoj kiel 120 brikoj kuŝantaj en la londona muzeo Tate ĉiam vekos miron aǔ mokan rideton.

En la sama numero de KONTAKTO troviĝas materialoj pri helpo de esperantistoj al Benino. En la jaro 1999-a oni fondis tie Esperanto-lernejon, komence triklasan. Jaron post jaro oni deziras pligrandigi ĝin tiel, ke fine ĝi atingu sesklasecon, postulatan de la benina lerneja sistemo. Tamen la agadon obstaklas monproblemoj. Kaj mono ne estas la sola problemo tie. „Malsana kaj malsata infano certe ne povas multon lerni eĉ en la plej bela lernejo – skribas Jean Codjo. – Multaj infanoj en la lernejo malsaniĝis pro manko de taǔga trinkebla akvo. Ĉar urĝis solvi tiun ĉi problemon, ni do kontraǔ granda parto de la kolektita sumo decidis ene de la lernejo fosi puton. El la puto infanoj povas trinki relative pli puran akvon. Krome, tio ankaǔ ebligas terkultivadon pere de akvumado, precipe dum malseka sezono, kiam ofte mankas pluvakvo. Tiam legomoj kaj fruktoj ofte multe kostas, kaj do la lernejanoj povos enspezi sufiĉe da mono per vendado de varoj el la lernej-ĝardeno en la loka bazaro”. Tiaspecaj malfacilaĵoj en Eǔropo kredeble ne aperas, estas do bone, ke KONTAKTO atentigas pri ili. Ĉeokaze oni eble trovos laǔvicajn volontulojn por kontribui al ĉi tiu valora kampanjo.

Fine, por lasi jam ĉi tiun tre riĉan numeron, mi menciu pri la gomera fajfado. Kredeble vi ankoraǔ ne komprenas, pri kio temas. Gomera Insulo estas unu el la Kanariaj Insuloj, malgranda kaj montara. Por eviti lacigan vojon sur monteton de najbaro la tieaj loĝantoj elpensis specifan fajfokodon. Oni do povas tie fajfi pri ĉio, kaj tio tute ne signifas neglektemon. Cetere ĝi ne estas la sola fajfa kodo uzata en la mondo. Oni konas ilin ankaǔ en Meksikio, Okcidenta Afriko, Turkio, Nepalo, Venezuelo, Kubo aǔ Usono. Kaj nun la gomeran fajfadon vi povas aǔskulti eĉ per la Interreto kaj ĝiaj ŝatantoj strebas konvinki UNESCO-n, ke ĝi enmetu la kodon en la Liston de la Kultura Heredaĵo de la Homaro.

Kvazaǔ apendice al KONTAKTO alvenis ankaǔ nova kajero de TEJO TUTMONDE kun ia. raporto pri internacia seminario de TEJO, kiu okazis en Bruselo, kaj aktualaj informoj pri la nunjara IJK en Rusio. Ĉi-teman informaron akompanas intervjuo kun membro de la organiza komitato de IJK, Slavik Ivanov. „La kultura parto estos tre forta – li antaǔanoncas. – Se paroli pri la movada parto, estos (..) prezentoj de tradiciaj junularaj E-eventoj. Kompreneble, estos ankaǔ ekskursoj al belegaj antikvaj urboj de la Ora Ringo – historia regiono de Rusio, en kiu fakte okazos la IJK”. Ĉeokaze valoras rememorigi, ke la venontjara IJK okazos en Pollando, en la montara ĉefurbo Zakopane. Kaj certe estos multaj okazoj por paroli pri ĉi tiu temo.

LA SAGO, organo de SAT-Amikaro, enhavas interalie atentokaptan artikolon de Henri Masson titolitan „Historia skizo pri longdaǔraj vojaĝoj per Esperanto”. „Estus eble verki belan kaj ampleksan libron pri la vojaĝoj, kiujn entreprenis esperantistoj ekde kiam la tro frue malaperinta pola ĵurnalisto Józef Waśniewski montris, ke la Internacia Lingvo, mallonge post ĝia apero, jam estis tute taǔga kaj praktika por rilatado inter diveslingvaj homoj” – konstatas la aǔtoro. Li mencias do plurajn aliajn ekzemplojn, inkluzive verŝajne la plej bone konatan vojaĝistan agadon de Tibor Sekelj kaj ankaǔ dujaran vojaĝon de polo Joachim Werdin en Azio fine de la 1980-aj jaroj. Tre imagoveka bildo en la raporto prezentas gefrancojn, kiuj „ekiris de vilaĝo Le Poiroux por vojaĝi ĉirkaǔ Eǔropo kun Lola, ilia sesmonata filineto. La transportrimedo, kiun ili elektis, estis rulhejmo, kiun tiris forta ĉevalino, Camille. Foririntaj triope por kvar jaroj, ili revenis kvarope post 5 jaroj kaj duono, kun Romain, ilia fileto, naskiĝinta en Grekio”. Sed la nombro de la homoj, kiuj utiligis Esperanton vojaĝ-cele estas efektive tre granda, tial libro ĉi-tema povus esti vere bona informilo pri la praktika utileco de Esperanto.

BULTENO DE ESPERANTISTA KLUBO EN PRAHA estas ĉi-foje preskaǔ senescepte literatura. Krom tri rakontoj ĝi enhavas ankaǔ komencon de la poemciklo de Jiři Karen dediĉitan al Frederiko Chopin, en la traduko de Jiři Kořinek. Kaj pro tio, ke mi hodiaǔ komencis per arto, mi ankaǔ per arto finu. Jen do „La unua letero de Chopin al George Sand” de Jiři Karen:

Mi iris tra la parko

kun la guvernistino luno

Estis post mateno

En la gastejo Ĉe du fraksenoj

nin renkontis

la violonisto lun’

Li ŝatas muzikon

multkordan



Li diris „Chopin Mi komplimentas al vi”

Kiel ombro mi iris post li

Ni ekdancis

Eble tial ke en foro

mi vin ekvidis



De tiu tempo

mem alkuras al mi la notoj

Facilete vi

muzikon skribas



En tiu poezia etoso adiaǔas vin jam foliume via -

Wojtek Usakiewicz