- Trarigardo de la E-gazetaro - 11.05.2004
- 18.05.2004
Esperanto en la eŭropuniaj strukturoj, en la eŭropunia komunikado estas la temo, kiu jen kaj jen ŝpiniĝas tra la E-gazetaro, eĥas per tiu aŭ alia artikolo. Kompreneble tiu ĉi temaro ricevas apartan emfazon en la ĵusaj tagoj, kiam 10 novaj ŝtatoj apenaŭ eniris ĉi tiun grandan kaj gravan strukturon. 10 ŝtatoj! Ĉiu kun sia pli aŭ malpli abunda kaj pli aŭ malpli bone organizita E-movado, sed ĉiukaze kun la Esperanto-parolantaro. Ekde nun ĝuste ili povas senti sin apartaj adresatoj de la mesaĝoj kaj informoj, alvokoj kaj instigoj direktataj al la eŭropuniaj esperantistoj.
Do ĝuste ankaŭ ilin celas la komuna alvoko de la prezidantoj de EEU (Europa Esperanto Unio) kaj UEA – Sean O’ Riain kaj Renato Corsetti, per kiu alvoko komenciĝas la maja numero de la „Revuo Esperanto”. Pere de ĝi ni ricevas la konfirman informon pri la unua historia voĉdonado pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento. Evidentiĝas, ke tiu ĉi fakto spronis reagon de multaj eŭropuniaj esperantistoj ligi kontakton kun siaj nunaj kaj estontaj eŭroparlamentanoj. Lige kun tiu ĉi spontanta reago ili estas krome instigitaj subteni - la lanĉitan de EEU kaj Bruseka Komunikadcentro - kampanjon ligi kontaktojn kun ĉiuj virtualaj eŭroparlamentanoj – en la kuntesto de la juniaj eŭrobalotoj. Tiuj kontaktoj celas eldevigi reagon kaj pripenson de la aferoj ligitaj kun la lingva demando en EU, lingva samrajteco, la ebla kontribuo de Esperanto al forigo de la reganta lingvodiskriminacio.
Sed en la artikolo ni legas krome tute apartajn frazojn, kiuj devigas ne sole la eŭropajn esperantistojn al profunda konsidero. Temas pri la virtuala premforto de la Esperanto-parolantaro, kiu premforto rekte ligiĝas kun la nombro de la E-parolantaro. Ni citu tiujn ĉi vortojn: „Unu afero, tamen, ŝajnas nedubeble vera: se la parolantoj de Esperanto ne estos multnombraj kaj loĝantaj en ĉiu unuopa vilaĝo de Eŭropo, neniu atentos Esperanton nur pro la beleco de la ideo. Do, se vi volas konkeri Bruselon, unue konkeru vian lokan lernejestron aŭ urbestron, kiu subtenu kurson ĉe vi. Ĉio cetere sekvos – ne inverse”. Fino de la citaĵo.
100-procente prava atentigo, reliefiganta bone konatan aferon pri malamaseco de esperanto-parolantaro. Do, kvankam mi ĉiam substrekas kaj asertas, ke oni devas labori plurkampe kaj celi premisitan aplikon de E-o en la publikaj strukturoj laŭ ĉiaj vojoj – unu el la bazaj aplikokampoj estas la interhomaj kontaktoj - loke, sed ja ankaŭ - eksterloke, eksterregione, eksterlande.
Do, certe ne mirigas la fakto, ke kun tiu ĝi ĝisdata alvoko al la eŭropuniaj esperantistoj - lige kun la juniaj eŭrobalotoj – ni ricevas numeron riĉe dediĉitan al la instruado de Esperanto tra la mondo, instruado interlingve kaj interkulture. Laŭ diversaj kontribuoj, kiun liveras la maja „Revuo Esperanto” – ni ricevas ne sole informojn pri ILEI-agado, pri iniciatoj diverslandaj, sed ankaŭ ni ricevas ampleksan enrigardon en la disvolvon de E-instruado en la ĉinaj altlernejoj kaj ege interesan intervjuon de Laszlo Gados kun hungara lingvisto, universitata docento kaj katdroestro – kiu ne malkaŝas sian longan vojon al ekŝato de Esperanto, en kio sian meriton havas ankaŭ hungaraj esperantistoj mem. Doktoro Geza Balazs, gvidanta lingvopolitikan kurson en Szombathley, reliefigas, ke „ la hungaraj esperantistoj faris multon en la pasinta tempo por la enfokusigo de la lingvopolitika pensado, por la emfazo de la samrajteco de lingvoj kaj ŝajnas ...ne nur por la intereso de Esperanto, sed por la intereso de mondo lingve pli simpla, demokratia”. Fino de la citaĵo. Nun en ĉiuj novaj membrolandoj de la Unio vole-ne-vole, pli aŭ malpli frue leviĝas kaj leviĝos la demando pri la pozicio kaj povo de la propra lingvo ene de la lingva komunika ordo en la EU, eĉ se teorie nenio estas riproĉinda ĉi rilate. Ne kaŝas tion ankaŭ la hungara lingvisto, informante ke ĝuste lia akademia medio organizas laborgrupon koncerne lingvajn konfliktojn kaj rajtojn, kaj atentigas, ke ankaŭ lige kun tio „stariĝas la vidpunktoj de la neutrala pera lingvo”.
Komence de nia trarigardo ni aludis al tiu historia evento, kiu havis lokon en la Eŭropa Parlamento – nome oficiala alfronto de la demando pri Esperanto kiel pontlingvo, eĉ se malfavora por ĝi (nome 120 eŭroparlamentanoj voĉdonis por Esperanto dum 160 kontraŭis). En la maja „La ondo de esperanto” Walter Żelazny iom proksimigas la historion de tiu ĉi priatento de Esperanto en la Eŭropa Parlamento – kaj krome ankaŭ li en la kunteskto de la proksimiĝantaj eŭrobalotoj reliefigas, kion eŭropuniaj esperantistoj devus priatenti en la programo de diversaj partioj, kiuj kandidatigos siajn partianojn je eŭrodeputitoj, se ili (te. esperantistoj) deziras observi la ideojn de la Esperanta Civito. Li atentigas pri konsidero de jenaj punktoj: subteno al la perspektivo de transnacia ferderisma subjekto pli forta ol la suverenaj membrŝtatoj, malaprobo por la projekto de la Konstitucia Traktato en ĝia nuna formo, lingvopolitiko - kiu respektas la principojn de la Universala Deklaracio por la Lingvaj Rajtoj, agnosko de la utilo de esperanto kaj de ĝia kulturo en la konstruo de aŭtenta transnacia civitismo”.
Kiel sciate „La Ondo de esperanto” entenas nun en siaj numeroj ankaŭ „Eŭropan Bultenon”. El inter multaj informoj kaj kontribuoj, kiuj prilumas la eŭropunian funkciadon laŭ la lingva prismoo – inkluzive de tiu pri la voĉdonado de amendo de deputito Gianfranco Dell’Alba el Transnacia Radikala Partio - mi ŝatus aparte atentigi pri du. La unua mencias la ofertatan de la franca registaro senpagan kurson de la franca por la novaj eŭropaj komisinanoj. En tiu kunteksto Michaele Cwik oficisto de la Eŭropa Komisiono sugestas al Eŭropa E-Unio imti tiun ĉi iniciaton por logi al la instruado de la IL-o. Ĉi-kuntekste li aludis al la propra sperto, kiam li mem partopreninte dusemajnan lingvan eksperimenton, lerninte E-on fariĝis esperantisto. La alia kontribuo pri kiu mi ŝatus atentigi koncernas iujn respondojn de Burckhard Deompke – sendependa konferenca interpretisto – donitajn en interparolo kun Marko Naoki Lind. La intervjuanto starigis la demandon ĉu pro la kostrilataj konsideroj unulingva Eŭropo estus dezirinda? Responde la germana interpretisto atentigis, ke tio kion esperantistoj levas kiel esencan argumenton, tio estas kostojn estas nur relativa. „Oni ne forgsu la kostojn, kiuj ekestas pro miskomprenoj. Nur eta kvanto da homoj scipovas la anglan tiom bone, ke ili povas peri sian mesaĝon ankaŭ en fremda lingvo. En la kazo de unulingveco ni alvenus al situacio, en kiu elektita deputito, kiu ne regas la anglan tiom bone ne plu dirus, kion li volas diri, sed nur tion, kion li povas diri. Oni ne povas postuli de eŭropa parlamentano, ke li pro siaj anglalingvaj scipovoj estu elektita (marĝene ni ja aldonu, ke tiaj argumentoj ja aperas en Pollando, nome ke kandidato por eŭrdeputito nepre konu la anglan aŭ aliajn lingvojn). Laŭvice deklarinte, ke la interpretado estas la plej bona respondo al la defio de brusela plurlingvismo Burckhard Doempke tamen donis enpensigan respondon pri virtuala rolo de internacia planlingvo. Mi citu tiun ĉi respondon tutece: „Mi konas kolegojn – respondis Burckhard Doempke - kiuj por distriĝo eklernis Esperanton kaj diris al mi, ke la lingvo estas facile lernebla kaj logika. En ĝi oni povus – male al la angla – ĉion esprimi. Enkonduko de Esperanto tamen postulus politikan decidon, kiun oni eble povus fari pli facile antaŭ 30 aŭ 40 jaroj. Ju pli hegemonias la angla des pli la decido fariĝas malfacila. Sed se oni favorus Esperanton, tiam ĝi plej verŝajne nur dum kvin ĝis ses jaroj ekfunkcius”.
La lingva komunikado aparte en Eŭropo, la ekspansio de la angla en ĝia eŭropunia strukturo ĉiam estas la ŝpiniĝanta temo en la „Gazeto ESPERANTO” de la esperantista grupo en Le Mans - pere de la propraj kontribuoj aŭ tradukoj el la franca loka gazetaro. Cetere ĉiu numero estas spegule dulingva, kio signifas ke ĉiu kontribuo havas francan kaj E-versiojn. Ne aliel estas en ĝia unua nunjare numero, kiu atingis nin jam antaŭ kelka tempo. El ĉi tiu numero ni ekscias ia. pri tre interesa magistriga tezo, prilaborita de studentoj de loka universitato pri „La statuso de Esperanto”, sed mi ŝatus tute aparte atentigi pri la prelego de Andre Cherpillod dediĉita al la francaj lingvoj regiona, nacia ankaŭ al la internacia. El inter la regionaj lingvoj de Francio la aŭtoro listigas okcitanan, katalunan, korsikan, vaskan, bretonan, alzacan kaj flandran - karakterizante mallonge ĉiun el inter ili citante konklude lingvistinon Henriette Walter, ke „unu lingvo estas unu maniero vidi la mondon” - plurlingvismo do, logike, buntigas tiun alrigardon. Kompreneble tiu varieco estas riĉaĵo de Francio – neniel endanĝeriganta la pozicion de la franca, kiel unu el la grandaj kulturaj lingvoj de la mondo. Sed okupigante pri la franca Andre Charpillod ja ne preteratentas la minacojn, kiuj endanĝerigas tiun ĉi nacian lingvon – al kiuj la aŭtoro de la prelego kalkulas la usonan-anglan lingvon, la (francan) registaron mem, kiu strebas igi la anglan la lingvo de Francio, sekve diverspecajn reformemulojn de la franca. Fine Andre Charpillod okupiĝas pri la lingvo internacia, kiu liaopinie devus distingiĝi per du trajtoj, nome neutraleco kaj facileco. Samtempe la preleganto analizas la nunan lingvokomunikadon – baze de plurlingvismo (funkcianta en EU), baze de limigita nombro de lingvoj (en UNO) – baze de uzo de ununura nacia lingvo (la aktuale trudiĝanta angla) – kiu laŭ la autoro - en la plene maldemokrata lingvosituacio privilegian lokon donas al usonanoj kaj britoj, sekve al ĝermanaj popoloj, nur poste al la latinidoj kaj la slavoj kaj fine al la azianoj.
Andre Charpillod tute klare akcentas la malkonsideradon - fare de la regantoj - de la uzado de helplingvo facila kaj neutrala, kiu estas Esperanto. Mian atenton kaptas lia forte akcentita konkludo, ke la adopto de Esperanto por la internaciaj rilatoj estas afero de vivo aŭ morto por la franca lingvo kaj atentigo, ke solvo konsistanta en apliko de unusola nacia lingvo signifus kulturan katastrofon por la homaro, ĉar ĝi fatale finvenos al la malapero de ĉiuj lingvoj – te. de ĉiuj kulturoj krom unu”.
Barbara PIETRZAK