• Trarigardo de la E-gazetaro - 18.05.2004
  • 19.05.2004
Ĉu vi iam provis komerci per la internacia lingvo? LA MERKATO, bulteno de komercistoj, enhavas interalie tre klarvidan analizon de Fabricio Valle, kiu okupiĝas pri la maniero apliki Esperanton en komerco. „Antaŭ la demando, ĉu la internacia komerco bezonas Esperanton, ni respondu senhezite – tute ne, ĉar fakte ĝi neniam bezonis Esperanton” – konstatas la aŭtoro. Kaj efektive li pravas. La internacia komerco funkcias tute bone sen la internacia lingvo, tial ĝiaj adeptoj, kiuj ankaŭ estas komercistoj, devas simple montri eventualan utilecon de Esperanto per tute konkretaj aplikoj. „Internacia komerco estas afero por homoj, kiuj volas gajni monon per eksportado kaj importado. Oni postulas profesiecon. Uzo de Esperanto estas lingva detalo” – konstatas la aŭtoro. Tiaspecan perspektivon necesas difini por efike pripensi la temon. Streboj de IKEF-anoj tiudirekte estas rimarkindaj, tamen el aliaj paĝoj de la bulteno eblas dedukti, kiom pioniran agadon ili faras, malgraŭ la pli ol centjara ekzisto de Esperanto. Laŭ la jara raporto de la organizaĵo ĝia nuna membraro estas 109 personoj. Kaj la nombro de komercaj proponoj, kiuj aperis en la bulteno en la 2003-a jaro kreskis ĝis 34! Certe do laŭ tiuj ĉi indicoj mem oni povas vidi, ke la vojo al komerca ekspansio de Esperanto ankoraŭ estas longa.
Cetere komerco ne estas la sola pene plugebla kampo. Esperantistoj el Nurnbergo resumis sian pasintjaran agadon per la kajero de RERIGARDO. Ĝi enhavas interalie raporton pri eŭroptema renkontiĝo en Erlangen, en kiu partoprenis unuflanke reprezentanto de la Eŭropa Komisiono Jochen Kubosch kaj eŭrodeputito, doktoro Joachim Würmeling kaj aliflanke ankaŭ tri esperantistoj. Por la demando pri lingva demando en la eŭropaj strukturoj post la vastiĝo de la Unio membro de la Eŭropa Komisiono respondis „ke oni devos dungi pli da tradukistoj, kio kostos iom da mono, sed tute egale”. Tiu ĉi respondo evidente ne kontentigis esperantistojn, ili atentigis do pri la malegala situacio, en kiu eŭrodeputitoj fakte dividiĝas je tri klasoj: „unue la deputitoj, kiuj povas la parolanton tuj kompreni, due la deputitoj, kiuj ricevas la tradukon en la favoraj lingvoj (eble angla, franca, germana kaj?), kaj poste la deputitoj, kiuj ricevas finfine la tradukon el la angla/franca aŭ germana traduko”. Al tio respondis siaflanke germana eŭroparlamentano „Li asertis, ke Eŭropa-parlamento jam okupiĝus pri Esperanto, sed oni ja certe ne povas tuj anstataŭigi ĉiujn lingvojn favore al Esperanto”. Kaj informite, ke esperantistoj ne tion celas, li aldonis: „Aĥ, tion vi ankaŭ ne volas havi, aĥ, tre bone”. Do, la problemo kvazaŭ forestis por li, kaj tio pruvas, kiom multan informan laboron je tute elementa nivelo devas fari tiuj, kiuj tamen vidas ĉi-koncerne la problemon. Raporto pri renkontiĝo, kie esperantistoj ne estis gastigantoj de politikistoj, sed simplaj anoj de publiko, montris tion tre konvinke, ĉar kvankam evidente temis pri unuopa kazo, oni rajtas suspekti, ke ĝi estas sufiĉe tipa.
SENNACIULO krom trakti kutimajn soci-politikaj temojn ligitajn kun la agado de Sennacia Asocio Tutmonda publikigas ankaŭ raporton pri la ciklono „Elita” en Madagaskaro, kiun travivis tie unu el la SAT-aninoj, instruistino el Antananarivo. „La ĵurnalistoj pri la meteo per bildo klarigis al ni, ke Elita similas (kaj ni vidis la bildon) je ege larĝega monstro kun larĝega kaj longega vostego. (...) Kaj tiu vostego kunportas ventegon kaj pluvegon, elradikigas arbojn kaj faligas domojn”. Kaj kvankam bonŝance la raportantino travivis la kataklismon sen perturboj kaj povis ĝin priskribi, ŝi finas sian raporton per skua bildo: post la ciklono 75 procentoj de la kultivebla tero sur la insulo estas inundita. „Oni atendas la kapturnajn plialtigojn de prezoj. Matene la televido montris ĝeneralan bildon de la insulo: dezerta pejzaĝo. Ĝi ne plu estas granda insulo, sed insuletoj diversloke. Jen la lasta novaĵo ĉe ni”.
INFORMOJ DE ESPERANTO-ASOCIO DE ESTONIO enhavas kondolencan artikolon pri Jaan Ojalo, merita esperantisto, honora membro de UEA, kiu mortis en la aĝo de 90 jaroj. Li estis interalie aŭtoro de vortaro de E-sinonimoj kaj de granda estona-esperanta vortaro, kiu ankoraŭ kuŝas manuskripte. Samnumere troviĝas prezento de Anton Hansen-Tammsaare, elstara estona verkisto, aŭtoro de kelkaj klasikaj noveloj. „Estas kompreneble, ke pro nia malgrandeco nia kulturo ne estas multekonata en aliaj landoj (...) Do, la estonan literaturon konas estonoj mem, malofte ankaŭ aliaj dank’ al sukcesaj tradukoj” – ni legas en la bulteno. Domaĝe, ke ĝia dimensio ne permesas gustumi la literaturan tekston mem, sed ja oni povas fari tion libre. Ne nur en Esperanto, ĉar ekzemple la romano „Inferano de Ursangulo” ekzistas ankaŭ en la pollingva traduko.
Dume literaturo, kiel kutime, konsistigas la enhavon de LA TRADUKISTO, kvarmonata revuo el Islando. Ĉi-foje ĝi enhavas interalie la rakonton „Nova vivo” de Birgitta Halldórsdóttir, interesan mor-teman bildon pri seninfana virino, kiu neatendite ekhavas okazon fariĝi anstataŭa patrino por bebo. LA TRADUKISTO konstante popularigas ankaŭ internacilingvan literaturon en tradukoj al la islanda lingvo kaj do ankaŭ en la nuna numero troviĝas ĝiaj specimenoj el la verkaro de István Nemere kaj Gonçalo Neves.
La Interreto fariĝis jam ĉiutaga ero de nia vivo. Kaj ankaŭ grava fonto de amuzoj. En INTER NI, bulteno de kanadaj esperantistoj el Novskotio, Reni Porter priskribas siajn kroz-aventurojn. Per la TTT-krozilo ŝi elserĉis nomojn de siaj gekolegoj por vidi, kion novan ŝi povas ekscii pri ili. „Connie Clarke estas mondfama aktorino. Sed tiu ĉi C.C. ne estas nia C.C. La nia estas mondfama kuiristino. Ŝi kuiras bele por vizitantaj esperantistoj de Japanio, Koreio, Aŭstralio, Eŭropo kaj Anglio (kaj ankaŭ de Halifakso). Sed, por ia kialo oni ne mencias tion en la reto”. Tiaspeca ludo estas kontaĝa, tial la redaktoro de la bulteno tuj ekserĉis informojn pri la aŭtorino kaj eksciis, ke ŝian nomon portas ankaŭ iu riparisto de preĝeja sonorilo, vicprezidanto de usona universitato kaj eĉ marka biero. Mi pensas, ke ne nur ili rimarkis tiun ĉi ludeblon, al kiu provokas le ekzisto de la reto. Mi konfesas, ke ankaŭ mi ĝin siatempe provis kaj amuziĝis tre bone. Kaj legante ĉi-teman artikolon en INTER NI mi havis ankaŭ estetikan travivaĵon, ĉar mi trovis en la teksto belsonan verbon „gugli”, kiu evidente signifas krozi TTT-ejojn per multlingve konata serĉilo.
Mi ankaŭ menciu fine du aliajn bultenojn, kiuj laste min atingis. BERLINA INFORMILO raportas pri la berlina vizito de Flavio Rebelo, brazila esperantisto organizanta esperantlingvan televidon, kiun ankaŭ ni gastigis siatempe en nia programo, okaze de lia estado en Varsovio. Kaj INTERLIGILO, foliaro el Gotenburgo, prezentas novan prezidantinon de la loka klubo, Anita-n Dagmarsdotter. Kaj tiel elĉerpiĝis mia hodiaŭa staketo da legindaĵoj, adiaŭas vin do foliume via -
Wojtek Usakiewicz