• Vizitu Pollandon - Polaj kuraclokoj de Kłodzko-regiono
  • 23.05.2004
Iu el niaj belgaj aŭskultantoj proponis, ke ni foje parolu pri polaj kuraclokoj.
Tio ne estas facila demando, ĉar tiuj lokoj multas en Pollando. Hodiaŭ tamen ni volas prezenti la tutan kuraclokan regionon, kiu troviĝas en la sudokcidenta parto de la lando, en la valo de la urbo Kłodzko. Unuflanke fermas ĝin Góry Stolowe (la Tablomontoj) – aliflanke la masivo de la monto Śnieżnik.
La troviĝanta en la sudokcidenta parto de Kłodzko-regiono Lądek-Zdrój ĉe la piedoj de la Oraj Montoj estas la plej malnova kuracloko en Pollando. Pri ĝia longa historio atestas la mezepoka publika punpiliero, gotika ponto, barokaj skulptaĵoj kaj kapeloj, novrenesanca urbodomo kaj malvastaj pavimitaj stratoj. En pluraj sanatorioj la kuracatoj sanigas reŭmatismajn malsanojn, malsanojn de movorganoj, de haŭto kaj de la sangocirkulado. La trinkejo „Wojciech” ofertas al turistoj sian salubran akvon nur kontraŭ unu zloto.
En la centra kaj la okcidenta partoj de Kłodzko-valo laŭe de la internacia aŭtovojo E-67 troviĝas kelkaj laŭvicaj popularaj kuraclokoj. La unua inter ili estas Polanica-Zdrój, kiu logas per pitoreskaj panoramoj kaj samtempe per riĉenhavaj mineralaj akvoj. Aparta fierindaĵo de la urbo estas la loka promenejo laŭe de la rivereto Bystrzyca Dusznicka, kiu trafluas la urbon. La vizitkarto de Polanica estas la kuracloka parko, en kiu krepuske eblas admiri la kolorlumigitan fontanon, kies akvoŝprucoj estas koordinitaj laŭ la taktoj de muziko. La domina en Polanica estas „Granda Pieniawa” – antikveca trinkejo de salubraj akvoj el la 1913-a jaro. Same kiel en aliaj kuraclokoj de la regiono eblas ĉi de tie fari interesajn ekskursojn. El Polanica nepre al Wambierzyce, la loko de religia kulto, nomata ankaŭ la pola Jerusalemo, kiu fieras pri la baroka baziliko, kalvaria itinero kun 74 kapeloj kaj ligna kristnaska kripeto el la 19-a jarcento kun moviĝantaj figuroj.
10 kilometrojn okcidente for de Polanica troviĝas Duszniki Zdrój. Ĝia populareco ligiĝas kun la figuro de Fredriko Chopin, kiu ekde sia 16-a vivojaro estis tie ĉi ofta gasto. Omaĝe al lia memoro ekde la 1946-a jaro meze de aŭgusto okazas ĉi tie Internacia Chopin-Festivalo. Aldonendas, ke en Duszniki eblas kuraci kormalsanojn kaj ginekologiajn problemojn, malsanojn de la spir- kaj digestosistemoj kaj ankaŭ ostoporozon.
20 kilometrojn for de Duszniki troviĝas laŭvica kuracloko Kudowa-Zdrój. Tie aparte atentinda estas „Aquoparko” – la akvokomplekso adaptita ankaŭ por personoj neplenlertaj. Proksime de Kudowa troviĝas interesa loko Czermna kun vizitinda krani-kapelo. Nome ĝiaj muroj kaj volbo estas surmetitaj per veraj homaj kranioj kaj ostoj, onidire devenantaj el la tridekjara milito (lime de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj). La plej nova vidindaĵo estas/ la loka Muzeo de Ludiloj. Cetere valoras de ĉi tie – helpe de iu el la vojaĝoficejoj plani ekskurson al Prago aŭ iom pli fore troviĝanta Vieno.
Barbara PIETRZAK