• Trarigardo de la E-Gazetaro - 25.05.2004
  • 25.05.2004

La maja numero de „La revuo orienta” verŝajne atingis jam delonge ĉiujn abonantojn – ankaŭ tiujn ekster Japanio. La unuan fojon laŭ mia memoro ĝi venas kun aparta japanlingva broŝuro lige kun la jarcenta jubileo de japana E-movado pasonta post du jaroj. Kiel skribas HORI Yasuo en la gvidletero aldonita al ĝi >Hodiaŭ kun granda ĝojo ni sendas al vi broŝuron nomatan „Invito al internacia lingvo Esperanto”. En majo nia organo „La Revuo Orienta” estos la unumila ekde la unua eldono en la 1920. La jaro 2006 estos 100-jubilea jaro de la Japana E-movado. En la 2007-a ni invitos la UK-on al Jokohamo. Kaj nun ni havas novan broŝuron, Profitante tiujn bonajn ŝanĉojn ni eklopodas plivigligi nian movadon”. Eĉ ne komprenante la japanan lingvon oni ricevas la pozitivon impreson pri la bunto de la prezentataj aktivadoj de la E-komunumo, kiu evidente – pere de la broŝuro - celas la japanan publikon. Ĝi venis kun la 999-a numero de „La revuo Orienta”, kies tegmentotemo estas „Kiel vivu esperantistoj en la nuna socio?”. La ĉi-temaj kontribuoj estas jen japanlingvaj kun esperanto resumoj - jen esperantlingvaj. Ĉies kontribuoj havas riĉan kaj varian enhavon, unu trajto estas komuna – la engaĝiteco de la aŭtoroj. Iuj reliefigas la ligon inter Esperanto kaj paco, kiel KOBAYASHI Tsukasa en kies vortoj ni legas „Zamenhof diris, ke la E-movado havu internan ideon. Tamen nur per uzado de Esperanto ni povas fari nenion por la socio, sed per tio ni povas havi internacian komunumon, kiu deziras pacan mondon per komunikado”. En la resumo de la vortoj de Adati Emiko ni trovas tre personan mesaĝon „Post la 2-a mondmilito Japanio ĵuris denove ne havi armilojn, sed la la afero komencis ŝanceliĝi. Mi pensas, ke la homoj devas solvi problemojn en la mondo ne per la forto, sed per la saĝo. Mi daŭre lernas Esperanton kun respekto al Zamenhof, kiu kreis la lingvon por senigi malpacojn inter homoj kaj do mi volas fari laŭ mia povo por nia movado kvankam nur malmulte pro mia nesperto”. Sekve ni ekscias, ke pasintjare geknaboj en mezlernejo en Hiroŝimo faris Pacdeklaron kaj publikigis la kanton „Kordeziro”, per kiu ili deziras pacon en la mondo. Ĝi jam aperis en 29 lingvoj, inkluzive de Esperanto, kiun version cetere aperigas la maja revuo. Tiu firma kredo pri la servado por paco pere de Esperanto aŭdiĝas ankaŭ en la kontribuo de Ishikawa Takashi kies intimaj rememoroj reference al la propra tragedio instigas ŝin kritike rilati al milito, kaj dube pri la rolo de la ŝtato – „kiu moraligas la popolon fordoni sian vivon al la ŝtato en la kazo de milito”. Saman emfazon ni trovas en la kontribuo de Hoŝida Acuŝi, kiu informis pri „Rezolucio kontraŭ sendo de japana defendkorpuso al Irako” de Hokkajda E-Ligo. Evidentiĝas, ke esperantistoj ne nur deklaras sian pacvolon pasive, sed aktive kontribuas, ekzemple partoprenante kontraŭirakajn manifestaciojn. Komprenble „La revuo orienta” celas ĉefe la leganton japanan, sed ĝi ja atingas pere de Esperanto eksterlandanojn kaj ĉi-kuntekste mi opinias kiel aparte reliefigindan la konstaton de DOI Ĉieko, kiu en sia kontribuo atentigas pri grava tasko, kiu estas komuniki vivon kaj penson de japanoj. Ŝi prave rimarkigas, ke krom atingaĵoj ekonomiaj kaj teknologiaj la vivo kaj la penso de japanoj estas malmulte konataj – tiel la tutan majan numeron de „La revuo orienta” eblas trakti kiel gravan kontribuon por proksimigi la vivon de mezaj japanoj. Paroli pri ĉi koncerna avantaĝo de esperantistoj tutcerte estas afero suprflua.
Sed krom tiuj kontribuoj, kiuj proksimigas la nuntempajn rezonadojn de japanoj pri aferoj por ili gravaj kaj aktualaj – ni trovas krome en „La revuo Orienta” du aliajn kontribuojn. Unu havas landkonigan karakteron – dank’ al ĝi ni konatiĝas kun laŭvica japana gubernio, ĉi-foje la gubernio Mie. En la „Monata Podieto” Glauco Pompolio denove spronas nin komune konsideri la anglan en la rolo de la internacia komunikilo. Li tute prave atentigas, ke malgraŭ ĉiaj diskutoj kaj intencoj la angla lingvo estas fariĝanta la lingvo de Eŭropa Unio. Aliflanke ne malpli prave li memorigas, ke ĉiu lingvo estas la pens- kaj sentmaniero de ĉiu aparta civilizacio. Ĉu do lia demando aliflanke – „ĉu tio ne kondukos (jam ekkondukas) al ekstrema kaj danĝera kontraŭago” - konsideras ne sole la rezonadon de esperantistoj?
Jam antaŭ kelka tempo atingis nin la unua nunjara numero de „Komencanto” – revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Kiel atentigas la redaktoro de la periodaĵo „unu el la plej gravaj celoj de „Komencanto” estas aktivigi esperantistojn, inviti ilin al praktika uzado de Esperanto, doni al ĉiu realan eblon esprimi sin sur la paĝoj de la revuo”. Ju pli da kontribuoj des pli granda ŝanco por pli ampleksaj revunumeroj. La unuan ĉi-jaran mi aparte bonvenigas pro pluraj kontribuoj ligitaj kun Ĉino – la nunjara kongreslando. Malfermas ĝin la rememoroj de prezidantino de Ĉina E-Ligo, Tan Thiuzhu kiu rakontas al la legantoj pri sia vojo al Esperanto, sia esperantista kariero - finante sian prezenton per modesta, sed emfaza konkludo - „Pro Esperanto la mondo fariĝas paca kaj pro Esperanto mi estas homo feliĉa”. Laŭvica interesa kontribuo prezentas „Ĉinion belan kaj fabelan”, sed tutcerte kiel aparte proksiman mi trovas ampleksan informon pri la servoj de la E-Redakcio de Ĉina Radio Internacia. Ĉinio estas la gvidmotivo de la unua nunjara numero de „Komencanto” – sed krome ne mankas en ĝi interesaj esperantigitaj literaturaĵoj, paĝoj dediĉitaj al gramatiko „ŝerce kaj serioze” kaj plenmano de interesaĵoj, kiel „neniun paperfolion eblas faldi poduone pli ol 7-foje”. Kiom da faldoj necesas fari por produkti origami? Tiun respondon ni ne trovas, sed tiu demando reirigu nin al Japanio, el kiu venas laŭvicaj du periodaĵoj. Ambaŭ redaktitaj en Kameoka, do ili venais rekte el la centro de Oomoto. La unua el inter ili estas la japanlingva oficiala organo de Oomoto –tutece celita al la japana publiko, en kiu ni tamen rekoneble trovas artikolojn ligitajn kun la nunjara Sacebuna Festo, inkluzive de la parolado de la Deguchi Kurenai dum la nunjara Festo, kiun la Spirta Gvidantino komencis tradicie per la E-vortoj – kiuj evidente - estas ĉi tie represitaj. Por mi mem estas tutcerte emocie trovi ene de la japanlingva „Oomoto”organo la intervjuon kun mi, kiun dum mia fabruara vizito pri mia vojo al Esperanto, aktivado kaj profesia laboro faris la ĉefredaktoro de la revuo Takashi Ago. Eventojn pri kiuj ni amplekse parolis en nia programo ni trovas en la esperantlingva organo de Omooto, kiu koncernas la tutan 2003-an jaron. Temas do pri ampleksaj raportoj kaj dokumentoj ligitaj kun la 80-jariĝo de Esperanto Propaganda Asocio, kaj la 90-a Japana Esperanto Kongreso. Interesajn rememorojn pri la vizitoj en Japanio ni trovas el sub la plumo de Yu Jianchao – la estrino de la E-Redakcio kaj de pola junulino Małgosia Mayer, kiu lime de la pasinta kaj nuna jaroj staĝis en Oomoto. Tutcerte apartan lokon inter ĉiuj ĉi dokumentoj havas la teksto de la publika prelego de profesoro Reinhard Selten pri „La distribuo de fremdlingvaj spertoj kiel ludteoria ekvilibro”. Tiuj raportoj koncernas la eventojn el la vivo de Oomoto el la dua duono de la pasinta jaro. Samnumere ni trovas du dokumentojn, proklamitajn lige kun la eksplodo de la iraka milito. Kiel ni povas konstati laŭ la revuoj venintaj el Japanio tiu ĉi milito, la nuna krizo lige kun ĝi, lasas neniun japanan medion indiferenta. La esperantlingva „Oomoto” prezentas do „Urĝan apelacion pro tutmonda krizo”, kiu estis direktita de Universala Homama Asocio la alia estas bedaŭroeldiro pro la eksplodo de la milito flanke de Oomoto. En ambaŭ oni elstarigas la veron, ke justa internacia socio povas esti konstruata nur baze de leĝo kaj justeco kaj ambaŭ neas militon kaj perforton.
Barbara PIETRZAK