• Vizitu Pollandon - ZAKOPANE - la vintra ĉefurbo de Pollando
  • 25.05.2004



Zakopane apartenas al plej konataj kaj popularaj ripozejoj de Pollando en la sudo la lando, ĝi troviĝas ĉe la piedoj de Tatry-montaro kaj domina Giewont-pinto, kies alteco egalas al 1909 metroj super la marnivelo. Verdire la modo je Zakopane komenciĝis meze de la 19-a jarcento – kiam ĝi estis „malkovrita” de polaj kuracistoj kaj naturadmirantoj. Tiu tiu modo daŭras seninterrompe ĝis hodiaŭ, eĉ pli, la urbo logas ĉiam pli grandnombre turistojn.
Tiuj, kiuj decidas viziti tiun ĉi pitoreske situantan en la valo urbon, ĉirkaŭe de la altaj montoj restas ĝiaj firmaj admirantoj, dum jaroj ĉi tien fidele revenantaj. Vintre allogas turistojn perfekataj skikondiĉoj, pluraj skiitineroj kaj pluraj skiistaj telferoj ofertantaj siajn servojn same al spertaj skiistoj, kiel anakŭ al tiuj, kiuj nur komencas sian skistan aventuron.
Somere la vizitantojn logas same nefacilaj rokaj itineroj en Altaj Tatroj, kiel ankaŭ facilaj kaj alireblaj por ĉiuj padoj tra pitoreskaj valoj ĉirkaŭe de Zakopane. La urbo allogas ankaŭ per unika atmosfero, kiun kunkreas la montarana kulturo, spuroj de la la pasinteco kaj signoj de la nuno, intimeco de pluraj kafejoj, proksimeco de montoj kaj ĉarma aŭtenteco de la urbo. Kiel granda turisma atrakciaĵo rolas la fakto, ke Zakopane estas la pordo al la Nacia Tatry-montaro, kiu ĉirkaŭas la unusolan ĉi specan terenon de la altmontara naturo. Temas ne nur pri la loko grava laŭ la scienca vidpunkto, sed unuavice loko estanta vera perlo de la montara naturo kun kiu ĉiu povas intimi.
La historio de Zakopane radikas en la mezepoko. Kiel unuaj aperis ĉi tie sezonaj paŝtistaj kolonioj, kiuj kun la tempofluo meze de la 14-a jarcento transformiĝis en vilaĝon. Komence Zakopane estis la reĝa posedaĵo, sed en la 1772-a jaro (pro la dispartigo de Pollando) sub sian regadon transprenis ĝin Aŭstrio, kiu poste vendis parton de tiuj ĉi terenoj - kune kun fragmento de Tatry-montaro – al Homolacs-familio. En tiu ĉi periodo evoluis ne tiom Zakopane mem, kiom proksima Kuźnice, baze de troviĝanta tie ĉi fandejo.
La naskiĝon de Zakopane laŭ turisma vidpunkto en signifa grado spronis Towarzystwo Tatrzańskie (Tatry-montara societo) establita en la 1873. Ĝia kunestablinto estis varsovia kuracisto, Tytus Chałubiński. Ia. dank’ al liaj klopodoj 3 jarojn pli poste Zakopane akiris la statuson de kuracejo. Laŭvica evoluetapo de Zakopane ligiĝis kun la plukostruo de vojoj kaj fervojo. En Zakopane ĉiam multnombre komencis gasti homoj de la arto. Persono, kiu aparte meritiĝis por la urbo estas Stanisław Witkiewicz, kun kies figuro ligiĝas la difino de Zakopane-stilo, kiu forte signiĝis en la arkitekturo kaj ĝis hodiaŭ estas firma signo ne nur de Zakopane, sed de la tuta apudkarpatia regiono. Rapida evoluo de la urbo sekvis ankaŭ en la intermilitaj jaroj, komence de la XX jarcento. En la 21-a jarcento ĝia populareco ne malkreskas, pri kio interalie atestis la klopodoj inviti al Zakopane vintran olimpikon.
Aktuale, kadre de la Pola Sezono en Francio oni prezentas en Bordeaux ekzpozicion „Tatry-montaro - la pola ora legendo”. Organizantoj decidis fronti iom malfacilan taskon - klarigi al francoj, kial tiom grava por poloj estis kaj estas Zakopane.
Gabi KOSIARSKA