• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 30.06.2009
Inter la periodaĵoj, kiuj observas la aperritmon kaj kelkfoje venas eĉ sojle de la indikita kovrilpaĝe monato apartenas “La Ondo de Esperanto”. La 7-an nunjaran numeron inaŭguras kelkaj rimarkoj de Komitatano Z en la kunteksto de la proksimiĝanta bjalistoka, Universala Kongreso, supozita de iuj, kiel superhomloga evento. Komitatano Z diversfacete rigardas la aferon. Jen la monda krizo reduktis la interncian turismon, kaj tio influis ankaŭ la moviĝemon de esperantistoj. Jen  la averaĝe maldekstremaj esperantistoj ne sentas sin komforte en la nuna Pollando, en kiu sentiĝas la influoj de la antaŭe reganta skipo. Jen enverguro inter - laŭ la Komitatano Z - multaj polaj scipovantoj de E-o kaj ilia organiziteco kaj konfliktoj. Jen – entuta malkresko de la individua membraro en grandaj organizoj, inkluzive de UEA. Se pravas Komitatano Z, ke la ideoj senpage rete membrigi interesiĝantojn en UEA por kreskigi la membraron estas ja iom fantaziaj mi ne tiom akre kritikus Lu Wunsch-Rolshoven pro liaj ideoj, ke partoprenon en UK-oj malkreskigas plimultiĝo de diversaj E-rendevuoj.  Se eĉ li ne plene pravas liaj rimarkoj atentigas, ke la malnovmodela aktiveco (inkluzive universalkongresa) perdis allogon, kio aldone sentiĝas pro la efektive faktaj malkreskoj,  sekvintaj post 1987. Pravas Komitatano Z konkludante, ke por ŝanĝi la realon necesas unue agnoski ĝin. Mi tamen aldonus, ke estas efektive iom naive  ne rimarki tute alian realon (almenaŭ en Eŭropo), sekvintan en la periodo inter la jaroj 1987 kaj 2009. Jen la defiaj faktoj, kiujn unuavice necesus rekoni.
La impona jubileo, kaj sendube la deziro utiligi laŭpremise enorman partoprenantaron spronis multajn – kiel ni ekscias diversloke – pretigi por la bjalistoka kongreso amason da porokazaj publikaĵoj kaj libroj. Unu el ili estas “Homarano.  La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro LL Zamenhof” de Aleksander Korĵenkov. Jam antaŭ la kongreso Korĵenkov baziĝante sur sia antaŭparolo reklamas ĝin klarigante la vojon, kiu alkondukis al tiu eldonaĵo.
Ne temas pri la sola kontribuo en la 7-a numero de “La Ondo” ligita kun la kreinto de la IL-o. Senduban konigan valoron havas la resumo de la studo de Zbigniew Romaniuk “Zamenhofoj survoje al-  kaj en Bjalistoko”. Ĝi aperis pollingve kaj entenas interesajn informojn pri la familio Zamenhof, inkluzive ĝustigon de tiaj faktoj,  ke ekz. Marko Zamenhof ne naskiĝis en Tykocin, sed en Suwałki, aŭ rekonfirmon de la  ekzisto de Lazaro - preskaŭa samaĝulo de Ludoviko Lazaro, same lernanto de la bjalsitoka gimnazio – knabo tamen kun aliaj karakterotrajtoj, kiu post diversaj vivosortoj instaliĝis en Kanado kiel Louis Samenhof.
La ĉi-numera rubriko “Nia Trezoro” priskribas iun el la plej popularaj kaj plej ofte aperantaj siatempe periodaĵoj “Heroldo de Esperanto”. Kiel substrekas Halina Gorecka “Kun 17 numeroj jare Heroldo de Esperanto” restas la plej ofta gazeto en Esperantujo. Ĝi ne plu estas senpartia kaj supertendenca, sed klare profilita por la E-Civito, kaj kontraŭ la tradicia movado kape de UEA” – fino de la citaĵo.  
“La Ondo” ne surprizas, sed ja ankaŭ ne seniliziigas ĉiujn, kiuj volas havi alrigardon al la plej gravaj eventoj kaj okazaĵoj tra la E-mondo. Sed krom multaj tiurilataj raportetoj kaj informoj sendube  ĉi numere apartan atenton meritas la raporto de Kalle Knivilae pri lia trajna veturo el la rusa Kaliningrado al Belorusa Gomel kun simptoma titolo “La fera kurteno revenis”. La ŝatantoj de la verkista talento de Istvan Nemere havas la okazon konatiĝi kun fragmento de lia plej nova romano “Serpentoj en la puto”.
Tiu priliteratura mencio konduku nin al la aprila numero de “Literatura Foiro”, kiu prezentas sin kiel - krom “kultura revuo en esperanto” - ankaŭ kiel organo de la centro PEN-Esperanto. Cetere pri kelkaj organizaj aferoj eblas pli detale legi ene de la numero. Krome lige kun sia Pen-aktivado la leganto de LF traduke konatiĝas kun iu el la prelegoj el Balkana PEN-konferenco de la pasinta jaro prezentita de Štimun Šito Ćorić reprezentanto de kroata literaturo.
Jam la duan fojon la kovrilo de “Literatura Foiro” omaĝas la Jubilean Zamenhofan Jaron, kiu kiel ni jam informis,  kaze de tiu ĉi revuo havas iom pli ampleksan devizon >Zamenhofa Literatura Jaro<. Ĉi-foje vera frandaĵo estas la eseo de Carmel Mallia pri “D-ro L.L. Zamenhof – la estetikulo”. La aŭtoro analizas la poezian verkadon de la lingvokreinto por konkludi, ke “Zamenhof estis aŭtentike estetika artisto en ĉio, kion li verkis, des pli en siaj poemoj [….]. Alia frandaĵo estas sendube ĉi-numere la analiza alrigardo de la “flugilhavaj  esprimoj” fare de Dimitar Haĝiev. El la cititaj de li plimulto devenas el la greka mitologio, kiel:  “la skatolo de Pandora’, “Pomo de la malkonkordo”, “Sizifa laboro”, “transiri Rubikonon”. Kiel li atentigas, ili estas fremdaj por reprezentantoj de la orienta civilizacio. Prave,  kaj mi ne citas liajn vortojn por firmigi bruajn argumentojn de tiuj, kiuj parolas pri E-o kiel eŭropa lingvo, sed por konsciigi al ni mem, ke eĉ ne la procezo de la tutmondiĝo, sed pro pli ol 120-a historio de E-o ĝi estas por okcidentaj esperantistoj ŝanco, sed ankaŭ tasko konatiĝi kun flugilhavaj esprimoj orientaj. Tre interesa  en la aprila numero de “Literatura Foiro” estas krome la literaturhistoria rememoro de Márton Fejes pri la sorto de iu el la malmultaj hungarlingvajaj poemoj de Julio Baghy-hungara patrioto. Ĝia enhavo ricevis kuriozan emfazon en la tempo de la tn. komunista regado.
Sed ĉi-numere krome la atenton de la leganto devas kapti la recenzo de la svisa Enciklopedio Planlingva de Andy Kuenzli. La ampleksa pritrakto de “Solresol, la muzika lingvo: ĉu ankaŭ parolebla?” Ne mankas aliaj legindaĵoj, kiel kantata poezio aŭ inspirita de faktoj kontribuo de Armando Zecchin,  ligita kun la aŭtentaj eventoj en la trapista ordeno  “Ĉu historio superas fantazion”.
Ankoraŭ unu konfimenda periodaĵo. Nome ni ricevis samtempe  du lastajn numerojn de “Zagreba Esperantisto”. Antaŭ ol ernrigardi la nunjaran ni hodiaŭ mallonge koncentriĝu pri la 6-a pasintjara numero, kiu retrorigardas kaj resumas la Jubilean Jaron en la Kroata E-movado. Tiu ĉi numero tamen aparte pridkomentas unu el la plej gravaj aranĝoj, kiu estis la simpozio  dediĉita al la “Esperanto kaj Kroata Kultura Identeco”, kunorganizita de KEL kaj Filozofia Fakultato de la zagreba universitato, kiun simpozion persone aŭspiciis la kroata prezidento Stjepan Mesić. Riĉenhava raporto inkluzivanta salutparoladon de la prezidanto de la Organiza Komitato, prelegresumojn de 25 kontribunitoj kaj ampleksan konkludon konsistigas riĉan dokumentaron pri la novembra evento de la pasinta jaro. La alia detala raporto dokumentas – i.a. per la tekstoj de salutparoladoj  la lastan aranĝon de la jubilea jaro, kiu estis kunsido dediĉita al la 100-jariĝo de E-o en Kroatio, kunorganizita kun la zagrebaj urboaŭtoritatoj.  Aliaj informoj rilatas i.a. al eventoj, pri kiuj ni jam aliokaze informis,  kiel ekzemple apero de granda E-Kroata Vortaro, pro kiu ĝia aŭtorino Lucia Borčić ricevis la premion “Kalendulo”.