• Trarigardo de la E-Gazetaro - 01.06.2004
  • 01.06.2004
Universala Esperanto-Asocio eniris la periodon de balot-kampanjo ĉar jarmeze oni elektos ses novajn individuajn membrojn de ĝiaj aŭtoritatoj, nome komitatanojn B, kiuj oficos dum tri laŭvicaj jaroj. ONDO DE ESPERANTO dediĉas eĉ kvar paĝojn al ĉi tiu evento. En artikolo ĉerpita el LIBERA FOLIO oni substrekas, ke la nombro de la proponitoj estas ĉi-jare rekorde granda. Validas 16 kandidatiĝoj de homoj, kiuj sukcesis kolekti po dek subtenajn leterojn, oni do havas 2,67 kandidatojn je unu loko. Tioma konkurenceco igas esperi, ke elektiĝos vere kompetentaj homoj. ONDO DE ESPERANTO prezentis detale kvar kandidatojn, kiuj estas samtempe abonantoj de la revuo. Ni ne havas abonantojn, tial anstataŭ prezenti kandidatojn, mi elektis kelkajn erojn el la balot-programoj. Plej multaj koncernas kompreneble internan fortigon de UEA kaj plilertigon de ĝia agado. Inter tiuj tre racia ŝajnas la postulo, ke oni racie investu la kapitalon, inkluzive, se profitdone, en E-entreprenojn. Modernan epokon simbolas la propono, ke oni ebligu senpagan retan membrecon en UEA. Rilate eksterajn kontaktojn oni proponas interalie antaŭenigi esperantologion kiel universitatan fakon kaj fortigi kontaktojn kun neregistaraj organizaĵoj, precipe Internacia Asocio de Universitatoj. Se temas pri agado celanta difinitajn mediojn oni deziras interalie aktivigi la agadon de la virina komisiono, fondi artan fondaĵon por subvencii elstarajn artistojn el nepagipovaj landoj kaj agi por la uzo de Esperanto en familioj. Kun ĉiuj kandidatoj kaj iliaj programoj oni povas detale konatiĝi helpe de TTT-ejo de UEA.
Samartikole oni atentigas, ke inter 16 kandidatoj por komitatanoj de UEA estas nur du virinoj. Kvazaŭ reference al ĉi tiu fakto aperis en la sama ONDO DE ESPERANTO artikolo de Sten Johansson titolita „Seksa kaj aliaj ismoj”, en kiu la aŭtoro okupiĝas pri ekzisto de sociaj antaŭjuĝoj en Esperanta mondo. Li analizas interalie kovrilpaĝajn temojn de E-gazetaro. „Ne nur virinoj ornamas niajn gazetojn – li skribas. – Same rolas ekstereŭropanoj kaj gejunuloj, kies taskoj estas montri, ke la movado ne staras surrande de eŭropaj tombejoj. Ili kutime aperas anonime, sen informo pri agoj kaj faroj”. Johansson postulas do, ke ni strebu pli laŭkapable rigardi ĉiujn tri menciitajn sociajn grupojn. Laŭ lia opinio ne estas strange, „ke ekzistas rasismo, seksismo kaj aĝismo en la Esperanta mondo. Tio montras, ke ni malgraŭ ĉio estas normalaj homoj kun normalaj mankoj. Sed estus bone, se ni povus normale diskuti kaj kritiki tiujn sintenojn, kaj ĉesus ridindigi la homojn, kiuj atentigas pri ili”. La atentigo de Johansson estas evidente multe pli ampleksa kaj valoras konatiĝi kun la tuto de lia rezonado. Kaj apendice oni povus mencii, ke inter 16 kandidatoj por komitatanoj B estas sep ekstereŭropanoj, kvankam mankas inter ili triamondanoj, kaj sep homoj malpli ol kvardekjaraj, inkluzive du homojn malpli ol tridekjarajn. Ŝajnas do, ke ĝuste virinoj konsistigas latente la malplej fortan lobi-grupon.
Parton de ONDO DE ESPERANTO konsistigas Eŭropa Bulteno. Ĝi informas interalie, ke eŭropa parlamentano Marco Capatto, kiu favoras al la internacia lingvo, starigis oficialajn demandojn al la Eŭropa Komisiono lige kun la eldiro de komisionanino okupiĝanta pri kulturo, Viviane Reding, kiu konstatis, ke „multlingvismo inkludas tiujn lingvojn, kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj, kiuj spertas malfacilaĵojn, pro tio ke ni kreas apud ili artefaritajn lingvojn”. La deputito volas scii, kiel la Eŭropa Komisiono intencas gardi lingvan kaj kulturajn egalecojn en Eŭropo, laŭ kiuj kriterioj la Eŭropa Komunumo mezuros la rezultojn de siaj lingvo politikoj kaj ĉu la Eŭropa Komisiono intencas instigi la membrojn-ŝtatojn – aŭ agi mem – por plenumi la alvokon de Ĝenerala Konferenco de UNESCO (23 C/114) „...enkonduki studprogramon pri lingvo-problemo kaj pri Espeanto en siajn lernejojn kaj altlernejajn instituciojn”. La Komisiono devus respondi tiujn ĉi demandojn dum du-tri monatoj. Dume en la TTT-ejo de Viviane Reding oni povas legi, ke ŝi favoras la solvon laŭ kiu ĉiu junulo finanta lernejon devus koni du aliajn lingvojn krom la gepatra. Ŝin do verŝajne estos malfacile konvinki al la utileco de Esperanto.
En la sama revuo oni informas, ke UEA unuafoje decidis doni aŭspicion por reta projekto. Temas pri informa kaj morala subteno por volontula grupo gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org, nekomerca, senpage distribuata programaro, laŭfunkcie tre simila al la konata oficeja programaro de Microsoft. Por plenumo de ĉi tiu tasko necesas kompetentaj kunlaborantoj, kiuj estas nun serĉataj.
MONATO skribas interalie pri februara antisemitismo-seminario, okazinta kun partoreno de reprezentantoj de judaj komunumoj el Eŭropo, Usono kaj Israleo kaj ankaŭ de eŭropuniaj institucioj. La aŭtoro, Marko Naoki Lins, citas Romanon Prodi, la prezidanton de la Eŭropa Komisiono, kiu postulis dum la seminario, ke la eŭropaj registaroj pli severe poziciiĝu kontraŭ rasismo kaj maltoleremo. Por la kulturo de dialogo pledis ankaŭ la germana ministro por la eksterlandaj aferoj Joschka Fischer, kiu akcentis, ke „toleremo devas rezisti kontraŭ maltoleremo”. La raportinto substrekas, ke la seminario helpis restarigi pli da konfido inter judaj organizaĵoj kaj Eŭropa Unio.
Samnumere Zofia Banet-Fornalowa referencas al la ĉi-jara vastiĝo de la Eŭropa Unio kaj atentigas pri grava defio, kiun frontas la nuna Eŭropo: „konservi kaj flegi riĉan civilizan kaj kulturan heredaĵon de Eŭropo kaj samtempe malfermiĝi pere de edukado al aliaj kulturoj. Tiamaniere – ŝi opinias - foriros eŭropocentrismo kaj riĉiĝos eŭropa kulturo. Jen esenca premiso por antaŭenigi la neeviteblan kaj pozitivan mondointegradan procezon”. Sian tezon ŝi riĉigas per ekzemploj de pola-sudaziaj sciencaj kaj kulturaj kontaktoj, en kies disvolvado gravan rolon ludas la varsovia Muzeo de Azio kaj Pacifiko kaj ĝia direktoro Andrzej Wawrzyniak.
Garbhan MacAoidh prezentas al la legantoj de MONATO relative novan komunumon loĝantan en Irlando, nome islamanojn, kiuj komencis veni al ĉi tiu insulo nur en la 1950-aj jaroj. La artikolo enhavas interesajn ekzemplojn pri bona kunestado kun la novalvenintoj. La unua islama membro de la irlanda parlamento estis elektita en la 1996-a jaro ne pro influo de islamanoj, sed pro oridinaraj irlandaj voĉdonintoj. La ideon de harmonia kunvivado esprimas ankaŭ la nova moskeo kaj islama kultura centro en Dublino, malfermitaj ankaŭ en la 1996-a jaro. La arkitekto estis irlandano kaj la stilo de la konstruaĵo, kvankam tradicie islama, enhavas ankaŭ kelkajn keltajn nuancojn. Kaj la materialoj por la konstruo de la moskeo estis tute irlandaj. Tiu ĉi numero de MONATO estas do tre riĉa je materialoj prezentantaj internacian kaj interkulturan kunlaboron, kio certe donas al ĝi apartan valoron.
En la fino mi menciu ankoraŭ la plej novan numeron de ESPERANTO AKTUELL, en kiu troviĝas antaŭanonco pri la jam 75-a fondodatreveno de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Lige kun tiu ĉi jubileo oktobre okazos simpozio kun prelegaj kontribuoj de Ulrich Lins, Vilmos Benczik, Vera kaj Detlev Blanke, Heiner Eichner, Alex Kaefer, Herbert Mayer kaj Claude Piron. La simpozio estas pritraktonta la destinon de Esperanto en la politikaj-ideologiaj uraganoj de la pasinta jarcento, fokusante interalie la atenton al la sorto de Lidia Zamenhof, murdita en la koncentrejo Treblinka en la 1942-a jaro, kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo. Kio gravas, la unua parto de la simpozio estos germanlingva, ĉar ĝi celas ankaŭ neesperantistan publikon. Krom la simpozio okazos malfermo de porokaza ekspozicio en la muzeo, prezento de la noveldonita plena verkaro de Lidia Zamenhof kaj ankaŭ internacia Cseh-kurso por komencantoj. Okaze de la jubileo mi volas gratuli al la stabo de la Internacia Esperanto-Muzeo, kiu de tiom da jaroj persiste laboras.
Kaj en tiu ĉi gratul-etoso adiaŭas vin foliume via -
Wojtek Usakiewicz