• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 21.07.2009
  • Estas iom bedaŭrinda afero, ke lastatempe stokiĝis multaj E-gazetoj, kaj ilian enrigardon ni devas ŝovi por la postkongresa periodo. Eĉ ne estas tempo mencii ĉiujn titolojn, sed mi promessas retrorigarde pluki el ili la plej interesajn kontribuojn.

    Antaŭ momento vi aŭdis mallongan interparolon kun la prezidanto de ILEI, Radojica Petrović,  kun kiu lastvendrede tuj post lia veno al Krakovo,  eblis retrorigardi al la ĵus finiĝinta ILEI-seminario en Kinŝaso. En Krakovo estis plezuro krome renkontiĝi i.a. kun Stefan McGill, la kunredaktoro de “Juna Amiko” kaj kun Josip Pleadin, la ĉefa redaktoro de  “Zagreba Esperantisto”. Ne senkaŭze mi mencias lian nomon – krom la bona motivo aludi al la krakova renkontiĝo – ĉar la unua nunjara numero de tiu ĉi interesa E-periodaĵo havas lian raporton el Pollando faritan jarkomence “Renkonte al ILEI-Konferenco”. La aferkerna, teksta parto de lia artikolo kun multaj akompanaj fotoj  igis la legantojn de “Zagreba Esperantisto” la plej bone antaŭinformitaj pri la konferenco okazanta en la jaro de la 60-jariĝo de ILEI.

    Kompreneble tiuj informoj ĉiunumere troviĝis en la “Internacia Pedagogia Revuo”, ĉefe kiel komunikoj.  Tamen la 2-a numero de IPR atinginta nin fine de junio enhavas krome la intervjuon kun la rektoro de la konferencejo, kiun faris ĝuste Josip Pleadin kun Małgorzata Komarnicka.

    La priparolata numero de IPR enhavas kelkajn meritantajn apartan atenton artikolojn. La komenca venis el sub la plumo de Dennis Keefe, en kiu la patro de la lingvaj festivaloj lanĉas novan ideon pri nova, dufaza modelo por Esperanto-lernado kaj instruado. Liaopinie valorus rekoncepti la nunan skemon de la lingvoinstruado en la E-komunumo por en la unua fazo komplete ellerni la lingvon dum en la dua pere de E-o lerni pri la mondo, socio, literaturo, fakaj temoj. La aŭtoro kompreneble ne limiĝas al kelkaj teoriaj rimarkoj, sed per multaj ekzemploj kaj sufloroj bildigas, kiel tio povus funkcii. La ĉefa ideo estas adiaŭi la ĝisnunan triŝtupan modelon de la lingvolernado en la E-komunumo, kiu praktike finiĝas je la unua, kaj en esceptaj kazoj je la dua instrunivelo – por progresintoj.

    Tre interesaj – kvankam alispecaj - pripensoj troviĝas en la artikolo de Humphrey Tonkin, alude al lia gastestado en Harvard por dividi siajn ideojn pri lingvo,  kiel socia fenomeno en la kunsido de lingvoprofesoroj kaj lingvoinstruantoj al studentoj.  Kiel reliefigas la aŭtoro: “bedaŭrinde, tamen, en Harvard kiel aliloke, nek tiuj, kiuj instruos aŭ instruas lingvojn en universitatoj, nek tiuj, kiuj tion faras aŭ faros en elementaj kaj mezaj lernejoj, studas aŭ studis lingvojn el socia vidpunkto….   Kaj sekve: “Mia vidpunkto pri lingvoj (mi diris) venas grandparte el miaj Esperantaj spertoj. […] Parolante pri tiu sperto kun tiuj grupoj de profesoroj kaj instruistoj mi venis al interesa kaj fulme trafa konstato – ke E-o kondukas al kompreno pri la funkcio de lingvoj – kompreno, kiu estas pli bone adaptita al la moderna realo ol tiu kompreno pri lingvoj daŭre transdonata de tradiciaj lingvoinstruistoj al iliaj lernantoj. Lernante kaj uzante E-on oni neeviteble vastigas sian difinon de la fenomeno lingvo”  – fino de la citaĵoj.

    Krom tiuj ĉi ideospronaj artikoloj la 2-a nunjara numero de IPR liveras multajn aliajn legindaĵojn de aŭtoroj, kun kiuj eblis konatiĝi pere de la revuo jam pli frue. Ĉi-numere Luiza Carol dividas siajn spertojn pri la lingvolernado pere de kuirarta kurso. Svetlana Morŝniĉenko  per plia paŝo proksimigas sian lingvoinstruadon per poezio. Krome legindas aliaj interesaj spertodividoj sur la instruista kampo, recenzoj kaj informoj el la landaj sekcioj.

    Tiuj, kiuj ne havis la eblecon antaŭkonference aŭ antaŭkongrese legi la 2-an nunjaran IPR ne bedaŭru.  La plimulto de la kontribuoj ankaŭ postkongrese konservos la freŝecon de la ideoj.