• Trarigardo de la E-Gazetaro - 08.06.04
  • 08.06.2004
Nur antaŭnelonege en niaj elsendoj ni prezentis iom ampleksan interparolon kun Humphrey Tonkin, UEA-vicprezidanto respondeca interalie pro kulturaferoj. La unuan parton de tiu interparolo konsistigis problemoj ligitaj kun la E-tradukado. Temas pri temoj proksimaj al multaj adeptoj de la Internacia Lingvo – ĉar ĉiuj ĉe certa etapo de sia aktivado frontas la traduktaskon, iuj tamen poste aparte al la tradukado sin dediĉas. Kompreneble estas io alia fari malgrandan interparolon – la alia – verki studon pri la tradukarto. Kaj ĝuste tian studon el sub la plumo de Tonkin ni trovas en la lasta numero de „Literatura Foiro”. Se iu – post tiu interparolo - ekhavis apetitan je tiu ĉi temo nun al tiu ni rekomendas trankvile legi la lastan „Literaturan Foiron”. Tonkin ĥierarĥigas kaj reliefigas aferojn ligitajn kun la spertoj de multaj el ni, por kiuj la tradukado estas la ĉiutaga okupo, prezentas kelkajn vojmontrilojn al tiuj, kiuj ŝatus pri la tradukado okupiĝi kaj bezonus kelkajn atentigojn. La aŭtoro cetere ne referencas sole al la propraj spertoj, sed ankaŭ citas teoriistojn kaj praktikistojn nacilingvajn kaj esperantajn. Evidente multan atenton Tonkin donas al la propraj tradukspertoj, aparte koncentriĝante pri sia lasta traduko, „Henriko Kvina” de Ŝekspiro. Mi citas: ...”mia espero estis ne nur fari tradukon, kiun oni povus ludi, sed ankaŭ kontribui al ia tutmonda kulturo de Shakespeare...... Se la historio de esperanto estas historio de daŭra internaciiĝo – de Varsovio kaj la Rusa Imperio en la komenco ĝis Afriko kaj Azio nuntempe – ankaŭ la fenomeno de Shakespeare estas internacia fenomeno. Kiam internaciiĝinta lingvo renkontas internaciiĝintan dramverkiston temas pri unika kultura kombinaĵo” – fino de la citaĵo. La lasta „Literatura Foiro” ne sole per la kontribuo de Tonkin donas la atenton al la arto traduki. Ni havas la eblecon konatiĝi kun la ŝekspirologo en la bulgara literaturo, Valeri Petrov, kiu tradukis en la bulgaran la tutan verkaron de Ŝekspiro. El lia intervjuo mi tute aparte dezirus citi tiun opinion, kiun certe kundividas ĉiuj, kiuj pri la tradukado okupiĝas, aparte se temas pri tekstoj literaturaj, nome ke „la tradukado estas la plej profundiĝinta legado de certa teksto, do ĉio estas nova por mi. Tre ofte mi malkovris profundaĵojn kaj belojn, kiujn antaŭne mi ne estis rimarkinta”. Do, ĉio ĉi dank’ al la traduko! Samnumere en „Literatura Foiro” pri traduka ĝenero kaj ĝia signifo en la E-literaturo skribas ankaŭ Giorgio Silfer – donante la atenton al tri korifeoj de tiu ĉi arto Kabe, Kalocsay kaj Newall, atentigante ke la tradukoj el la mondliteraturo restas kaj restos la fundameno de la traduka ĝenro ne nur en Esperanto”.
Maloftas E-revuoj, kiuj ne klopodus ja traduke prezenti al la leganto almenaŭ specimenojn de sialanda literaturo. Ne aliel estas, se temas pri „Irana Esperantisto”, kies printempa numero ĵus atingis nian redakcion. Jen ni trovas specimene poezitradukojn, jen diversĝenran prozon, jen parolado-fragmentojn de persaj saĝuloj kaj mistikuloj, kiuj ebligas al la leganto mergiĝi en la riĉon de la tute aparta kultura regiono, sperti tion, kion signifas la tradukarto kiel la transpontanto de malsamaj kulturoj. Koncerne ĉiujn ĉi tradukojn el la „Irana Esperantisto” mi ŝatus rekte citi la opinion de la menciita jam bulgara tradukisto: „..per la tradukoj de la grandaj – sed ankaŭ de ne tiom grandaj – literaturaj verkoj efektiviĝas granda parto de la osmozo inter la diversaj naciaj kulturoj”.
Tamen la printempa – la novjara laŭ la valida en Irano kalendaro - numero de la „kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto” ebligas konatiĝi ne nur kun la riĉo de la persa literaturo, fiolozofia penso. Ni ankaŭ pere de pluraj artikoloj – tradukaj aŭ aŭtoraj ekscias ĉe la fonto - por tiel diri - pri la socia realo en tiu ĉi lando kaj la mondparto jen per rememoroj de afganaj rifuĝintaj infanoj en Irano, jen ekciante pri la rolo de la internaciaj organizoj en Afganio. Tamen la plej korskuaj estas tiuj, kiuj estas dediĉitaj al la virinoj. Kaj evidente ilia sorto – kiel sekvas el du apudaj artikoloj diametre estas malsama en Afganlando kaj en Irano. Dum la unua, te. afgana estas kiel reliefigas la titolo „la plej mallibera virino en la mondo”, la alia en Irano havas la eblon partopreni en la soci-ekonomia vivo. Kompreneble ilia sorto ankoraŭ multe diferencas disde la situacio de virinoj en la eŭropaj landoj – sufiĉas nur mencii iun statistikaĵon, ke en la 1997 jaro nur 5,2 procentoj da virinoj troviĝis en la parlamento dum viroj preskaŭ 95-procente – kvankam tiu ĉi kampe – kiel ni legas - oni notas konstantajn progresojn. Apartan alrigardon al la virina pozicio en Irano donas la rememoroj de Tereza Kapista el Serbio – ĉar kvankam ŝi evidente koncentriĝas en sia artikolo pri sia laboro tie kadre de UEA-programo „Lingvo de la paco” – ja la bildo de klereiĝemaj iranaj kaj afanaj junulinoj kaj virinoj estas tre klara. Cetere menciindas, ke pluraj tradukoj kaj artikoloj en la revuo devenas el sub la plumo de iranaj esperantistinoj. Kompreneble en la irana movado ne mankas viroj kaj ĝuste la priparolata numero proksimigas al ni la elstaran figuron de Aref Azari – honora membro de UEA, edukanto de multaj gesamideanoj kaj aŭtoro de fama esperanto-persa-esperanto vortaroj.
La foto de alia persono grave meritiĝinta por la E-movado, sed ĉi-foje el Japanio videbliĝas kovrilpaĝe de la komuna gazeto de Kansaja Ligo de Esperanto-grupoj, „La Movado”. Kvankam temas pri la japanlingva artikolo estas tute sendube, ke temas pri la kompletigita Plena Verkaro de Ludoviko Lazaro Zamenhof de Ito Kanzi. La foto – kiu prezentas momenton de nia interparolo vekas ĉe mi evidente multajn neforgeseblajn remomorojn pri rekta renkontiĝo kun li kaj pri la printempa vizito en Japanio. Sed ankaŭ aliaj artikoloj memorigas apartajn temojn levitajn dum tiu ĉi vizito. La rubrikon >Kajero libervola< Akira dediĉas al la problemoj de „Profundaj legado kaj aŭskultado” - kiel vojo al la progresoj en la lingvo-kono. Eble ne ĉiam oni vere konscias kiom multan penon frontas ekstereŭropaj esperantistoj por brile ekregi la lingvon. Eble eŭropaj komencantoj ne ĉiam sufiĉe persistas. Akira ĉiukaze priskribas siajn spertojn por akiri la progresojn – reliefigante tion, kio esencas en la studprocezo –„lernolibron oni ne devas tralegi, sed tralerni”. Kvankam Akira skribas en segmento pri aŭskultado pri la aŭskultado de kompaktaj diskoj akompanaj al la kursolibro – ja tiu temo proksimas al ni en Pola Radio, kiuj eĉ al la komencantaj aŭskultantoj rekomendas adan aŭskultadon de niaj elsendoj. Ja ĉiutaga originala programo liveras pli da riĉa lernebla materialo kaj puŝas komencanton al pli aktiva aŭskultado de la parolata lingvo. Nu, sed tiun rimarkon mi faras nur marĝene.
Sed la junia numero de „La Movado” alportas ankoraŭ iun kroman interesan artikolon, kiu strikte ligiĝas kun la temo „la tradukarto”. Temas pri la teksto de Laulum, kiu skribas pri sia elĉinigo de la mondvaste konata ĉina klasikaĵo „Ĉe akvorando”, kiun oni konsideras unika majstra verko pri la ĉina popolo, kiu kreiĝis en la daŭro de 400 jaroj. Povas esti, ke iuj el niaj geaŭskultantoj konas ĝin en sia propra nacia lingvo. Mi tamen por fideli al la gvidmotivo de nia trarigardo donu apartan atenton al tio, kion Laulum diris pri sia elĉinigo: „Por fari mian esperantan version fidinda kaj facile alirebla eĉ por lernantoj de Esperanto mi uzis relative simplan kaj klaran lingvon kaj aldonis al la teksto centojn da piednotoj pri aludoj pri historiaj epizodoj kaj personoj. Ĉar hodiaŭ pli kaj pli multiĝas studantoj de la ĉinaj lingvo kaj lieteraturo mi volas ke ankaŭ mia esperanta teksto donu helpon al tiuj, kiuj volas studi la originalon de tiu romano”. Jen laŭvica konkreta briketo al la diskuto pri la rolo de Esperanto en „osmozo inter la diversaj naciaj kulturoj”, pri la tradukado pere de esperanto, en kiu – kiel rimarkigis William Auld, citita de Humphrey Tonkin „tradukantoj en kaj el esperanto ĝuas specialan avantaĝon: ili tradukas en kaj el la propra lingvo”.
Barbara PIETRZAK