• Vizitu Pollandon - Kłodzko-regiono
  • 08.06.2004
Iu el niaj geaŭskultantoj petis, ke ni fojfoje informu pri polaj kuraclokoj. Tio ne estas facila demando, ĉar tiuj lokoj multas en Pollando. Pasintsemajne ĝenerale parolis pri ili nia kolego. Hodiaŭ tamen ni volas prezenti la tutan kuraclokan regionon, kiu troviĝas en la sudokcidenta parto de la lando, en la valo de Kłodzko. Unuflanke fermas ĝin la Tablo-montoj – aliflanke la masivo de la monto Śnieżnik.
La troviĝanta en la sudokcidenta parto de Kłodzko-regiono Lądek-Zdrój, ĉe la piedoj de la Oraj Montoj estas la plej malnova kuracloko en Pollando. Pri ĝia longa historio atestas la mezepoka pun-piliero, gotika ponto, barokaj skulptaĵoj kaj kapeloj, novrenesanca urbodomo kaj malvastaj pavimitaj stratoj. En pluraj sanatorioj la kuracatoj sanigas reŭmatismajn malsanojn, malsanojn de movorganoj, de haŭto kaj de la sangocirkulado. La trinkejo >Wojciech< ofertas al la turistoj sian salubran akvon por nur unu zloto.
En la centra kaj la okcidenta partoj de Kłodzko-valo laŭe de la internacia aŭtovojo E-67 troviĝas laŭvicaj kelkaj popularaj kuraclokoj. La unua inter ili estas Polanica-Zdrój. Ĝi logas per pitoreskaj panoramoj kaj samtempe per riĉenhavaj fontoakvoj. Aparta fierindaĵo de la urbo estas la loka promenejo laŭe de la rivereto Bystrzyca Dusznicka, kiu fluas tra la urbo. La vizitkarto de Polanica estas la kuracloka Parko, en kiu krepuske eblas admiri la kolor-lumigitan fontanon, kies akvoŝprucoj estas koordinitaj laŭ la taktoj de muziko. La domina en Polanica estas >Granda Pieniawa< – antikveca trinkejo de salubraj akvoj el la 1913-a jarcento. Same kiel en aliaj kuraclokoj de la regiono eblas de tie ĉi fari interesajn ekskursojn. El Polanica nepre al Wambierzyce, la loko de religia kulto, nomata la pola Jerusalemo. Troviĝas tie baroka baziliko, kalvaria itinero kun 74 kapeloj kaj ligna kripeto el la 19-a jarcento kun moviĝantaj figuroj.
10 kilometrojn okcidente for de Polanica troviĝas Duszniki Zdrój. Ĝia populareco ligiĝas kun la figuro de Fredriko Chopin, kiu ekde sia 16-a vivojaro estis tie ĉi ofta gasto. Omaĝe al lia memoro ekde la 1946-a jaro meze de aŭgusto okazas ĉi tie Internacia Chopin-Festivalo. Aldonendas, ke en Duszniki eblas kuraci kormalsanojn kaj ginekologiajn problemojn, malsanojn de la spir- kaj digestosistemoj kaj ankaŭ ostoporozon.
20 kilometrojn for de Duszniki troviĝas laŭvica kuracloko Kudowa-Zdrój. Tie aparte atentinda estas >Akvoparko< – la akvokomplekso adaptita ankaŭ por personoj neplenlertaj. Proksime de Kudowa troviĝas interesa loko Czermna kun vizitinda krani-kapelo. Nome sur ĝiaj muroj kaj volbo troviĝas dense lokitaj veraj homaj kranioj kaj ostoj, onidire devenantaj el la tridekjara milito. La plej nova vidindaĵo estas multe pli serena, temas pri la loka Muzeo de Ludiloj.
Barbara PIETRZAK