• Vizitu Pollandon - MUSZYNA
  • 08.06.2004
La loko Muszyna, kiel ankaŭ la samnoma komunumo situas pitoreske inter la montaraj pintoj kaj rojoj sude de la vojevodio Nowy Sącz (la suda Pollando) en la montoĉeno Beskidy. Plimulto de la vilaĝoj, kiel ankaŭ Muszyna mem situas ĉe la pola-slovaka limo en la valo de Poprad-rivero. La plej alta pinto de la regiono: Jaworzyna Krynicka – egalas al 1114 mil metroj super la marnivelo. La regiono karakteriziĝas per milda, montara klimato – kiu sanige efikas je malsanoj de la spirvojoj kaj imuna sistemo.
Origine ekzistis tie limgardejo protektanta la komercan vojon al Hungario. La unuan fojon ĝi estas menciita en dokumento el la 1209-a jaro. Poste ĉirkaŭ la fortreso plukonstruiĝis vilaĝo, kiu evoluis ĉefe dank’ al la profitdona komerco. Ĝis la 1781-a jaro ĝi estis posedaĵo de krakovaj episkopoj. Post la 1-a dispartigo de Pollando Muszyna ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto. En la 1876 oni establis tie la fervojlinion, kiu kondukis de Tarnów tra Muszyna ĝis Koszyce. Komence de la 20-a jarcento laŭvica fervojlinio ligis ĝin kun Krynica. Dank’ al la salubraj proprecoj de la lokaj mineralaj akvoj en la 1930-a jaro oni atribuis al ĝi la statuson de kuracloko.
Dank’ al sia alloga situo Muszyna kaj la tuta regiono de jaroj logas plurnombre turistojn kaj kuracatojn. Vintre logas ilin skiistaj telferoj kaj kuritineroj. Vespere eblas ripozi en lokaj kafejoj kaj dancejoj. Multe pli da ripozeblecoj logas somere. La gastojn de Muszyna kaj la regiono invitas turismaj itineroj por marŝantoj kaj biciklantoj, banejoj en Szczawnik, Powroźnik kaj Muszyna kaj atrakciaj koĉerpromenejoj, krome la ebleco praktiki la pluzurrajdadon. La ŝatantoj de sportoj trovas tie la eblecon praktiki tenison, futbalon, atletikon, ili povas naĝi en subtegmentitaj naĝeĵoj. Favorajn kondiĉojn por aktiva ripozo fone de la naturo trovas tie ankaŭ fiŝhokantoj kaj fungoplukantoj.
Senduban atrakciaĵon konsistigas libere uzeblaj mineralaj fontoj, kiuj forigas soifon eĉ dum plej arda somero. Kun la multjarcenta historio kaj tradicio de la regiono eblas konatiĝi en la regiona muzeo. Entuziasmulojn de antikvaĵoj interesos tutcerte itinero laŭ la spuroj de iama Muszyna-ŝtato – en kiu eblas rigardi kaj la ruinojn de kastelo el la 14-a jarcento, biedndomon de starostoj, gastejon kaj troviĝantajn en la lokaj vilaĝoj iamajn grekokatolikajn kirketojn. La naturŝatantoj trovas tie la eblecon ĝui didaktikajn promenojn laŭ la padoj de la kverka rezervejo, kiu troviĝas preskaŭ en la centro de Muszyna mem.
Ĉirkaŭe de la kuracloko kaj fama pola ripozejo etendiĝas interesaj arbaroj apartenantaj al la strikta kaj parta arbarrezervejo, en kiuj eblas renkonti eĉ 250-jarajn ekzemplerojn de kverkoj, fagoj, abioj kaj karpenoj. Kaj kvankam ni nur skize povis rakonti al vi pri Muszyna – por la fino ni nur aldonu, ke la unuaj spuroj de la homa aktivado en ĉi tiu regiono radikiĝas jam en neolito.
Gabi KOSIARSKA