Ankoraŭ dum la lasta aŭgusta semajno atingis nin la duobla, 8/9-a numero de “La Ondo de Esperanto”, kio ebligas konfirmi la aperigoakuratecon de tiu internacia revuo en Esperanto. Kvankam ĝian kovrilpaĝon ornamas la ridetantaj gejunuloj kunvenintaj en la ĉeĥa Liberec la ĉefa raporta atento estas donita al la 94-a UK en Bjalistoko. Jam dorse de la kovrilpaĝo kelkaj fotoj de Andrzej Sochacki reportas la leganton al la nunjara kongresurbo kaj tuj apude precipe tiu, kiu ne venis por la plej granda esperantista asemnbleo de la jaro ricevas raportan alrigardon de Jukka Pietiläinen. Objektivan, sobran, pozitivan en kiu li ne evitas mencii ankaŭ kelkajn organizajn stumbletojn, sed prave elstarigante la engaĝiĝon de la urboaŭtoritatoj al ĝia sukcesigo. Jukka Pietiläinen pravas, ke nun de la tutmonda esperantistaro dependas ĉu la atento donita de la urbo fare de ĝiaj aŭtporitatuloj daŭros. Mi tamen ĝustigus difinon de la lokaj vandaloj naciistoj aŭ ekstremistoj dum prefere temis pri lokaj bubaĉoj, revantaj pri famo, eĉ fifamo je ĉiu prezo. Kvankam la raporto pri la lasta pola UK prenas la unuan lokon, tuj sekvas aliaj raportoj – jen de Marek Blahuš pri la ĉeĥa IJK, sekve pri la kongreso de blinduloj en la pola Muszyna kaj pri la ekumena kongreso en Vroclavo. Verdire el inter polaj aranĝoj ĉirkaŭkongresaj iom mirigas manko de tiu pri ILEI-konferenco en Krakovo, sed la numero alflanke kiel ĉiam tre riĉe spegulas E-eventojn el la somera periodo, kiel Somere, BET, KEF, FREŜO, Artoŝoko, TREP, ĈEP k.a. La informoj ne koncentriĝas sole pri Eŭropo – do jen la leganto ekscias pri sukcesaj E-kongresoj en Meksiko kaj Brazilo, kurskunveno en Mongolio, Brazila E-kongreso. Denove dank’ al “La Ondo” leganto ricevas la plej plenan alrigardon al vera vivpulsado en la E-komunumo.
En tiu ĉi kunteksto aparte interesa estas la kontribuo de Lu Wunsch-Rolshoven rilatanta al la statistiko de E-renkontiĝoj iugrade reage je la juniaj asertoj de Komitatano Z. Ni ligante min al ĉi-lastaj mi ŝatus tamen citi liajn opiniojn pri la nombrecojn de UK-oj. Nome laŭ Lu Wunsch-Rolshoven en la periodo ekde la 1990 ĝis nun la frekventeco de ili ondumas, sen klare videbla tendenco; la pli malgrandaj kongresoj okazas ĉefe ekster Eŭropo, kiuj cetere kompare kun pli frua tempo plimultiĝis. Eĉ pli interesa – ĉar sobra kaj ne sensaciŝerca estas lia sufloro, kiel prijuĝi la evoluon de E-ujo. Kiel li atentigas “La statistiko de Esperantujo bezonas indikojn el multaj diversaj kampoj. [….] En multaj kampoj okazas kresko – aldone al germanaj renkontiĝoj ekzemple en la muzikeldonado, ĉe denaskuloj kaj en Afriko”. Membronombroj de asocioj estas escepto, preskaŭ ĉio alia evoluas kontentige”.
Nu, sendube restas zorgo pri la membreco, kvankam sendube por multaj apenaŭ estas bezonaj asocioj. Mi aldonus, eble en la ĝisnuna formo?!
La nuna numero de “La Ondo” en la korespondaĵo el Bruselo sian atenton dediĉas al la nova lingva leĝo en Slovakio. Se ĉiu el similaj leĝoj devus kapti nian atenton en la kazo de Slovakio la afero ne estas tiom simpla. Per favoro de la slovaka suferas la lingvoj de minoritatoj kaj etnaj grupoj, kiel ni legas. Akran kritikon formulis rilate ĝin la eŭropa eŭrodeputito el Germanujo Michael Gahler. Liaopinie “Slovakio atencas la komune respektatajn normojn de la Eŭropa Unio kaj malrespektas la respektivajn rekomendojn de la Konsilio de Eŭropo, kiu antaŭvidas uzadon de minoritatj lingvoj” – fino de la citaĵo.
El la aŭgusta/septembra numero ni rekomendu krome la finan parton de la artikolo de Petro Stojan pri la unua tempo de Esperanto kaj rubrikon “Nia trezoro” en kiu Halina Gorecka memorigas la revuon “El Popola Ĉinio”, malaperintan en la 2-mila jaro, sed por multaj iam flaga propagandilo por la ekstera mondo.
Pli frue ol “La Ondo” la redakcion atingis, cetere la unuan fojon - do dankon al Paulo Branco, la redaktoro - la aŭgusta numero de “Esperanto aktuala”. Temas pri monata informilo de E-ista Brusela Grupo. Fakte en ĝi la bjalistoka UK speguliĝas sole per kelkaj rememoraj fotoj, sed en la etoson de la jubilea jaro kaj la kreinto de la lingvo enkondukas la enrigardo en libron pri la nepo de Zamenhof. Cetere la bulteno abundas pri fotoraportoj kun la partopreno de pli al malpli multnombraj membroj de la brusela grupo – komencante de vizito ĉe ge-sanoj Demonty, tra Skota E-Kongreso, la pola ĈEP, FREŜO, BET. Multaj eventoj kaj okazĵoj eĥas per citaĵoj de la GK-oj de UEA aŭ el aliaj retejoj, ĉi-numere multe brazilaj. Multaj raportoj kvankam ne rekte ligitaj kun konkretaj E-eventoj kompletigas la bildon de kluba vivo, kiel la raporto de Konstantin Demianenko el Ukrainujo. Lia vojaĝitinero, ĉe kiu troviĝis Bruselo kaj Brusela E-grupo gravaparte disvolviĝis en la najbara Francujo. En tiu agrabla bulteno ne mankas literatura paĝo kaj lernofolio kun la nomoj de vestoj, kiuj en tiu eldono prefere indikas la proksimiĝantan aŭtunon. Ĝi venos jam en septembro. Septembre rekomenciĝos ankaŭ – kiel ni legas – la tradiciaj esperantaj mesoj en Bruselo, post kiuj oni povas daŭrigi la kunestadon en agapo-etoso. La foto de la ridetanta Sandra Schweder, unu el la plej novaj membroj de EBG laŭ mi estas la plej bona varbilo por vastigi klubajn, grupajn, asociajn vicojn.
Pro la feria paŭzo apud mia komputilo la stoketo de la E-gazetoj ne multe degelis, sed verdire la lastan fojon ni foliumis la E-gazetojn en julio, do tio estas evidenta. Mi proponas retrorigardi al la julia numero de “La Revuo Orienta”, en kiu ĉefloke sur la klerigaj paĝoj Ulrich Lins el Germanujo rakontas pri sia proksimiĝo al Zamenhof, kiu sekvis el interesiĝo pri laboro kaj verko de du ekstergermanaj esperantistoj N.Z Maimon kaj Ludovikito. Multaj kontribuoj en la julia numero de JEI-revuo ligiĝas kun la gubernio Yamanasi, en kiu okazos en oktobro la 96-a Japana E-kongreso. Informoj pri ĝi, sed ankaŭ pri japanaj kongresoj en du sinsekvaj jaroj aperas ankaŭ en la rubriko dediĉita al JEI-aktivado.
El Japanio venis ankaŭ la du lastaj numeroj de “La Movado” – la julia kaj aŭgusta. Ambaŭ enhavas konstantajn E-kontribuojn. Ĉiu tamen rubriko “Kajero Libervola” traktas malsamajn temojn. En la julia OKI Keimei, instruonto dum la septembra Friska Lernejo rakontas pri sia antaŭvizito en la Gubernia Centro de Osako por Eksterdoma Agado de Gejunuloj, kiu pro sia situo proksime al naturo instigas havi baldaŭ lecjonhorojn ekstere inter la arboj kaj friska venteto. GOTO Miwa en la numero aŭgusta prezentas laŭvican scenon pri sia funkciado kiel la patrino, en kiu tenereco miksiĝas kun iritiĝo spite la deziron esti perfekta panjo.
“Gazeto Esperanto” de la E-ista Grupo de la franca Le Mans en sia triobla aprila-maja-junia numero referencas al historio, al la historio de la e-ista grupo de La Sarthe, sed plimulto de la spegulaj tekstoj francaj kaj esperantaj rilatas al la nuntempo. Verdire iu el la interesaj informoj historiaj el la loka gazeto de antaŭ pli ol 100 jaroj firme radikas en nuntempo, ĉar la informo pri la dresdena UK kaj la prezentita dum ĝi “Ifigenio en Taŭrido” troviĝis en gazeto, kiu subtavolis malnovan tapetpaperon.
Mian apartan intereson en la lasta numero de “Gazeto Esperanto” sendube kaptis la intervjuo kun Henriette Walter (kiu prelegis dum Zamenhofa solenaĵo en la pariza Unesko-sidejo la 15-an de decembro). Specialisto pri la franca lingvo ŝi klare deklaras sin pri la riĉiga rolo de la francaj dialektoj, kaj rimedon por protekti la lingvodiversecon en Francio ŝi vidas en la instruado de regionaj lingvoj unue antaŭ la fremdaj. Interesaj estas la rezonadoj de Jean Marin pri la ligoj inter lingvo kaj milito per kiuj evidente li alcelas Esperanton, kiel unusolan lingvon, kiu ne kaŭzas menstrudon.
Nu kaj por ni aparte atentokapta estas meditinda, aŭskultinda… vidpunkto de profesoro Jo Haazen pri radioelsendoj en Esperanto, prave persvadanta, ke “se vi ŝatas E-on, se vi amas vian infanon, pruvu, ke vi faras ĉion, por ke ĝi postvivu”. Temas pri tio, kiel plurfoje kaj diverloke akcentas profesoro Jo Haazen, ke la informoj pri la radiostacioj elsendantaj en Esperanto aperu regule en la E-gazetaro, kiel iam.