• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 08.09.2009

La aŭgusta numero de “Esperantolehti”  estis sendube la unua periodaĵo, en kiu ni trovis kelkajn retrorigardajn referencojn al la plej gravaj someraj eventoj, inter kiuj sendube la 94-a UK prenis apartan lokon. En “Esperanta Finnlando” ĝi eĥas per la represo de la kongresa rezolucio kaj reredaktita teksto el “Libera Folio”  pri vandaloj en UK. Nu, espereble la finnaj partoprenintoj de la kongreso havas iom pli vastalrigardan sperton pri la jubilea UK. Ankoraŭ unu el la kongresoj en Pollando eĥas en la periodaĵo de finnaj esperantistoj,  nome la kongreso de LIBE, kiun kiel prezidanto gvidos ekde nun finno Arvo Karvinen. Kiel ni ekscias en la plej proksima 4-jara periodo la agado de LIBE koncentriĝos pri edukado, junularaj renkontiĝoj, informado kaj ekonomio – kiel ni legas - se eble ekologia. “Esperantolehti” spegulas  amplekse  la jubilean, 10-an kurson en Valaamo ne nur per raporto de Tiina Oittinen, sed ankaŭ komentoj de du el ĝiaj partoprenintoj. La alia aranĝo raporte kaj fote prezentita estas la 45-a BET okazinta en julio en Estonio. La raportinta pri la aranĝo - la unuan fojon okazinta antaŭ 50 jaroj - Robert Bogenschneder atentigis, ke “BET bone plenumas la rolon integri esperantistojn kaj amikojn el baltaj landoj, inter “okcidento” kaj Rusio ĉirkaŭ la Balta Maro”. Alia aranĝo riĉe raportita en la aŭgusta “Esperantolehti” estas la 9-a KEF en Danio ankaŭ per etaj inervjuoj kun kelkaj kontribuantoj, kiel Sten Johansson, Solotronik, Ĵomart, Nataŝa kaj Karina kaj JoMo. Finnaj esperantistoj apartenas al tiu grupo, kiu preskaŭ ĉiujare okazigas turneon de eksterlandaj esperantistoj. Antaŭkongrese en Finnlando gastis Taeko Osika el Japanujo kaj unu el ŝiaj tieaj estadoj eĥas en la raporto de Saliko. La alia gasto de Finnlando en la ĵusaj tagoj estas Istvan Morocz kaj tutcerte li estos unu el la gastoj de la tradiciaj Aŭtuna Tagoj, kiuj post kelkaj tagoj okazos en Pori.

Mian apartan intereson ĉi-numere kaptis raporto pri tri gazetaraj kontribuoj flanke de konataj finnaj esperantistoj en la finna gazetaro, kiujn  resumas Jukka Noponen,  nu kaj riĉa utiligo de la GK-oj de UEA en la konciza formo. Do sendube finna esperantisto estas bone informita pri la agado de la tegmenta asocio.

Dum la kongresaj tagoj en Bjalistoko multaj el ni ricevis la specialan numeron de “Bona Volo”, la revuo de la ekumena spiritualeco. Multaj informoj do koncernas la aktivadojn de Legio de Bona Volo aŭ ĝian starpunkton rilatan al aktualaj defioj, kiel  la nuna ekonomia krizo. Multaj el esperantistoj aktivas por disvastigi la mesaĝon de LBV aŭ ĝian aktivadon,  kiel ni ekscias el la raportetoj el tiaj landoj, kiel Argentino, Japanio, Norvegio, Ĉeĥio, Belgio,  Aŭetralio, Serbio. La numero amplekse raportas pri la partopreno de LBV en la UNO-aranĝo celita preventon de la disvastiĝo de aidoso. Speciala temo de la priparolata numero de “Bona Volo” estas Zamenhof Jaro lige kun la 94-a UK en Bjalistoko. Estas iom konsternige legi en la artikolo “Zamenhofa Jaro Esperanto kiel paca ponto” pri Bjalistoko >nuntempe apartenanta al Pollando< iom forgese, ke la urbon establis polaj magnatoj. En la naskiĝomomento de Zamenhof ĝi estis distrikta urbo en Grodno Gubernio establita de la cara Rusujo sur la terenoj akaparitaj de la 1-a Respubliko, alivorte la Reĝolando de Ambaŭ Nacioj, te. la Pola Reĝolando kaj Granda Litova Princolando. Alia ĝustigenda informo rilatas al la oficiala lingvo de Pollando. Kiel ni legas ĝi >estas la pola, sed ankaŭ la germana estas parolata<. Tiu informo samtempe veras kaj trompas. Konfirmite,  la oficiala estas la pola, kaj siajn naciajn lingvojn uzas reprezentantoj de diversaj malplimultoj, kiel germanoj, ukrainanoj, belarusoj k.a.

Pasintsemajne retrorigarde al la stokiĝintaj E-periodaĵoj ni menciis la  julian kaj la aŭgustan numerojn de “La Movado”, la komuna organo de Kansaja Ligo de E-Grupoj. Hodiaŭ antaŭ mi la plej nova, septembra numero, kiu konservas la kutiman skemon. Do la leganto – almenaŭ de la esperantlingvaj paĝoj – ne trovas en ĝi referencojn al la 94-a en Bjalistoko. Krom la kutima  literatura segmento ligita kun la ĉefverko “Rakontaro Genĝi”, gramatikaĵoj -  sekve de la amuza rima vortaro de Laŭlum  por Lernantoj - kaj fine enigmo  tamen ni trovas aktualan temon. Ĝi ne ligiĝas kun la movado, sed kun nia sano. Nome NAKAMITI Tamihiro skribas  pri la plaganta la mondon novtipa gripo. La aŭtoro montras donitaĵojn lige kun la malsaniĝoj je la porka gripo en Japanio kaj citante la statiskaĵojn de la Monda Sanorganizo el komenco de julio pri la mortokazoj. Kiel atentigas la aŭtoro laŭ fakuloj la epidemio povas eksplodi vintre. Kaj tion konfirmas informoj el aliaj landoj, inkluzive de Pollando, kie oni jam sojle de aŭtuno preparas kaj alvokas subiĝi al la prevento injekci-kampanjo.

Hodiaŭ ni retrorigardu al la julia numero de “La Lanterno Azia”. Ĝia ĉefa atento estas dediĉita al la unua mortodatreveno de la eksa prezidanto de UEA, LEE Chon-Yeong kaj tiuokaza lanĉo de la omaĝlibro honere al li “LEE Chong Yeong gvidanto nia”. La porokaza foto kovrilpaĝe kaj raporto pri la preparo kaj eldono de la verko estas dediĉitaj al tiu evento. Unu el la korealingvaj artikoloj  kun la esperantlingva resumo rilatas al la oktobra 41-a Korea Kongreso de Esperanto. Aliflanke eĉ du artikoloj rilatas al la okazinta fine de junio 4-a Internacia E-Renkontiĝo de Ŭonbulismo, kies celoj estis mensa paco per meditado, E-lernado kaj sperto de korea kulturo kaj unu mondo per bonfarplena renkontiĝo. Inter pli ol 30 partoprenantoj estis kelkaj eksterlandanoj, i.a. CHO Chaoming,  kiu prelegis pri “Religioj de Tajvano” kaj fine ricevis la ateston esti kreadanto de Ŭonbulismo. La raporton pri la Renkontiĝo akomanas liaj impresoj pri la partopreno.

TEJO esploris siajn Landajn Sekciojn kaj aliajn junularajn organizojn. Partajn respondojn (parte ili troviĝas rete) de Kompleta Demandaro por Esperantaj Junularaj Organizoj  aperigas la 3-a numero de la bulteno “Tejo Tutmonde”. Ĝi ankaŭ alportas  la intervjuon kun la lasta TEJO-volontulo Paŭlo Ebermann kaj kun la nova redaktoro de “TEJO Tutmonde”, Nicola Ruggiero. Kiel ni ekscias TEJO atendas novan kandidaton por sia volontulo en Roterdamo. Mi atendas novan “TEJO Tutmonde” jam sub la redakto de konata itala E-aktivulo, nun loĝanta en Islando, Nicola Ruggiero.